|
Félix
Garcia Blázquez Didaktikaj
problemoj en la instruado de korelativoj En
la instruado de Esperanto, specife en perfektigaj kursoj, oni povas rimarki ke
konsiderinda nombro de partoprenantoj suferas pro manko rilate al ilia kapableco
distingi inter la uzoj de la korelativoj io kaj iu, precipe en la
demonstrativoj. Ekzemploj:
„tio tablo” anstataux „tiu
tablo”
„tioj arboj” anstataux
„tiuj arboj”. Cxi
tiuj eraroj estas atribueblaj aux al malatento de la lernanto aux al
malperfektoj en la metodo de instruado. Kiam la instruanto demandas la lernanton
pri la motivo, kial li uzas „tio” anstataux „tiu”, la lernanto
argumentas „Al mi oni instruis ke tiu
estas uzata por personoj kaj tio por
objektoj.” Efektive,
se ni konsultas la bone konatan tabelon pri korelativoj, ni konstatos ke en la
plimulto de la lernolibroj oni eksplikas la skemon jene:
serio iu - individuo,
serio io - objekto,
kio
iamaniere pravigas la eraron de la lernanto, kaj aliflanke malkasxas difekton en
la didaktiko de la instruado. Vere, ni antauxsupozas cxi tie ke cxia skemo
konstituas simpligitan alproksimigxon al la realo, kaj niaokaze gxi emas indiki
resume la elstarajn karakterizojn de la korelativoj. Oni ne intencas tie cxi
kritiki la nuran fakton ke ekzistas skemo, sed nur atentigi ke tiu konceptado
kauxzas ke la komencanto eraras. La ideo estas perfektigi aux kompletigi la
skemon por eviti ke la lingvouzanto falu en la montritajn erarojn. Prezentigxas
antaux ni la dilemo: aux ni plu sekvas la tradician konceptadon de la tabelo kaj
lasas ke la lernanto post multaj jaroj de praktikoj kaj eraroj lernu mem cxiujn
gxiajn funkciojn, aux ni liveras detalan klarigon, kiu kompreneble estos pli
preciza kaj racia, sed samtempe iomete komplikos la lingvoinstruadon. Ni
ekzamenu kelkajn ekzemplojn de la io-serio:
Kio estas
tio? - Tio estas kato.
Lito estas io utila por ripozi.
Via problemo estas ke vi komprenas nenion.
Kio li estas? - Li estas tajloro.
Kion vi diras? - Mi diras ke vi laboras mise. En
la supre montritaj ekzemploj oni povas konstati ke la io-serio povas signifi ne
nur objektojn, sed ankaux vivantajn estajxojn kaj ecx agojn, kiel en la lasta
ekzemplo. Aliflanke, oni povas vidi ke neniu io-termino akompanas substan-tivon.
Do, nepre ili cxiuj estas pronomoj. Ni
ekzamenu la iu-serion:
Tiu lernanto
estas la plej inteligenta.
Tiu kato apartenas al mia fratino.
Tiu arbo estas tre alta.
Kiu lernanto estas la plej inteligenta?
Cxiu laboristo havas sian propran ilon.
Neniu partoprenanto alvenis malfrue. En
tiuj ekzemploj la terminoj de la iu-serio cxiam akompanas substantivon. Do,
nedisputeble ili cxiuj estas adjektivoj. Ni vidu ankaux aliajn ekzemplojn por la
uzo de iu-terminoj:
Tiu cxi tablo
estas el ligno, kaj tiu estas el metalo.
Neniu alvenis malfrue hodiaux.
Kiu estas la plej inteligenta? En
la cxi-lastaj ekzemploj la substrekitaj iu-vortoj akompanas neniun substantivon.
Ili sxajne estas pronomoj. Sed ni devas memori ke en cxia lingvo natura aux
nenatura, ekzistas lica figuro nomata elipsio, pere de kiu oni povas subkompreni
terminojn. Cxu ili estas antauxe menciitaj aux simple trovigxas en la menso de
la parolanto? Niaokaze temas pri substantivoj aluditaj per la adjektivoj. Konkludo:
Oni devas forlasi la dogmon: iu =
individuoj, io = objektoj, kaj substitui ilin per la jeno: iu
por adjektivoj kaj io por pronomoj. Preferinde oni ne indiku pri kiaj
adjektivoj aux pronomoj temas, kauxze de manko de unuformeco en la nomenklaturo
de diversaj naciaj lingvoj. Konsultitaj
verkoj: Jorge
Hess: Sabe Ud. Esperanto? Buenos Aires. Ergoto
de Bonaero: Habla Ud. en Esperanto? Buenos Aires. 1972. A.
Couto Fernandes: Curso de Esperanto. Rio de Janeiro. 1965. Ing.
Félix Garcia Blázquez Apartado 75.090, Caracas 1070-A, Venezuelo
|