|
ni
demandis al…
Lars
Forsman, gvidanto
de la Esperanto-fako de Karlskoga Popola Altlernejo pri
la historio, pedagogia laboro, sekretoj kaj sukcesoj de la fama 4-monata
kursaro, okazigata jam de preskaux 15 jaroj en Svedio. La
konversaci-partnero de Lars Forsman estas Katalin Kováts. Kiun
rolon havas la instruado de Esperanto en la Karlskoga Popolaltlernejo kaj fakte
kiel komencigxis la afero? Mi
jam instruas pli ol 30 jarojn en la lernejo. Kiel juna lingvoinstruisto mi
ricevis la taskon strukturigi la lingvoinstruadon pri la angla kaj germana
lingvoj kaj enkonduki instruadon en lingvolaboratorio. En 1984 mi la unuan fojon
renkontigxis kun Esperanto dum iu prelego kaj kelkajn jarojn poste cxeestis
seminarion pri Esperanto. Studinte la lingvon mi rajtis organizi someran kurson
kaj la postan jaron inviti partoprenantojn al intensa oksemajna kurso. Gxi
farigis tutsemestra, cxar la partoprenantoj ne volis iri hejmen. Post ioma
hezitado, la estraro donis al mi la rajton starigi Esperanto-fakon kaj preskaux
plentempe uzi mian sxtate salajratan oficon por la lingvo, kondicxe ke mi
sukcesos varbi suficxe da studantoj. Do,
la unua tutsemestra kurso okazis en 1988 kun 15 scivolemaj gejunuloj kaj viglaj
pensiuloj – normala nombro da studantoj. Jam la unuan kurson ni disponis pri
propra studanta logxejo kun unulitaj cxambroj kaj komunaj kuirejeto kaj
TV-cxambro. Gxis
nun partoprenis studantoj el 39 landoj ecx el foraj kaj por ni ekzotikaj landoj
kiel Cxinio, Japanio, Ugando, Islando k.a. La lastajn jarojn mi instruis nur dum
la auxtuna semestro kaj en somera kurso por iom sxpari energion.
Kiel
vi sukcesas trovi partoprenantojn por tiom longdauxra studado? Kiom kostas
entute tia kurso? Cxu akireblas stipendioj? La
unuajn jarojn la plej multaj estis svedoj foje kun iu eksterlanda leteramiko.
Grade disvastigxis la informo pri la kursoj: kontentaj kursanoj kaj mi mem
disdonadis milojn da brosxuretoj dum kongresoj kaj vojagxoj, la kalendaroj en
Esperanto-gazetoj multe helpis kiel ankaux informoj en la jarlibro kaj en la
reto. Komence batalis mi por esti invitita al gimnazioj por informi en klasoj
kaj nuntempe la tieaj instruistoj mem invitas min. Lastauxtune dum lingvotago en
iu gimnazio 350 studantoj elektis duhoran informon pri Esperanto kaj dum la
prelego mi interalie intervjuis en Esperanto kelkajn miajn studantojn post nur
trisemajna studado. Tio vere efikis! Ofte venas ekz. multe da danoj rekomenditaj
de eksstudantoj el la Kosmologia movado en Danio. La kostoj por studado, logxado
kaj mangxado dum kvarmonata kurso estas cxirkaux 1500 dolaroj. Skandinavoj povas
ricevi stipendiojn de la Nordia Popolaltlernejo kaj svedaj studantoj sxtatajn
subvenciojn kaj pruntojn por la tuta studtempo.
Surfote:
Grupo de iamaj kursanoj: Iva Åberg (cxekino el Svedio), Lars Forsman,
Sofia Barnalowa (el Pollando) kaj Kimie Markarian (japanino el Anglio)
Kiuj
estas viaj kunlaborantoj? Cu vi laboras kun konstanta teamo aux cxu vi venigas
ankaux gastinstruistojn? Kiel vi akiras ilin? Fakte
mi mem instruas 20 lecionojn semajne inkl. 4 lecionojn en la lingvo-laboratorio.
