|
|
|
|
plene
kaj idilie ni konferencis Cxiuj
el la kvindek
lokoj en la idilie izolita centro Övik estis okupitaj dum nia 29a konferenco
komence de auxgusto. Komuna auxtobuso portis cxiun el la UK gxis la
konferencejo, 50 km. oriente de Helsinki. La grupo estis negranda, sed tre
internacia kun kvar kontinentoj reprezentitaj, ekz.: el Japanio, Koreio, Usono,
Argentino, Kostariko, Kubo, Tagxikistano, Makedonio, Bulgario, la orkniaj
insuloj kaj Auxstralio. Dum
la malfermo, salutletero kaj pritema artikolo de la prezidanto, Duncan CHARTERS
estis lauxt-legitaj. En la enkonduka faka prelego, pri la propra
instru-programo, rakontis la italo Carlo BOURLOT, (v. IPR 94/3, p. 21) tusxante
iom la konferencan temon 'la propedeuxtika valoro de Esperanto', dum samlandano
d-ro Mauxro LA TORRE prelegis pri pedagogia terminologio. Dum tuta vespero ni
spektis kaj reagadis al la nova vidbenda kurso Mazi
en Gondolando, dum alia cxiu montris siajn elstarajn geografiajn konojn pere
de partopreniga kvizo. En la lasta vespero, ni gxuis koncerton prezentita de la
malmultaj sed mult-talentaj partoprenintoj de la paralele okazinta Tria Gimnazio
de ILEI (pri kio vidu apartan raporton) kune kun auxkcio kaj loterio. Dum
la komitat-kunsidoj la diversaj raportoj estis akceptitaj. Tri estraraj lokoj
estis vocxdonendaj, rezultante en du novuloj: Atiljo ORELLANO-ROJAS el Argentino
(kiu vojagxos vaste en la venonta jaro, duone en Euxropo, duone en
Latin-ameriko) kaj la eldonisto Brucxjo CASINI el Italio.
Nova honora membro de la Ligo farigxas la antauxa prezidanto, Edward
SYMOENS. Dum
la konferenco funkciis libroservo, kie la plej nova eldonajxo de la Ligo estis
lancxita, nome la ilustrita porinfana kantlibro de s-ro Jon RŘMMESMO el
Norvegio, kies preparlaboroj estis iniciatitaj reage al propono farita en la
konferenco de Voss (Norvegio), tri jarojn pli frue. La
bela natura situo kaj atenta prizorgo flanke de la konferenca centro efektive
memorigis pri Voss, sed nun kronita per lago-simila maro kiu invitis al remado
kaj nagxado. Duontaga ekskurso al la apuda haven-urbo Porvoo inkluzivis
interesan fakan viziton al finna lernejo, kiu emfazas metian kaj artan
instruadon. Okazis ekzamena sesio kun du sukcesintoj, serio de 10-minutaj
prezentoj de konferencanoj kaj model-lecionoj (vidbendaj kaj vivaj) preparitaj
por la gimnazianoj. Tiuj montris frapan diversecon en la aliro al uzo de
Esperanto por instrui fakajn temojn. Interalie, oni eklernis la finnan lingvon,
enkapigis proverbojn kaj rol-ludis pri energi-politiko. Pluraj
bedauxris, ke la anoncita konferenca temo ne ricevis pli da atento. Tamen,
cxi tiu
iom familieca konferenco lasos belajn memorojn cxe la plimulto de
la partoprenintoj.
Kiu estonte
ne rebildigos al si la cxirkaux-fajran kantadon kaj sxercadon en la
preskaux nokto-meza krepusko.
|