Jean Berbaum:
Lerni
kaj instrui
Kion
oni scias pri la lernado
kaj kiel eblas helpi la lernanton por plibonigi lian lernoiradon
[Prelego prezentita la 17-an de julio 2000, en
franca lingvo, dum la 34-a Konferenco de ILEI, tradukita de G. Riste.]
A
– Memorigo de rezultoj rilate la lernadon
1 – Mensaj reprezentadoj kiel konesprimo.
Nia cxeesto en la mondo esprimigxas per la mensaj
reprezentadoj, kiujn ni faras pri gxi. Ekde nia naskigxo (kaj ecx jam antauxe),
ni ellaboras iom-post-iome, precipe per nekonscia maniero, reprezentadojn
(bildojn) pri nia cxirkauxajxo. Nia agado, konscia aux refleksa, dependas de
tiuj reprezentadoj aux modeloj de la realeco.
Lerni signifas evouligi nian reprezentadon de la
mondo ekde informoj, kiujn ni ricevis de antauxaj bazoj, kiujn ni nun posedas,
t. e. ekde reprezentadoj, kiujn ni jam ellaboris. Lerni korespondas al agado por
transformi reprezentadojn. Oni komprenas, ke en tiuj kondicxoj, lernado povas
esti nur rezulto de la aktivado de la lernanto mem, t. e. de lia implikigxo en
situacion de informado aux aktivado, al kiu li frontigxas.
2 – Malsamaj formoj de reprezentado.
La konstruitaj reprezentadoj povas esti pli malpli
trafaj, t. e. permesi aux ne novan postan akiradon. Oni povas paroli pri
reprezentadoj nur “kopiantaj” aux reprezentadoj “produktantaj”
(kreantaj). (Ekz. en lernado de lingvo kopianta reprezentado: tipa frazo
permesas nur ripeti donitan frazon, dum produktanta reprezentado – forme de
sintaksaj elementoj – permesas konstrui novajn frazojn).
Mensaj reprezentadoj povas havi vidan naturon (oni
revidas “en sia kapo” la bildon de la realeco) aux auxdan (oni reauxdas
“en sia kapo” la informojn, kiuj priskribas realecon) aux enteni kune
viditajn elementojn kaj auxditajn elementojn. Tiam oni parolas pri miksaj
reprezentadoj.
Aliflanke la reprezentadoj povas enteni informojn
nur mensecajn aux ankaux afektajn kaj kondutajn. La naturo de la reprezentadoj
ellaborataj fare de la lernanto parte dependas de la ricevitaj informoj (de la
partoprenata instruo), sed ankaux de la konstruaktivado de la reprezentadoj fare
de la lernanto mem. Tiel, tiu konstruado povas, sur menseca nivelo, konsideri
nur la faktojn – aux kune – la rilatojn kaj la sencon.
3 – La diversaj mensaj aktivadoj de
reprezentadkonstruo
Konstruo de reprezentado uzas la tuton de la
persono, t. e. ties dimensiojn mensecajn, afektajn kaj kondutajn, sed ankaux la
fizikan kaj psikologian staton. Oni povas diri, ke tiuj aktivadoj korespondas al
plenumo de funkcioj. Ni kunigas cxi tie la funkciojn, kiujn la multaj observoj,
de ni faritaj, kaj la atestoj de ni kolektitaj, fine kondukis nin ilin
konsideri. La konsideritaj funkcioj por malimplici la implicadon de la lernanto
sur la menseca nivelo estas jenaj:
– la akiro de la donitajxoj – temas pri
auxskulti, legi kaj elekti la informojn;
– la kompreno – gxi estas la mensa rekonstruo de
la akiritaj donitajxoj, kio korespondas al konstruo de la reprezentado, pri kiu
jam temis supre;
– la memorigo – gxi korespondas al
“integrado” de la ellaborita mensa bildo kaj al la ebleco de ties elvokado.
