Lernmaterialoj
Hejmen ] Supren ]

 

36a Konferenco
IIK 2003
Juna Amiko
Okuloj
Redaktora noto
El la landoj
Lernmaterialoj
Cseh-metodo
Kvinpetalo
Recenzo

BUJDOSÓ, Iván:

Lernmaterialoj enplektitaj en rakontojn en la instruado de Esperanto

BUJDOSÓ, Iván – scienca helpkun-laboranto de ELTE, Katedro Ĝenerala kaj Aplikata Lingvistiko, Esperanto-fako – prelegis en la Kongreso de la Asocio de Hungaraj Aplik-lingvistoj en la Sekcio Aplikata Lingvo-pedagogio, 26-28.03.2002, urbo Szeged. 
Jen la prelego senigita de la detaloj konataj al esperantistoj.


1 La periodoj de la instruado de Esperanto

En tiu ĉi studo mi analizas la historion de la instruado de Esperanto. Mi ŝatus demonstri, ke en la sukcesaj metodoj komuna trajto estas la rakontado.
Mi dividas la historion de la instruado de Esperanto en tri periodoj, kiuj estas akceptataj ĉe la divido de la literaturo de Esperanto.


2 La unua periodo: ideo por la mondo

2.1 La lernado de Esperanto en la komencaj jaroj
En la unua periodo ne montriĝis problemo la metodo de lingvolernado. Tio sekvis el la koncepto, ke Esperanto estas alproprigebla por la edukitaj homoj per malmulte da lernado, ĉar ĝi estas hindeŭropa lingva modelo. Tio koncernas la gramatikon, la vortojn. Oni koncedis, ke la vortkreado bezonas praktikadon. Zamenhof, la inicianto de la lingvo kredis tion. En la Ekzercaro krom la ĉiutagecaj frazoj 'leono estas besto' ni trovas rakonton pri feino. Zamenhof konsciis pri la graveco de literatureskaj rakontoj. 

2.2 Kiel lernis Esperanton la sciantoj de multaj lingvoj?
Estis tipe, kiel ellernis Esperanton la hungara kemiisto KORACH Mór, akademiano. Li rakontas, ke en 1913 li estis universitata asista profesoro en la universitato de Padua (Padova) en Italio. Laŭ propono de lia profesoro ili ambaŭ lernis Esperanton dum kelke da semajnoj kaj ili ekzamenis sin reciproke. Ili publicis ankaŭ Esperante en revuo pri kristalografio, kiun la profesoro redaktis. Ili aldonis al ĉiuj numeroj la vortaron kaj la gramatikon de Esperanto.

2.3 Lingvoperado kaj lingvolernado en la unua periodo
En la unua periodo la lingvoperanto estis la skribita teksto, la lingvolernado okazis laŭ ekzemploj, la karaktero estis reprodukta-respegula.


3. La dua periodo: la provo de la ideo

3.1 Novaj rolantoj en la lingvolernado
Post la unua mondmilito ŝanĝiĝis la situacio. La lernantoj venis ne nur el la elito scianta multe da lingvoj, sed estis simplaj laboristoj, oficistoj. En multaj kazoj la instruistoj ne povis kalkuli pri la scio de bazaj gramatikaj kategorioj flanke de la lernantoj. La lernantoj lernis la lingvon kiel la unuan fremdan lingvon.

3.2 La Cseh-metodo
Tiam komenciĝis la sukcesa aplikado de la rekta metodo, konata kiel Cseh-metodo. Ĝiaj karakterizaĵoj: la instruisto parolas nur Esperante, li uzas relative malmulte da vortoj kaj li enkondukas la gramatikon laŭpaŝe. Por garantii la principon, ofte eksterlanda estis la instruisto. La avantaĝoj de la rekta metodo: tuja paroligo, instigo, ke la parolo okazu en la lernata lingvo. La iniciatinto de tiu metodo, CSEH András, fondis Instituton en Nederlando por flegi la metodon kaj ĝi eĉ hodiaŭ funkcias.

