Laborplano
|
Internacia
Ligo de Esperantistaj Instruistoj: TRIJARA
LABORPLANO (1995-97) 1. Sekcioj kaj
membraro: 1.1.Teni
intensajn kontaktojn kun la sekcioj per vizitoj kaj regulaj cirkuleroj 1.2.Revigligi
sekciojn neadekvate funkciantajn 1.3.Admoni
sekciojn; esti maksimume malfermaj al junaj praktikantaj instruistoj kaj novaj
agemaj fortoj 1.4.Starigi
novajn vojojn, akcepti kotizpagojn 1.5.Starigi
novajn sekciojn kaj nomi plurajn reprezentantojn 1.6.Eldoni
fresxan varbilon por membrigo kaj donacoj al la fondajxoj kaj kasoj 1.7.Dauxrigi per
la konkurso "La plej aktiva landa sekcio" 2.
Komisionoj kaj komisiitoj: 2.1.Malcentrigi
la laboron per kreo de kerno de aktivaj internaciaj kunlaborantoj, cxu kiel
unuopuloj, cxu kiel komisianoj 2.2.Lauxgrade
transigi la pli rutinajn taskojn al honorariitoj,
zorgante pri ilia trejnado por
plenumi pli postulajn kaj
vastgamajn taskojn 3. Financoj 3.1.Kreskigi la
kapitalon de la Ligo per identigo de samtempe valoraj kaj enspezigaj projektoj 3.2.Alvoki por
donacoj por la fondajxoj kaj kasoj de la Ligo 3.3.Faciligi
testamentadon al la Ligo 3.4.Ricevi monon
el ekstermovadaj instancoj por plenumi edukajn
projektojn 4. Ekzamenoj: 4.1.Reekzameni
la postulojn de la elementa kaj meza ekzamenoj 4.2.Dauxre
flegi la konsilarojn por la ekzamenantoj kaj kursocentroj 4.3.Dauxrigi
kiel eble plej vastan proponadon de la ekzamenoj 4.4.Reeldoni
reviziitan gvidlibron por la ekzamenoj 4.5.Praktike
lancxi la superan ekzamenon 4.6.Esplori
la historion de la porinstruistaj ekzamenoj 5.Servoj al
instruistoj: 5.1.Registri
kursojn cxiunivele kaj aperigi la rezultojn en
la sama lerneja jaro 5.2.Registri la
kondicxojn por instruado en la diversaj landoj, kaj specife noti kaj ekspluati
sxangxojn 5.3.Aperigadi
korespond-petojn, inviduajn kaj klasajn 5.4.Diskonigi
internaciajn arangxojn por lernantoj kaj aparte zorgi pri la Gimnazio 5.5.Kompili la
listojn de la lernejoj kiuj akceptos vizitanton kaj de la vizitantoj 6.Instruista
trejnado kaj universitata agado: 6.1.Apogi
kaj organizi Internaciajn Metodikajn Seminariojn tra la mondo 6.2.Fortigi
la metodikan flankon de la konferencoj 6.3.Organizi
trejnseminariojn por la instruistoj kaj instruantoj de E-o 6.4.Diskonigi
la eblecon por internacia klerigo 7.Konferencoj: 7.1.Logi
partoprenantojn el kiel plej diversaj mondpartoj, unuavice praktikantajn
instruistojn kaj istruantojn de E-o 7.2.Fortigi la
fakan programon 7.3.Faciligi
intersxangxon de spertoj pri instruado cxiuspeca 7.4.Venontaj
konferencoj okazos:1996 Cxehio; 1997 Auxstralio 8.Eksteraj
rilatoj: 8.1.Kontaktigxi
kun UNESKO kaj UN pri internacia edukado 8.2.Aktive
partopreni en la Jaro de la Toleremo 8.3.Kontaktadi
kun jam konataj internaciaj edukaj organizajxoj 8.4.Aktive
kunlabori en euxropaj sferoj 8.5.Konstrui kaj
diskonigi superrigardon pri la cxefaj fondajxoj kaj organizajxoj agante
internacie pri lingvo-instruado 8.6.Proponi
nacilingve tradukitajn aux verkitajn artikolojn al la faka gazetaro pri edukado
por internaciismo, la propedeuxtika valoro de E-o, la praktikaj kaj etikaj
valoroj de E-o, prezento de rezultoj de E-instruado 8.7.Reprezentigxi
en internaciaj konferencoj pri edukado kaj lingvo-instruado 8.8.Verki
nacilingvajn flugfoliojn pri ILEI 9.Eldonado: 9.1.Dauxrigi
eldonadon de la gazetoj IPR kaj "Juna amiko" 9.2.Akiri
tauxgajn manuskriptojn, samtempe bezonatajn
kaj enspezigajn 9.3.Prioritataj
kampoj estas:
- lernolibroj, gvidiloj, kasetoj, vidbendoj
- pedagogiaj verkoj kaj instruistaj gvidiloj
- ekzerclibroj ligitaj al la ekzamenoj
- materialo pri lingvaj problemoj 9.4.Starigi
"Pedagogian bibliotekon" 9.5.Kunlabori
en la projekto "Instruista terminaro" 10.Movadaj agadoj: 10.1.Eluzi la
diskonigajn eblecojn de UEA kaj aliajn por teni la movadanojn bone informitaj
pri la Ligo 10.2.Fortigi la
renomon de "Tago de la Lernejo" dum la UK 10.3.Starigi
kontaktojn kun aliaj E-fakorganizoj 10.4.Kunlabori
kun AIS, ELTE, KCE, IEI kaj similaj organizoj pri edukaj projektoj 10.5.Kunlabori
kun TEC kaj aliaj pri la pedagogia
terminaro kaj bibliografio 11.Bibliografio: 11.1.Kunlabore
kun aliaj E-organizoj kaj E-centroj komenci kompiladon de gxenerala bibliografio
de cxiuj E-eldonajxoj rilate al E-instruado, lernejaj eksperimentoj, ks. |