La
konsideritaj funkcioj, kiuj esprimas la implicadon – la neseninteresigxon de
la lernanto sur la afekta nivelo – korespondas al disvolvigxo de sintenoj
rilate al la elementoj de la lernosituacio vastsence (lernanta sistemo): por ke
estu lerno, necesas, ke la lernanto disvolvu sintenon favoran rilate al si mem
(memfido, fido pri sia sukceskapablo aux pozitiva bildo de si mem), pozitivan
sintenon rilate al la aliaj kaj al la instruanto, al la lernado, memsxangxigxo
kaj al la lernoobjektoj. Tiuj sintenoj dependas de la valorsistemo de la
lernanto, de liaj elektoj. Ili esprimigxas per la motivado.
La
funkcioj konsideritaj por malimplici la implicadon sur la konduta nivelo estas
cxi tie jenaj:
–
elekto
de lernoceloj – gxi korespondas al malimplicado de la sercxata nova scio, de
nova konduto, kiun la lernanto volas akiri;
–
elekto
de lernosituacioj – ili estas la situacioj, tra kiuj la lernanto taksas povi
atingi siajn celojn (legi, auxskulti, observi, ...);
–
distanco-preno
aux lernoregulado per taksado de la akiritaj rezultoj, de la adoptitaj
lernokondutoj.
Sur la fizika nivelo la konsiderita funkcio
korespondas al konservado de kontentiga fizika kaj mensa fresxeco.
Tial ni alvenas al la privilegio de la ok precipaj
funkcioj por malimplicadi tion, kio estas la konstruaktivadoj de reprezentado,
t. e. la aktivadoj intervenantaj en lerno: akiro de la donitajxoj, kompreno,
memorigo, disvolvigxo de sintenoj, elekto de celoj, elekto de situacioj,
distanco-preno, konservado de fizika kaj mensa fresxeco.
4 – Plibonigo de la propra lernomaniero.
Gxi pasas tra plibonigo de la reprezentado (pasado
de kopianta reprezentado al produktanta); diversigo de la reprezentado (ne nur
vida, sed ankaux auxda aux miksa); pliricxigo de la reprezentado (konsidero de
la mencia dimensio, sed ankaux afekta kaj konduta). Oni povas paroli pri
sercxado de efika reprezentado, de trafa modelo de realeco. Tiu plibonigo
necesigas ekkonscion pri la propra lernomaniero, t. e. ekkonscio pri la propra
maniero uzi la funkciojn, kiuj supozeble sukcesas al la lernado. Tio versxajne
estas malimplico pri propra lernomaniero, do akiro de necesaj observiloj kaj
priskibiloj.
B
– Konsekvencoj por instruado. Kiel oni povas konkrete kontribui al plibonigo
de la lernomaniero de la lernanto?
1 – Vidpunkto pri instruado.
Se lernado estas konstrui reprezentadon, helpi al
pli bona lerno – tio ja estas “instrui” – gxi korespondas al helpo por
pli bone konstrui reprezentadon, t. e. konstrui pli trafan reprezentadon. Tio
cxefe estas farata per pli konscia ellaboro de la reprezentado, per ekkonscio de
la propra lernomaniero.
Plibonigi la trafecon de la reprezentado estas
farata cxefe per informoj, kiujn alportas la instruanto. La celo de lia raporto
estas permesi al la reprezentado farigxi produktanta kaj ne kopianta, esti pli
diversigita kaj pli ricxa (vidu A. 4. supre). Sed tio povas efektivigxi nur, se
la lernanto estas helpata por konstrui reprezentadon per pli konscia maniero.
Tio implicas, ke la instruanto konsideras en sia raporto la funkciojn, kiujn
implikas la konstruo de reprezentado (vidu A. 3.). Do, necesas alporti, tra la
instruplano, krom informoj pri la enhavo, informon, kiu konsideras, kaj kiu
malimplicas la sercxitajn celojn, kiu enkalkulas la antauxajn konojn de la
lernanto, kiuj faciligas komprenon kaj memorigon. Tiu informo devas same
enkalkuli la privilegiitajn situaciojn de la lernanto (aux aktivadformojn, kiujn
li preferas), la korespondantajn interesojn kaj kondutojn. Ïi devas ebligi
la distanco-prenon kaj permesi bonan fizikan kaj mensan fresxecon. Tiel vivigi
la funkciojn, kiuj la lernadon konsistigas unuaetape al helpo por ekkonscio pri
kio oni povas lerni.