Cxiun semestron aligxas eksstudantoj aux pli malpli spertaj esperantistoj dum la
lasta periodo por gxui kelkmonatan esperantan etoson, plibonigi sian ekzamenon
aux tutsimple helpi kaj instigi en la instruado. Kiam esperantisto faras turneon
en nia lando mi cxiam provas inviti tiun por paroli. Iam Nata kaj Andreo Berce,
internacie tre konata muzikista paro, kunlaboris kun mi tutan semestron kaj el
tio rezultis ke ni cxiun tagon kantis kaj krome organizis dumtagan kurson por
studantoj el aliaj fakoj kaj tri vesperajn diversnivelajn kursojn. Foje ni
dauxrigis la kantadon post la lecionoj en la kafejo ecx kun senintencaj
kunkantantoj. Dum la semestro la familio Berce surbendigis la sonkasedon Kantu
Ni Kune kaj tiun mi nepre volas rekomendi al cxiuj kantemuloj en kluboj kaj
kursoj. Dum la someraj kursoj la ekonomio permesis al mi inviti spertajn
gastinstruistojn kiel Andreo Pettyn, Sofia Fornalova, Ralf Frölich, Geor-go
Handzlik, Kimie Markarian, Iva Åberg k.a. Kiujn
metodojn kaj instruilojn vi uzas dum la kursoj? Mi
instruas tute en Esperanto dekomence per desegnoj, bildoj, §orrespondoj,
vortfamilioj k.s. Foje mi volus ekzercigi gramatikon per tradukado sed ne eblas
cxar la kursanoj ne havas iun komunan lingvon krom Esperanto. Tial mi verkis
multe da lerniloj kun malrapide kreskanta progresado. Multaj el ili unue aperis
stencilforme kaj post provinstruado kaj proponetoj de studantoj ili farigxis
libroj. La unua lernolibro Egaleco kaj Paco per Esperanto nun ekzistas en la
sveda, finna, dana kaj rusa lingvoj kaj manskribitaj en la angla kaj cxina. La
lernolibro Sascha estas la dua kaj gxi temas pri germana studanto kaj lia
partopreno en studado, lerneja vivo kaj la plej popularaj kursoj - ekskursoj.
Sekve ni studas la etan bibliografion Ludoviko Zamenhof, kun multe da ekzercoj
kaj demandoj. Aliaj lerniloj estas ekz. Ekparolu Esperante, Esperanta Gramatiko
kaj Ekzercoj[1].
Kompreneble ni uzas ankaux aliajn lernolibrojn, artikolojn el diversaj gazetoj,
videofilmojn, radioprogramojn, kantojn, la Jarlibron ktp.
iel aspektas tipa
kursotago? Jen tipa
studtago: Leciono
1: Frazoj surtabule al kiuj mankas finajxoj, akuzativo, prepozicioj ktp.
Gramatika diskutado kaj pli da ekzercoj surstencile. Leciono
2: Prelegeto de la instruisto kun sekvaj demandoj aux "kvinvorta
paroleto" de iu lernanto. Li aux sxi ne rajtas uzi paperon, tekston sed nur
rakonti laux la kvin sxlosilvortoj. Leciono
3: Ni tralegas, kontrolas, korektas la hejmtaskojn kaj pridiskutas lingvajxojn.
Nova hejmlaboro. Leciono
4: Eseo skribado pri bildo, okazajxo, elektitaj vortoj aux aktualajxo. Tagmangxo
kiam la vigla esperanta babilado vekas surprizon: „Cxu ili „studas nur de
unu monato? La kuireja
personaro jam alkutimigxis vidi la verdulojn kiel la lastajn en la mangxejo. Leciono
5: Individua laboro, kiam la instruisto povas cxirkauxiri helpante en la
klascxambro aux dividi studantojn en konversaciaj rondoj. Leciono
6: Lingvo laboratorio. Mi dum la jaroj preparis multe da ekzercoj, lingvaj
modeloj, demandoj pri bildoj, auxskultaj ekzercoj ktp. kiujn la klasanoj busxe
kaj individue prilaboras. Dum la vespero la studantoj rajtas reveni kaj dauxrigi
aux fini la ekzercojn. Iam iu brava norvego tre intense laboris tiel ke li
endormigxis en sia laboratoria budeto. Je la noktomezo li vekigxis kaj
hejmenirante li funkciigis la alarmilojn /kaj la pedelon kaj la rektoron/. Kiun gradon de
lingvoscio aux lingvoprogreso oni povas atingi dum la kurso? Diversajn gradojn
de lingvokapablo. Iam mi havis spertan lingvo-instruistinon kaj interpretistinon
