La cxefa mesagxo
Hejmen ] Supren ]

 

Kio estas ILEI?
La cxefa mesagxo
Re-saluto
Tago de Lernejo
E@I
Intervjuo kun Fettes
IIK 2003
Kial oni devus?
Nova Estraro
Sud-afrikanoj
Interkulturo+konferencoj
El la landoj...
Reago

La cxefa mesagxo de la 36-a Konferenco de ILEI:

PLIJUNIGxO KAJ ORGANIZA REFORTIGxO

La plej grava atingo de la 36-a Konferenco de ILEI, okazinta en Örestrand, Svedio, 02-07.08.2003 – laux pritakso de pluraj konferencanoj – estas plijunigxo kaj ekkunlaboro kun TEJO. En tiu kunteksto altan pritakson ricevis la trejnseminario por aplikontoj de la projekto Interkulturo (IK) kiu okazis paralele kun aliaj konferencaj programoj. Gxi estis organizita kaj realigita de TEJO-aktivuloj Sonja Petrovicx kaj Katja Ignatieva en la kadro de kunlaboro de ILEI kaj E@I-sekcio de TEJO pri la nova eldono de Interkulturo – IK2.

 

Gxeneralaj trajtoj

La Konferenco havis 59 partoprenantojn el 23 landoj, el kiuj 19 komitatanoj, 10 partoprenantoj kaj 2 prelegantoj en la IK-trejnseminario, kaj 6 infanoj kiuj prezentis du programerojn en la distra programo. En la gxenerala programo, kiu komencigxis per unuhora malferma kunsido, oni auxdis 6 prelegojn (Lars Forsman, Humphrey Tonkin, Mauro La Torre, Stefan MacGill, Ronald Glossop kaj kune Hokan Lundberg kaj Sonja Petrovicx). La cxeestantoj partoprenis du unuhorajn diskutsesiojn (pri instru-kapabligado – gvidis Radojica Petrovicx, kaj taksado de la Konferenco – skribe kaj diskute dum la ferma kunsido), gxuis 6 horojn da vespera distra programo, uzis 9 horojn de la ekskursa tago por cxirkauxveturi sudokcidentan marbordon de Svedio kaj najbarajn partojn de Danio, kaj en la cetera tempo lauxvole vizitis la libroservon de ILEI, aux gxuis la agrablojn de marborda ripozejo kaj sveda somero. Krome, la Komitato kunsidis kvarfoje – entute 8 horojn, la Estraro kunsidis entute 3 horojn, kaj la teamo de IK kunsidis 1 horon kaj duonon por resumi la gxisnunan laboron kaj plani la pluan. La IK-trejnseminario havis entute 25 laborhorojn.

 

Komitato

Post la enkodukaj formalajxoj, la Komitato komencis sian laboron per aprobo de tri novaj sekcioj: en Koreujo, Venezuelo kaj Ukrainio. Poste, laux la ordo kutima por elekta kunsido, la Komitato auxdis kaj aprobis raportojn de la Estraro, komisionoj, reprezentantoj cxe Unesko, pri rilatoj kun FIPLV kaj la financan. Estis elektita nova Elekta komisiono kaj malsxargxita la malnova Estraro. La Elekta komisiono prezentis liston de 7 kandidatoj por la Estraro kaj, post aprobo de la listo sen aldono de novaj kandidatoj, realigis la proceduron de elekto de prezidanto kaj 6 ceteraj estraranoj. La Komitato elektis ankaux novajn membrojn de Kontrola komisiono. Listoj de la elektitoj kaj iliaj postenoj legeblas sur la dua kaj tria kovrilpagxoj de IPR.

La Komitato konstatis agadrezultojn kaj problemojn de ILEI gxenerale kaj de unuopaj sekcioj. Analizinte la krizan staton de la Ligo en la organiza kaj financa sencoj, gxi aprobis jenajn prioritatojn por la plua laboro:

– Organiza plifortigxo de ILEI: pli firma kunlaboro de la Estraro kun la komitatanoj, sekcioj, kaj landaj reprezentantoj, kaj kun aliaj instancoj de Esperanto-komunumo, plijunigxo, plivastigo de la celgrupo kaj plimultigo de la abonantoj de Juna Amiko.