3.2.1 La tekniko de la Cseh-metodo
En la Cseh-metodo la instrumaterialo estas dividita en 264 paŝoj. La instrumaterialo estas plene ellaborita, ĉio, kion la instruisto diras, estas skribita (Cseh, 1929). Ĉe ĉiu unuopa parto estas aparte montrite, kio estas tiam lernigenda. Ni rigardu, ekzemple, la partojn 118, 119 kaj 120. Tie la celo estas lernigi, ekzercigi la adverbon ‘ankaŭ’. La rakonto portanta tiun ĉi celon estas: letero enhavanta amkonfeson, respondo kun la sama enhavo, edziĝpropono, traktado pri la doto.

3.3 La lingva konscio
La propreco de la Cseh-metodo estas, ke ĝi instruas ankaŭ gramatikajn konceptojn. Ĝi klopodas gvidi la lernantojn, ke ili mem trovu la solvon de la gramatikaj problemoj, konstatu la regulojn. La instruado de la gramatiko estas pravigebla, la lernanto ja ricevas ilon, per kiu li povos plivastigi siajn sciojn. Elformiĝos lingva konscio, kono pri scio. Tio estas tre grava pro la speciala propreco de Esperanto. Tiuj parolas Esperanton bone, kiuj kapablas formi novajn vortojn dum la parolado. En Esperanto oni ne nur el pretaj vortoj formas frazojn, sed laŭ la dezirata direndo ni kreas vortojn priskribantaj la celatajn objektojn, fenomenojn. En Esperanto la aplikadon de tia dumparola vortkreado limigas nur la kompreneblo, ĉar ĉio estas bona, kio estas logika.

3.3.1 Eksperimento pri la efiko de Esperanto al la lingva konscio
Eksperimento estis farita en Italio kaj montris la sekvajn rezultojn (Pinto, M.A. & Corsetti, R., 2001:67-84). Grupo de 50 lernantoj lernis Esperanton, la kontrola grupo konsistanta el 68 lernantoj ne lernis ĝin. La membroj de la du grupoj venis el la sama kultura-intelekta ĉirkaŭaĵo: loĝantaj en la periferio de Romo, laŭstatuse submezklasaj. La eksperimenta grupo atingis pli altajn poentojn ol la kontrola grupo en la metalingvaj esploroj testantaj pri: 
– sinonimo
– dusencaĵo
– gramatika rolo
– fonem-segmentado.

3.4 La lernolibro-romano
Oni povas preni kiel varianton de la Cseh-metodo, la lernolibro-romanon. Bona ekzemplo estas la romano de Julio Baghy: La verda koro (Baghy, 1982). La scenejo de la romano estas Siberio. En la romano estas amikeco, amo, tragedio. Ĝi estis verkita kun strebo al literaturo. La vortprovizo en la opaj ĉapitroj estas severe limigita, la uzataj afiksoj kaj gramatikaĵoj estas enkondukitaj nur laŭpaŝe. La lernado el tia materialo ebligis la plej oportunan manieron: la lernemuloj renkontiĝis regule ĉe scianto de Esperanto kaj ili legis kaj priparolis unu ĉapitron. Ili post tri monatoj jam havis bonan parolkapablon en Esperanto (Laŭ la afabla informo de FAJSZI Károly). La Cseh-metodo bezonis instruiston kun aktora kapablo, tiu ĉi metodo bezonis nur unu fervoran esperantiston.

3.5 La literaturo kiel ekzercotereno
La ĉefa agado de la Esperanto-movado inter la du mondmilitoj moviĝis al literatura tereno. Kvankam estis pozitiva la raporto de la asista ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj pri la instruado de Esperanto, anstataŭ celhava traktado oni transdonis al komisiono la demandon pri enkonduko de Esperanto. La intereso de esperantistoj turniĝis al la literaturo unue por demonstri la taŭgecon de la lingvo, due por kontentigi la bezonojn de la parolantoj.

