Kvazaulernejo
Hejmen ] Supren ]

 

Konferenco 99
Rezolucio 99
Komitatkunsido
Biografio de Boo Mee
Kvazaulernejo
Seminarioj
El la landoj 99/3
Eseo lauxtlegita
Lingvaj ludoj
El niaj metiejoj 99/3
Nian karan...
Propedeutiko
Notlibro 99/3
Urso-kurso
Kvarteto

Mauxro La Torre

Multaj klasoj – unu kvazauxlernejo

Karaj gekolegoj,

antaux unu jaro, en Montpeliero (Francujo), dum la simpozio (kolokvo) Lingvopolitiko kaj interkultura edukado, ni lancxis la lernejan eduk-projekton Interkulturo. Lauxplane, la pasinta sezono estas dedicxita al la pretigaj laboroj: varbado de klasoj, konstruo de la interreta kvazauxlernejo, sercxado de kun-laborontoj, kontaktado de Unesko-instancoj por oficiala aprobigo de la projekto, fortikigo de la kunordiga grupo.

    Gxis la mezo de julio jam aligxis pli ol 60 klasoj el pli ol 20 landoj. Rimarku ke ne temas pri la kutimaj okcidenteuxropaj landoj, kiuj apenaux aperas, sed male, temas precipe pri Orienta Euxropo, Afriko, Ameriko, Azio kaj Oceanio.

    En iu servilo (komputilo rete konsultebla) lauxgrade estas pretigata la „kvazauxlernejo”, tio estas la elektrona sxelo, kiu gastigos la diverslandajn klasojn, kvazaux ili renkontigxus ie sub unu sama tegmento. Inter la aligxintaj klasoj multaj ne jam havas ret-aliron en la lernejo mem, sed ili provizore atingos la kvazauxlernejon tra la ret-adreso de instruisto (aux de klasano), aux ecx per nura tradicia papera posxto.

    Aliflanke, dum la pli frua vintro (norda vintro ‘97/98’) per la helpo de ILEI-aktivuloj ni starigis en Interreto TTT-pagxaron pri e-lernejoj (mallonga esprimo por cxiugradaj lernejoj, kie okazas io ajn pri esperanto, ecx se nura cxeesto de esperanto-parolanta instruisto). Tiu pagxaro konsistas el tabeloj, lauxlandaj kaj lauxtipaj, kie registrigxis cxirkaux 400 lernejoj, tre proksimume jene distribuitaj:

 

kun e-instruado

kun nura cxeesto de

e-parolanta instruisto

lauxsxtupaj sumoj

bazaj kaj mezaj lernejoj

100

100

200

universitatoj kaj altlernejoj

100

100

200

lauxpenetraj sumoj

200

200

400

Kvankam la datumoj ja bezonus revizion kaj aktualigon, supozeble la subtrahoj pro cxesoj kaj la adicioj pro novaj ekestoj pli-malpli balancigxos, esence havigante la samajn rezultojn. Do ni havas rondnombre almenaux centon da klasoj, kie oni instruas la Internacian Lingvon (aux iel traktas pri gxi), plus alia cento da registritaj instruistoj e-kapablaj (sed mi taksas ke ili estas almenaux kvaroblo de tio).

    Ekstermovada preterpasanta naivulo, komprenanta niajn celojn, rajtus demandi: kial tiu tuta cento da e-koncernataj klasoj ne aligxas en la mondan Kvazauxlernejon „Tibor Sekelj”? Eble en multaj kazoj suficxus informi kaj inviti la respektivajn instruistojn. Versxajne en kelkaj aliaj kazoj necesus aldoni iom da konvinkado kaj subtenado (morala kaj materia!). Sed cxu ne indus klopodi? Kompreneble tio postulas - flanke de landaj organizajxoj de ILEI kaj UEA - iom da pacienca kontaktado, korespondado kaj flegado.

