|
Pedro
M. Martin: KOOPERATIVA LERNADO: CXU NOVA PANACEO? Pro sxangxoj en la eduka sistemo cxe ni, en Hispanio, lastatempe
multaj instruistoj devis alfronti tutan novan situacion en siaj lernocxambroj;
precipe mezlernejaj instruistoj, kiuj vidis kiel siajn lernejojn eniris
lernantoj pli junaj (nun 12-, antauxe 14-jaragxaj) kaj pli diversaj laux
interesoj kaj konoj. Lernantoj kiuj devas resti tie ankaux pli longe (nun gxis
16-, antauxe gxis 14-jaragxaj), kio ofte kreas kondutajn problemojn de tiuj kiuj
tute ne interesigxas pri lernado sed devas vizitadi lernejon ankoraux du pliajn
jarojn. Krom plendi pro tiuj novaperintaj malfacilajxoj, multaj instruistoj
klopodas trovi aliajn pedagogiajn teknikerojn por plibonigi sian laboron. Unu el
tiuj teknikeroj, kiu nun furoras estas la t.n. Kooperativa
lernado. Kooperativa
lernado estas
iom bombasta nomo por varianto de la konata grupa laboro kiun preskaux cxiu
instruisto foje uzas en sia cxambro. Sed Kooperativa
lernado ne estas tamen normala grupa kunlaboro cxar gxi celas atingi multon
pli ol la simpla sumo de la laboroj de cxiuj membroj de la grupo. Kutime la celo
de grupa laboro estas simple ke la lernantoj praktiku tion kion la instruisto
jam antauxe per tradiciaj teknikoj sciigis al ili, kaj gxi estas tre libere
organizita de la lernantoj mem. Kontrauxe, cxe Kooperativa lernado la instruisto devige arigas la lernantojn (po
4/5) en heterogenajn grupojn, t.e. bonajn lernantojn kune kun mezaj kaj
malbonaj, kaj ne nur laux konoj, sed ankaux laux interesoj, konduto, laboremo,
ktp. Cxiu grupo prilaboras unu gxeneralan apartajxon de la lernota temo,
kaj ene de la grupo la instruisto disdonas al cxiu membro, laux ties kapabloj,
iun konkretan laboron kaj gvidliniojn pri kie kaj kiel akiri la bezonatajn
sciojn (libroj, revuoj, demandoj al fakuloj...). Cxiu lernanto devas farigxi
"spertulo" pri sia "fako" kaj poste instrui gxin al siaj
kunmembroj. Fininte la laboron, la lernanto ricevas tri notojn: unu de la
membroj de la grupo pri sia instru-kapablo; alian de la instruisto pro la
gxenerala laboro de la grupo (la sama por cxiuj en gxi) kaj la trian li ricevas
post aparta ekzameno pri la temo. La celo de Kooperativa
lernado ne estas nur ke la lernejanoj lernu tra la kooperado, sed ke ili
lernu ankaux bone kunlabori. Kooperado implicas ke cxiu membro de la grupo
kapablos atingi sian celon nur se la aliaj same atingas siajn; individua sukceso
dependas de kolektiva sukceso, kaj inverse. Ankaux la fakto ke cxiu lernanto
farigxas instruisto de siaj kunmembroj plifaciligas la lernadon, plibonigas
memfidon kaj konsciigas lernantojn pri la ne cxiam facila laboro instrui. Dume la instruisto kompreneble ne ferias sed ja devas kontroli la
tutan procezon de la komenco. Lernantoj ne multe sxatas la ideon labori kun
aliaj kundiscxiploj de ili ne elektitaj kaj kutime deziras labori nur kun siaj
geamikoj, kelkaj ecx preferas labori solaj. La unua tasko de la instruisto estas
do konvinki ilin pri la bono labori en tia maniero. La konstato ke nuntempe
preskaux cxiu anonco pri bona labor-posteno postulas "bonan kapablon labori
en skipo" estas argumento kiu ofte povas helpi tiurilate. Laux tiuj kiuj gxin aplikas, la praktikaj rezultoj de Kooperativa
lernado estas gxis nun tre gxojigaj: la nombro de nekontentigaj notoj
malpliigxis je 60%; geknaboj kun kondutaj problemoj pli bone integrigxas en la
lerneja vivo; la rilato lernanto-instruisto plibonigxis; kaj (ne surprize post
tiuj faktoj) nerva strecxiteco cxe instruistoj reduktigxis. Ankaux la opinioj de
la lernantoj mem estas bonaj: gxenerale ili diras ke la metodo estas pli
distriga ol la lecionoj tradiciaj, ili pritaksas sian propran laboron en la
grupo kiel tre aktiva kaj alte taksas la socian flankon de la afero, "oni
lernas pli bone koni siajn kunulojn", ili asertas. |