3.6 La lingvoperado kaj la lingvolernado en la dua periodo
La lingvoperanto estas la instrumaterialo kaj la homo respektive. Tiuj kreas ĉirkaŭaĵon, el kiuj estas rekonebla la komunikada intenco kaj el ĝi oni povas eltiri la lingvan materialon. Tia alproprigo havas respegulan-krean karakteron.


4 La tria epoko: teorio kaj praktiko

4.1 La teknikaj rimedoj, la evoluo de la lingvoinstrua teorio
La lingvoinstruado post la dua mondmilito fariĝis amasa. Ankaŭ la teknikaj kondiĉoj de la lingvoinstruado ŝanĝiĝis. Aperis teknikaj rimedoj: sonregistrado, bilda prezento kaj komputilo ebligis la registradon kaj la reuzon de la lingva scio de la instruisto, kontraste al la ĝistiamaj metodoj baziĝintaj sur la scio de la instruisto kaj skribo.


4.1.1 La aktuala situacio
Ni posedas multajn rimedojn por instrui Esperanton. Sen celi kompletecon mi listigas kelkajn:
– 70-mil vorta hungara-Esperanta vortaro en presita kaj en diĝita formoj.
– La firmao Transparent Language pretigis instru-programon por Esperanto. Ĝi estas tia, kia estas programo por iu el la aliaj 101 lingvoj.
– Oni povas aĉeti la E-version de Mazi de BBC. Oni aplikas ĝin multloke.
– Pretiĝis la vidbenda instrumaterialo Esperanta: 'Esperanto, pasporto al la tuta mondo'.
– Ekzistas komputila Leksikono en Interreto.
– Ekzistas libere pliampleksigebla enciklopedio en Interreto .
– Ekzistas hejmpaĝaro pri la edukado en E-o. Ĝi ebligas, ke lerngrupoj el la tuta mondo kontaktu unu la alian, ili diskutu pri temoj difinitaj de tempo al tempo. Ĝi ebligas, ke instruistoj pridiskutu siajn metodojn.

4.2 La rolo de la lingvoinstruisto
La teknikaj rimedoj do ebligas, ke ni ricevu preta tion, kion niaj antaŭuloj devis produkti per multe da mono, tempo kaj peno. Nun jam ne estas limigo la malproksimeco. Ĝis nun la lernmaterialoj sufiĉe kostis, sed nun jam oni povas produkti ilin propramane. La kurson de bona instruisto oni povas registri sur sonbendon aŭ vidbendon kaj per ĝi oni povas multe pli efike lerni. Kio do estu nia instrua strategio en tiu ĉi situacio? Kiuj estas la veraj bezonoj, kiujn ni devas kontentigi? La emfazo nun estas sur la bezonoj de la individuo.

4.3 Kion bezonas la lingvolernanto?
– memevoluigo (personevoluiga efiko de la lingvoscio)
– informakiro (ekkono de vivmanieroj, turismo)
– komunuma travivaĵo (kongresoj, kluboj)
– scienca agado (fakaj konferencoj ekzemple kadre de AIS)

La hungaria situacio estas speciala, nome ĉe ni Esperanto povas esti studobjekto de la abiturienta ekzameno, ĝi alportas kelke da plusaj poentoj en la priakcepta ekzameno de superaj lernejoj, ĝi estas multloke akceptata por plenumi la postulon de diplomiĝo aŭ kandidatiĝo. Tiel Esperanto fariĝis parto de nia socia vivo.

4.4 La instrua ĉirkaŭaĵo farita de la tekniko
En la nova situacio jam ne la instruisto diras al la lernanto, kiel alproprigi la lingvon, sed mem la lernanto povas zorgi pri sia lingvolernado. La rimedoj menciitaj permesas, ke la lernanto reguligu la informojn alfluantajn al ŝi/li. Oni povas haltigi la magnetofonon, registri la lingvolecionon kaj poste pli atente aŭskulti la parolon de la instruisto. Aŭ oni povas mem elekti el Interreto, kio estas interesa en tiu momento.