    Poste, konsiderindas la ceteraj centoj da e-parolantaj instruistoj. Por ili penseblas du kanvasoj:

– iuj, eksciante kaj ekkomprenante la projekton Interkulturo, povus ekpensi proponi al siaj kolegoj kaj estroj ian partoprenigon en gxi de siaj klasoj;

– aliaj (multaj el kiuj estas ne plu dejxorantaj instruistoj) povus igxi senklasaj kunlaborantoj de la kvazauxlernejo, kontribuante per inter-kulturaj materialoj, tradukoj, menciado de interesaj utilaj ekzistajxoj, ktp.

 

Nuntempe ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, estas potenciale granda asocio (vidu kiom da instruistoj agas en esperanto-movado, ofte kun respondecaj funkcioj, kaj aldonu la milojn da neprofesiaj esperanto-instruantoj), kun objektive malforta organizajxo! Gxi estas tiel malforta, ke multaj e-instruistoj kaj e-instruantoj tra la mondo, ecx ne scias pri ties ekzisto, aux, kvankam sciante, ne konsideras suficxe utile membrigxi en gxi. Eble prave. Sed cxu ni povas renversi tiun tendencon?

Cxu tiu diabla inventajxo de la Kvazauxlernejo ne povas esti ankaux okazo por:

1) proponi konkretajn (kaj interesajn) farendajxojn al multaj margxenigxintaj esperantistoj;

2) aliri neesperantistajn instruistojn kaj lernejestrojn kun diskutbazo, kiu povas interesi ilin, ecx sendepende de esperanto.

Ne miskomprenu min. Mi ne volas detrui la gxisnunajn valorajn agadojn de ILEI-respondeculoj; male mi volas apogi ilin per vastigo de nia bazo. Ni pensu ekzemple pri niaj periodajxoj. Juna Amiko, nia plej disvastigita organo por e-lernantoj, kiu – nur en Brazilo – havas signife pli da legantoj ol la tuta ILEI-membraro, estos ankaux la oficiala organo de Projekto Interkulturo, ankaux por kunligi la laboron de la klasoj en Sekelja Kvazauxlernejo kun tiu de la ceteraj e-klasoj en la mondo. Krome aliaj gazetoj, interesaj por niaj klasanoj – laux la agxoj ekde la Krokodileto gxis Kontakto – estos iel atingeblaj de la kvazauxlerneja Gazetejo. Memkompreneble IPR (Internacia Pedagogia Revuo) estos la plej sxatata revuo por la Sekeljaj instruistoj. Krome ne forgesindas ke en la nuna septembro ekmarsxos la interreta diskutlisto e-ins (Esperanto-Instruado), je dispono ne nur de cxiuj e-instruantoj, sed ecx de cxiaj interesigxantoj pri problemoj de e-instruado (auxtoroj, redaktistoj, instru-teknologiistoj, ktp.).

    Simile estas forte koncernata nia lernil-produkta kaj eldona agado. Niaj valoraj fakuloj (Stefan MacGill kaj Mónika Molnár) estas fulmrapide verkantaj lernokajeran serion, specife tauxga por 8-jaruloj (Okulo).. Aliaj lernomaterialoj jam ekzistas paperaj (kia la 3-voluma serio Tendaraj Tagoj, aux la vortareto Ovo), aux filmaj (kiaj Mazi en Gondolando kaj Pasporto al la tuta mondo). Sed aliaj bonvenus, kiel ekzemple bazaj vortaroj (vortoftecaj).

    Espereble, per relancxo de sistema lerneja instruado de esperanto, ankaux la kunmetado de niaj konferencoj kaj seminarioj igxos laux enhavo kaj strukturo pli profesieca kaj celkonforma.

    Cetere, gxuste nun ni diskutas pri la estonteco kaj havindeco de la tradicia ILEI-gimnazio: cxu transformi gxin al stagxo? cxu kunligi gxin kun IIK (Internacia Infana Kongreseto) aux kun REF (Renkontigxo de Esperantaj Familioj)? Sed cxu tia stagxa klaso ne jam estas escepta ekzemplo de (kvazauxlerneja?) klaso, kies klasanoj reale kunestas, ecx se nur dum unu semajno?!

Konklude, cxu interkultura edukado estos samtempe nova „interna ideo” kaj inerci-rado por la ILEI-a lokomotivo?