Lerni ludante
Hejmen ] Supren ]

 

Demandaro
Grazina
Lerni ludante
Cxu vojo irenda
Novaj Cseh
Francio
Germanio

[Supren]

Ton Verwoerd:

Lerni ludante (1)

 

Dum la sukcesplena ILEI-Konferenco en Karlovivaro inspiris min prelegoj kaj novaj ideoj de konferencanoj kaj antau cxio la dedicxo de geamikoj al „nia afero”. Jam stimulis min la laciga vizito al la Internacia Infan-kongreso en Postdamo, kies stabo altrudis al ni, eks-infanoj, dancadon, teatrumadon kaj komunan kantadon. Tamen efike, cxar ne nur studante, sed ankau ludante ni lernas, kaj progresas al plena posedo! Gxuste pro tio mi kunportis al Karlovivaro plurajn instruhelpilojn, kiujn mi ekspoziciis dum la suneklipso, kaj nun mi volas prezenti ilin ankau al la necxeestintoj. Temas pri ludoj, kantoj kaj aliaj ruzajxoj, per kiuj mi kutime aktivigas, amuzas kaj instruas la anojn de nia infanklubo „La Azenetoj” en Heemskerk (NL). Tiel mi finplenumas miajn promesojn kaj intencojn faritajn dum la tiama ekspozicio, esperante, ke ili placxas ankau al pliagxuloj.

 

1.       Publika domenludo

Laux la modelo de la hungara Esperanta lingva ludilo „Domiling” mi konstruis 24 grandformatajn (7x14 cm) domenbrikojn el ligno, kun cxiutagaj bildoj kaj nomoj. Samtempe mi faris serion da kartoj, kiuj havas unuflanke bildon kaj dorsflanke ties nomon. – Por surstrata demonstracio (ekz. inter bazarbudoj) mi metas la brikojn hxaose sur la pavimon, kaj invitas infanojn ordigi ilin kaj kompletigi kvadraton. Se oni ne scias la konforman nomon de iu bildo, oni povas konsulti la kartaron. – Cxiu demonstracio sukcesas kaj logas publikon. Ankaux alilandaj infanoj, vizitante nian urbeton, bone plenumas la taskon, dum iliaj gvidantoj ne kapablas komuniki kun nederlandanoj.

 

2.       La LEKO-skatolo

Interesa, kaj ofte uzata en lernejoj, estas la memkontrola LOCO-skatolo, kiun mi esperantigis al LEKO-skatolo (= Lerni / Ekzerci / Kontroli / Ordigi). La platan skatolon plenigas 24 samformataj kvadrataj pecoj numeritaj de 1 gxis 24. Mi adaptis la sistemon al lernado de Esperanto, metante sur la fundon paperfolion kun 4x6 bildoj, aldonante instrukcion kun numeroj kaj konformaj nomoj. La tasko estas lerni la novajn E-vortojn, meti la numeritajn pecojn sur la konformajn bildojn, kaj mem kontroli la kompleton, renversinte la fermitan skatolon. Cxar la dorsa flanko de la kompleto montras tri similajn simetriajn figurojn: bluan, rugxan kaj verdan. Oni tuj vidas eraron kaj notu gxin por des pli bone lerni parkere la malfacilan vorton. – Tre simple oni povas adapti la ludilon al alilingva uzo, al matematiko au geografio.

 

3.       La Diktafono

Unuafoje mi vidis diktafonon en la manoj de Ron Glossop, kiam li iam auxdigis al konferencanoj la kasedon „Kantu Esperante kun Janico kaj Johano” (eldonitan de Infanoj Cxirkaux la Mondo, San Diego). Gxi estas kasedofono kun mikrofono. Mi tuj pensis: ’Gxuste tiun mi bezonas’ kaj acxetis diktafonon. Ofte mi uzis gxin en nia E-klubo por:

-          registri la prononcadon de infano lautleganta tekston por ke li/sxi audu sian vocxon (kaj eraron);

-          auxdigi registritan elsendon de la Pola Radio, aux instrui novan kanton;

-          komuniki kun blindaj esperantistoj (anstataux per letero);

-          reprodukti sonojn de bestoj, muzikiloj, aparatoj kaj sporto por ke oni divenu la produktanton;

-          registri la tekston de infanlibro por ke la infano, samtempe legante la tekston, auxdu la gxustan prononcon kaj pli facile legu la historion.

 

4.       Pupetoj

Diversajn pupetojn oni povas acxeti en butikoj, trovi en la ludilkestoj de la genepoj aux fari mem: ventroparolanta pupo, marioneto, gantpupo, fingropupo, masko k.t.p. Mi invitas la infanojn prezenti dialogojn, kiujn mi mem verkis, aux stimulis ilin mem verki kaj prezenti dialogon inter geedzoj, amikoj au bestoj. Tial oni povas cizi en la cerbon stereotipajn frazojn kaj reagojn, aux elvoki spontanean paroladon. Kial ne dialogus la instruisto mem kun lernanto per pupoj? S-ino Vilma Sindona Eichholz iam instruis Esperanton per pupo ecx al studentoj de cxina universitato!

 

Mi estas konscia, ke la moderna teknologio produktas pli interesajn programojn, kiujn mi, tro agxa instruisto ne regas, ecx ne volas regi. Ankaux por komputil-analfabetoj restas suficxe da ebloj kaj sxancoj instrui kaj lerni ludante.

Ton Verwoerd, Heemskerk, Nederlando