|
Sylvain
Lelarge: Faru
kion mi diras (sed ne kion mi faras)!
Mangxu la supon !
Ne metu la piedon
sur la tablon !
Purigu vian nazon !
Lavu viajn manojn !
Ne interrompu la
plenkreskulojn !
Respondu per du vortoj!
Tuj foriru el mia
vido!
Rapide venu !
Fermu la pordon !
Ne kriacxu al la
kato !
Ordigu vian cxambron
!
Lavu la telerojn !
Demetu viajn sxuojn
!
Ne metu cxien viajn
ajxojn !
Ne cxiam malfruigxu
!
Venu hejmen !
Gxentile salutu la
sinjorinon !
Mallauxtigu la
muzikon !
Ne ludu per
mangxajxoj !
Kunportu naztukon !
Purigu viajn manojn
!
Atentu trapasante la
straton !
Lernu la lecionon !
Faru la hejmtaskojn
!
Auxskultu al mi !
Obeu la patron ! Kiel mi uzas la materialon Faru
kion mi diras? 1)
Unue mi klarigas ke en cxiu
kulturo la gepatroj opinias sian devon eduki la infanojn, ofte pere de
riprocxecaj komandoj. Kiujn tiajxojn rememoras la partoprenantoj el la propra
infanagxo? La listo plilongigxas kaj spegulas iliajn travivajxojn, dum ekestas
bonhumora etoso kaj reciproka agnosko. 2)
Poste mi pretendas esti en
ne tro sxika apartementaro, en kiu tre facile auxdeblas la vesperaj kvereloj de
la najbaraj familioj. Mi parigas la partoprenantojn, donante al cxiu paro
familinomon, kaj infanon sub la formo de stranga pupajxo staranta surplanke
vid-al-vide al ili. 3)
Sekve mi rimarkigas ke
fakte neniel temas pri edukado de la infanoj (kiuj neniam tiel edukigxas), sed
de povlukto inter la gepatroj. Tiu kiu havas la lastan vorton venkas. Do jen
teatreca konkurso inter la paranoj. Tiu fantazia kadro plifaciligas la
lauxtvocxan esprimadon, kiu gravas en lingvolernado. 4)
Por prepari la konkurson,
mi ripetigas la tutan liston, ofte komik-mimante la malpermesajxojn kaj tiel
forprenante la lastajn barojn. Mi faras tion kun partnero, kvazaux ni mem
konkursus. Mi aldonas variajxojn al la listigitaj frazoj (ekzemple: ‘ordigu mian
cxambron’), kiu senfinigas la eblojn. 5)
La nuraj reguloj dum la
konkurso estas ke oni ne rajtas uzi la liston lauxsekve, nek ripeti ion jam
diritan. Mi, laux la nivelo de la grupanoj, sugestas uzi la liston aux la
memoron. Ekde kiam la konkurso komencigxas, ekestas energiplena bruhxaoso, kio
faras ke oni multfoje kaj multflanke auxdas frazojn, ofte komikajn, kio stimulas
la imagpovon. Mi mem kriripetas al mia partnero la (korektitajn) frazojn kiujn
mi plukis el la bruego, kio estas suficxe efika nedirekta korektado. 6)
Kiam la energio komencigxas
malaltigxi, tuj mi cxesas kaj iras al alia – ‘logike sekvinda’ –
trankvila aktivajxo. Fonto:< http://www.edukado.net> |