Leksikaj ekskursoj (unua volumo) - Chisttiane De Vleminck kaj Emile Van Damme, Flandra Esperanto-Ligo, 1997

 Jen lauxdinda kaj auxdaca entrepreno. La libro sxtopas grandan brecxon en nia lingvistika literaturo kaj faras tiun pioniran laboron kun tiom da faksperto kaj pedagogia rutino ke legante oni apenaux povas gxin flanken meti.

Ni havas relative multajn bonajn verkojn pri la gramatika strukturo de Esperanto, sed la leksika flanko, kiu cetere estas tre grava, organika parto de la lingvoscio, havas gxis nun preteran atenton. Finfine, aperas verko (gxi konsistos el tri volumoj) kiu metas en la centron de la studoj la leksikon, lauxsxajne sekan materialon, tamen, sekvante la instrukciojn de la auxtoroj oni rimarkas ne nur la guston kaj aromon de la vortoj, esprimoj, parolturnoj kaj proverboj, sed oni povas ilin samtempe memorfiksi. La ekzemploj kaj ekzercoj aktivigas plurajn centojn da vortoj, kiujn ni pasive duonposedas, tamen, parolante ni zorge evitas ilin timante miskomprenon, cxar ni konscias ie, en la fundo de la koro, ke ni pli konjektas ol scias la signifo(j)n de certaj vortoj, malofte bezonataj en ordinaraj konversacioj.

Ne opiniu ke la libro volas plensxtopi vian kapon per fakvortoj necesaj nur por specialistoj. Tute ne, gxi liveras sukajn esprimojn, kiujn cxiu el ni bezonas por sin esprimi ekzakte, bonstile kaj trafe.

Por ilustri miajn vortojn prenu en konsideron, cxu cxiu el ni povas klare distingi inter la sinonimoj fablo, fabelo, alegorio, mito, legendo, parabolo? Ne multaj el ni disponas pri tiom da nuancoj, kiom estas kolektitaj por tempo. Oni povas akapari, bezoni, disipi, disponi, domagxi, fordistri, forrabi, formeti, konsumi, okupi, perdi, postuli, prokrasti, sxpari, uzi (utile/ malutile) tempon. Aparte kaptis mian atenton la familioj de grekaj vortoj, afiksoj kiujn enhavas multaj internacie uzataj formoj, sekve ili apartenas ankaux al nia vorttrezoro. Pensu pri kunmetajxoj kun krono, kosmo, skopo, tele.

La libro havas nur du-tri preserarojn, cxe la unua atenta tralego mi povis malakcepti nur unu epiteton en la lasta cxapitro. Tie mi trovis la esprimon „forta sano”. Sano povas esti nur „fortika”, t.e. rezistema, ne facile detruebla. Iu, io, kio estas „forta”, kapablas superi aux venki aliajn, cxu ne? „Forta” substrekas aktivan kapablon, dum „fortika” emfazas la pasivan rezistokapablon de iu aux io.

Mi rekomendas al cxiu akiri tiun cxi valoran helpilon kaj esperas baldaux havi la duan kaj trian volumojn. Mi anticipe dankas pro ili al la auxtoroj.

Géza Kurucz (Hungario)