de EU en la klaso. Fakte sxi renkontigxis kun sia itala edzo dum la vintraj
ferioj kaj sxi gxentile promesis viziti la klason almenaux unu lecionon. £i
tiel ekinteresigxis ke sxi restis la tutan semajnon kaj poste sen problemoj
povis komunikigxi kun vizitanta estona kuracisto en Esperanto. Cxiuj sxokigxis,
aparte sxi mem. Normale oni bone
parolas post kelkaj monatoj, kelkaj tute flue. Sed aliaj bezonas du kursojn por
atingi altan nivelon. Je la fino de la
semestro oni superas la Internacian ekzamenon de la lernejo, propedeuxtikan al
la ekzameno de UEA. Gxi enhavas gramatikan parton, eseoskribadon, auxskultan
teston kaj konversacion. La plej multaj
sukcesas en la ekzameno kaj ricevas unu el la tri notgradoj. Kelkaj ecx
hejmeniris por instrui en siaj hejmlandoj. Du el miaj svedaj partoprenintinoj
poste iris al Bona Espero en Brazilo por tie instrui Esperanton dum po ses
monatojn. Cxu vi povas
nomi kelkajn "referenc-kursanojn", kiuj esperantigxis "sub viaj
manoj"? Jen kelkaj: Ralf Frölich
farigxis prezidanto de la junulaj movadoj en Euxropo kaj eklaboris en TEJO kaj
la junula konsilantaro de EU. Lovisa Gustafsson prezidantigxis en SEJU kaj
laboris internacie. Ole Therkelsen nun estas gvidanto de la Kosmologia kursejo
Klint en Danio kaj multe vojagxis kaj prelegis ekster-lande. Eva Otsa ekstudis
Esperanton por sia instruista kariero en Estonio. Post la Esperanto ekzameno
Basheng Chen ekstudis la svedan kaj post tri semajnoj povis esti intervjuita de
la sveda sxtata radio - en la sveda!! Sara Karlsson farigxis Bona
Espero-instruistino dum ses monatoj. Alia Bona Esperanino farigxis trobadorino
en Esperanto. Tatiana Rudakova starigis Multlingvan Centron en Moskvo. Etsuko
Nakasawa, Japanio i.a. konata pro kursoj pri diina masagxo. Kiun estontecon
havas la kursaro kaj kiom grava gxi estas por vi persone? Venontauxtune mi
fakte faros mian lastan semestron antaux ol mi pensiuligxos. Se la estraro de la
lernejo volus, mi volonte enkondukus novan instruiston sed temas pri multe da
laboro, entuziasmo kaj batalemo -ecx libertempe. Mia kara edzino iam pli malpli
sxerce diris: "La tutan tagon vi instruas en Esperanto, vespere vi verkas
aux interparolas telefone dum horoj, sed nokte mi ne volas auxdi la
lingvon." Versxajne mi okaze prelegetis dum la dormo. Mi nun ekinstruis
ankaux en interreta kurso kaj gxi iel povus anstatauxigi la nunan kurson kaj
ankaux atingi pli da homoj. Gxi ecx povus krei iun instruan reton, bazon por
konversaciaj kursoj, someraj renkontigxoj ktp. Esperanto signifas
multe por mi kaj mi bedauxras, ke mi renkontis la lingvon malfrue en mia vivo. Esperanto donis al
mi multe da laboro sed ecx pli da plezuro. La instruista vivo farigxis multe pli
interesa kaj signifa post la "savigxo", kiel iam televida raportisto
sin esprimis. Nun mi havas
amikojn tra la tuta mondo, mi ege gxojas esti batalanto por tre grava movado en
la mondo kaj mi volas dauxrigi verki librojn kaj turmenti redaktorojn de la
gazetaro. Kiam mi cxi-jare
prezidantigxis en la Sveda Esperanto-Instituto mi ricevis ecx pli bonan
platformon por disvastigi memklaran aferon por la homaro. Estus
bedauxrinde se la serio finigxus. Ni esperas, ke trovigxos dauxriganto de via
grava laboro pro kiu el la nomo de cxiuj kolegoj mi elkore gratulas kaj dankas
vin. Datoj de la sekva kurso: 2/9 - 21/12. 2002. Kontaktadreso: Lars Forsman, Karlskoga Folkhögskola, SE-691 24 Karlskoga. Telefono: 0586-646 00, 548 11. Fakso:0586-646 22. E-posxto: lars.forsman@ fhsk.karlskoga.se [1]
NdlR: pliajn detalojn vidu sur paßoj 13-15.
|