Dua etapo de tiu ekkonsciigxo estas malimplicado de
tiuj funkcioj, cxiam enkadre de la raporto de la instruanto, rilate kun la
ektraktita enhavo aux lernoobjekto. Oni povas tiucele same enkonduki momentojn
de malimplicado en formo de grupdiskuto pri temoj, kiuj malkovras, kio estas
lerni (ekz: Kio estas la lernocelo? Kiel memorigi?). Tiuj samaj momentoj povas
okazigi ekpraktikon de la funkcio, (tria etapo), kies naturon kaj eblajn formojn
oni malkovris, enkadre de aparta lernado.
2
– Konkretaj helpoj por la instruanto kaj la lernanto.
Por konkrete helpi instruantojn, por realigi tiujn
etapojn, ni proponis (en la verko “Développer la capacité d’apprendre”
– Disvolvi la lernokapablon – Eld. E.S.F.) temaron ektrakteblan kun
lernantoj, por ke ili malkovru, kio estas lerno (vidu la lernofunkciojn). Por
cxiu el tiuj temoj oni sugestas aktivadformojn, kiuj kompreneble dependas de la
agxo kaj de la nivelo de la lernantoj.
Por permesi al liceanoj, studentoj aux
formadigxantaj adoltoj malkovri por si mem tion, kio estas la lernofunkcioj, ni
verkis libron, kiu kondukas ilin al analizo de la propra lernomaniero tra
ekzercoj kaj observoj (“Pour mieux apprendre” – Por pli bone lerni. –
Eld. E.S.F.). Favore al lernantoj de mezlernejoj, kunlabore kun Bernard Wloch,
mezlerneja instruisto, ni kunigis, en aktivadkajero, ekzercojn kaj orientadojn
por plibonigi ilian lernomanieron ("Je sais mieux comment apprendre"
– Mi scias pli bone kiel lerni – Eld. De Boeck).
Favore al diversnivelaj lernantoj aux adoltoj, kiuj
deziras dedicxi multe da tempo al pripenso pri funkcioj, kiuj gvidas al la
lerno, ni efektivigis sintezon de tio, kio sxajnas al ni scienda por transpasxi
la malfacilajxojn renkontatajn, kiam oni volas lerni. Al cxiu el la ok funkcioj
el kiuj ni reduktis la lernon (vidu la lastan alineon de A. 3), ni korespondigis
kvar proponojn, kiuj permesas prilabori tiujn funkciojn. La 32 propozicioj tiel
akiritaj estas konscie prezentitaj sur 32 slipoj, kiuj ebligas analizi la
lernomanieron kaj bonigadon de la praktiko. Tiu sliparo povas esti uzata antaux,
dum aux post la lernado. Uznotico, kiu gxin akompanas, sugestas formojn de
kolektiva aux individua uzado. (Disvendado de la sliparo: AGONE Conseil et
formation – 43, rue Volney, FR-49000 Angers).
C
– Celeco de pripenso pri lerno
Konklude, oni povas emfazi la fakton, ke pripenso
pri lerno, enkondukita favore al la lernantoj enkadre mem de instruo kaj rilate
kun la ektraktita lern-enhavo, kondukas ilin senti sin respondecaj pri sia
lerno, sed samtempe donas al ili konkretajn rimedojn por plenumi tiun
respondecon. Al ni sxajnas necese, tiucele kunigi en cxiu instruo la akiron
rilatan al la enhavo kun aldono pri lernovojiro, t. e. rilate al la maniero
konstrui efikan reprezentadon de la ektraktita enhavo.
Biografia
noto de la auxtoro
Jean
Berbaum (FR-24600 La Clastre) estas nun “emeritus”-a profesoro de
Eduksciencoj cxe la Universitato de Sociaj Sciencoj en Grenoble; estinte
UNESKO-eksperto por starigi Superan Porinstruistan Lernejon kaj Instituton de
Pedagogia Sercxfako en Abidjan (Ebura Bordo) de 1962 gxis 1971, li instruis
eduksciencojn en la universitatoj de Nancy gxis 1983, kaj de Grenoble gxis 1993.
Liaj laboroj kaj publikajxoj temas pri lerno kaj instruo.