– Instrukapabligado kaj plilertigado de E-instruistoj kaj instruantoj.

– Interkulturo kaj aliaj instruprojektoj.

 

Cele al organiza plifortigxo kaj altirado de novaj agantoj en la eduka kampo, la Komitato konkludis ke necesas enkonduki novan membro-kategorion – membro sen revuo. Gxi ebligos membrigxon de esperantistoj, precipe junuloj, kiuj deziras agi en ILEI sed ne povas pagi la plenan kotizon kaj/aux ne deziras ricevadi la revuon. La Komitato taskis al la Estraro proponi tauxgan minimuman aux nulan kotizon por tiaj membroj kaj prepari la necesajn formalajxojn por oficiale enkonduki la novan membro-kategorion dum la Konferenco 2004, aldone al la ekzistantaj membro-kategorioj. Rilate al la nunaj kotizoj, la Komitato aprobis necesan plialtigon por kovri la kreskon de la kostoj (18 EUR/ 9 EUR). Gxi ankaux aprobis eldonplanon kaj novan kotiztabelon de Juna Amiko por la jaro 2004. La novaj kotizoj estas indikitaj sur la antauxlasta kovrilpagxo de IPR. La Komitato pozitive pritaksis la novan evoluon de la projekto Interkulturo kaj invitis la sekciojn al gxia aplikado. Gxi taskis al la Estraro fari la necesajn pasxojn en la kampo de instrukapabligo. Rilate al projekto de trejnseminario por instruistoj kiun preparis Katalin Kováts kaj Mireille Grosjean, la Komitato pritaksis gxin grava kaj konsiderinda en la kunteksto de la prioritato Instrukapabligado, sed ne matura por findecido cxar mankas konkreta programo kaj bugxeto. La Komitato aprobis proponon de la Estraro ke la Konferencoj en 2004 kaj 2005 okazu en la landoj de UK, respektive Cxinio kaj Litovio.

 

Estraro

La Estraro kunsidis kelkfoje por trakti kurantajn aferojn de la Konferenco kaj Komitato, kaj por organizi sian laboron en la sekva periodo. Konforme al la aprobitaj prioritatoj kaj taskoj ricevitaj de la Komitato, la estraranoj difinis siajn taskokampojn, kiel indikite sur la dua kovrilpagxo de IPR, kaj interkonsentis havi novan kunsidon en novembro 2003. Dume la Estraro funkcios per retposxta komunikado kun aparta koncentrigxo de retposxta laboro en cxiu lasta plena semajno en monato ('retposxtaj estrar-kunsidoj'), laux tagordo aparte interkonsentota por cxiu el tiuj semajnoj. Gxis la semajno 22-28.09.2003 cxiuj estraranoj proponos laborplanojn por siaj taskokampoj, kiujn la Estraro akordigos en sian agadplanon.

 

Pritakso

En skribaj kaj busxaj pritaksoj dum la ferma kunsido, la Konferenco gxenerale estis pritaksita kiel sukcesa, kun bona etoso kaj interesa, varia kaj ekvilibra programo, abunda tamen ne tro densa. Plejmulto de la konferencanoj emfazis bonan elekton de la loko por la Konferenco, agrabla kaj tauxga por ambaux, laboro kaj ripozo, kaj kun bonaj mangxajxoj. Rimarkoj koncernis unuavice teknikajn aspektojn (manko de printilo, fotokopiilo, retkonekto) kaj organizon de la komitatkunsidoj (manko de presita tagordo, kelkaj punktoj ne bone preparitaj, kelkfoje mallerta gvidado de kunsido, tro longa dauxro). Konklude, la organizantoj Bertil Andreasson kaj Boo Mee Kim-Lindblom meritis varman dankon. Pli detala analizo de la pritaksoj donos utilajn instruojn al organizantoj de sekvaj renkontigxoj.

Radojica Petrovicx, prezidanto