4.5 La rakonto estas motiviga rimedo
Oni povas kunvivi kun la rolantoj de iu pretende verkita rakonto, la rolantoj donas sian ĉirkaŭaĵon. Oni volonte relegas la rakonton, tiel oni povas akiri pli bonan scion.

4.6 La lingvolernanto estas la ĉefrolanto de sia historio
Eble rakonto fariĝas la plej interesa, se la lernanto enmetas en ĝin sian propran vivhistorion. Nun tie ĉi mi parolas pri la rakonto en larĝa senco. Ni prenu tiel la rakonton, ke la lernanto mem verkas sian vivhistorion.

4.6.1 Unua rakonto: lingvolernado, interamikiĝo, vojaĝo
La babila kanalo donas tian eblon. Mi konigas unu el la sukcesa programo:
– komenco de lingvolernado en aprilo, kontakto kun alilandaj esperant-istoj post kelke da tagoj
– en somero junulara tendaro (ne lingvotendaro!)
– tradukado de la ŝatata romano en Esperanton, poste por kontrolo oni povas rigardi la tradukon en la reto
– ĉiutaga babilado en Interreto kun la amikoj akiritaj en la tendaro
– en novembro sukcesa supera ŝtata ekzameno
Mi aldonas al la vera historio, ke estas speciala metodo kiel lerni en Interreto. Tion la instruisto ja devas apliki. La avantaĝoj, kiujn la babila kanalo donas en Interreto: laŭdezira eniĝo en la komunikan procezon, la envenanta informo ne estas tro rapida kaj estas reguligebla, oni povas fari komunan celon kun la interparolanta partnero, ktp.

4.6.2 Dua rakonto: Vojaĝo ĉirkaŭ la mondo
Oni povas ofte legi en la Esperanta gazetaro, ke iu entreprenas tuteŭropan aŭ ĉirkaŭmondan vojaĝon kaj serĉas gastigantajn lokojn pli malpli konvenajn al la planita vojo. La vojaĝantoj poste raportas pri siaj travivaĵoj, kie ĝuste ili estis, kion ili faris. La lingvolernantoj povas sekvi tiujn rakontojn, kio donas tre bonan motivon por lerni la lingvon.

4.7 La lingvoperado kaj la lingvolernado en la tria periodo
La lingvoperanto estas mem la realo. La rolo de la instruisto estas kapabligi la lernanton uzi la akireblajn fontojn. La lingvo-alproprigado estas mem la partopreno en la praktiko.

5 La dezirata lingvoscio

Sekve, do, konturiĝas la dezirata lingvoscio kaj la lingvolernado konforma al ĝi en la diversaj epokoj. Ni povas resumi jene:
5.1 Respegula-reprodukta. Oni lernas laŭ ekzemploj. Oni instinkte rekonis la veran proprecon de Esperanto, la gravecon de la kombinado de liberaj morfemoj, oni klopodis pri ĝia montrado.

5.2 Respegula-krea. La instruistoj eksplicite instruas, ekzercigas la kombinadon de la memstaraj morfemoj.

5.3 Praktikado. La transpreno de la pozitivaj trajtoj de la pli fruaj metodoj. En la praktiko mem la lernanto povas difini sian lernan strategion, povas reguligi la instruan fonton. Tiel oni akiras la aktivajn frazkrean kaj vortkrean kapablojn necesajn por la plua evoluo. Se ni volas kompari tiun kapablon kun la rezultoj akiritaj de aliaj fremdaj lingvoj, ni povas konstati, ke lernanto post la alproprigo de relative malmulte da vortoj ricevas eblon de altnivela produkta kapablo.

Literaturo
§ Baghy, Julio (1982). La verda koro. Budapest: HEA.
§ Cseh, Andreo (1929). Baza Cseh-kurso. Den Haag: IEI, 1992 (8-a eldono).
§ Pinto, M.A. & Corsetti, R. (2001). Imparare l'esperanto e migliorare le capacità di riflettere sull'italiano. Un'esperienza al livello dei scuola media. Roma: Rivista di psicolinguistica applicata, 2001/2.