La unua leciono
Hejmen ] Supren ]

 

Prezidanta saluto
Konferenco en Övik
Rezolucioj
Laborplano
Novaj estraranoj
El niaj metiejoj
La unua leciono
El la landoj 95/3
Notlibro 95/3
Leterkesto 95/3
Alvoko al la sekciestroj

Géza Kurucz:

La unua leciono

Cxiu scias la proverbon: „Unua pasxo iron direktas.” Sendube la unua E-leciono havas eksterordinaran signifon por la futuro de la loka lingvoinstruado. Plie, neniam la atento de la lernantoj estas tiel aktiva ol en la unua leciono. Tiam la lernantoj akiras la unuajn impresojn pri la instruisto kaj ties metodo kaj precipe pri la studota lernobjekto. Cxe E-o tiu cxi lasta havas apartan emfazon, temas ja pri neordinara objekto, pri kiu cirkulas terure monstraj ideoj en la publika opinio.

La unua leciono havas do tre gravan, decidan rolon. Jen kial mi proponas gxin projekti kun aparta zorgemo.

Miaopinie gravas, ke en la unua leciono la instruisto ne entreprenu vastan enkondukon, t.e. li ne filozofiumu longe pri la destino de la internacia lingvo, menciu nur kelkajn faktojn. Dek minutoj por tio certe suficxas. La instruisto neniam forgesu, ke lia auxskultantaro estas plena de scivolo pri la lingvo mem, nekonata por ili.

En mia praktiko plej utila komenco montrigxis listo de tiel nomataj fremdaj vortoj. Mi transdonas al la lernantoj po unu folion kun cx. 80 internaciaj vortoj, zorge kompilitaj. Por ilustri mi prezentas kelkajn el ili: sporto, Euxropo, sxoforo, gxirafo, auxtomato, hxolero, septembro, Afriko, elefanto, revolucio, telefono..., eleganta, inteligenta, eminenta, rugxa...

Por kio mi uzas cxi tiun liston? Cxiu rigardas la vortojn kaj mi vocxe prezentas ilin lauxvice. Tiel dum 30 minutoj la geknaboj ellernas ne malpli ol 50 vortojn, la alfabeton kaj ortografion de la lingvo, esence la tutan fundamenton de la fonetiko, la gxustan akcentadon (ili ripetas hxore la antauxlegitajn vortojn). Fine de la unua leciono jam cxiu scias, ke la substantivoj en E-o finigxas per -o, kaj la adjektivoj havas a-finajxon. Kaj kiam elironte mi demandas: „Geknaboj, divenu, kion signifas Afrika revolucio, kaj poste revolucia Afriko?” - la plej sagxaj povas al mi traduki la esprimojn. Pri la sukceso atestas, ke en la pauxzo la lernantoj dauxrigas la lecionon lauxte recitante la vortojn kaj gxojante, ke jen post la unua lernohoro ili jam konas tutan aron da vortoj en Esperanto.

Per tia komenco mi sukcesas disbati la plej gravan kontrauxargumenton (ofte nur subkonscian). Ili auxdis jam anticipe, ke E-o estas artefarita lingvo, kaj artefarita sinonimas cxe ili kun arbitra, elpensita, surogata. Kaj vidante, ke E-o uzas - kiel fundamenton de sia leksiko - vortojn, kiuj vaste internaciigxis, kaj ke tiuj alprenas simple la karakterizajn finajxojn, ili tuj komprenas la esencon de la metodo laux kiu laboris la auxtoro, la „kreinto” de la internacia lingvo.

Tia enkonduka leciono havas ankoraux plurajn avantagxojn. Vi mem spertos, se vi sekvos mian proponon.