Lernu ludante 2.
Hejmen ] Supren ]

 

Paca lernejo
Lernu ludante 2.
Kion ni bezonas?
Germanaj universitatoj
ILEI en UK
IIK
Konferenco 2000
Interkulturo (Pampaloni)
Interkulturo (Petrovic)
El la landoj 00/3
Bona Amiko
Postparole 00/3

Ton Verwoerd:

Lernu ludante (2)

En la antauxa artikolo (IPR 00/1) mi klarigis la publikan domenludon, la LEKO-skatolon, la diktafonon kaj miajn pupetojn, per kiuj mi sxatas instrui E-on al infanoj. Dum mia aktiva periodo kiel instruisto en baza lernejo mi ofte sentis enuon kaj nauxzon kontraux la kutimaj instru-paperajxoj. Nur post mia pensiigxo mi eksperimentis per aliaj helpiloj, kiujn mi publike kaj plezurplene prezentas al vi. Jen pliaj modeloj.

 

5. Simplaj Objektoj

Oni ne bezonas valizon plenplenan de libroj, skribopapero kaj plumoj, por efike instrui E-on. Simpla cigareda papereto suficxas. En Nederlando fumantoj lerte permane rulfaras cigaredon el cigaredaj tabako kaj papero. Tia papero estas malgranda kaj maldika, pezas preskaux nenion. Gxi tauxgas por instrui pli ol dudek transitivajn E-verbojn. Oni nur disdonu al cxiu lernanto unu papereton por manipuli gxin laux peto de la instruisto: tusxu, sxovu, prenu, turnu, metu gxin; kasxu, trovu, levu, blovu, portu gxin; montru, faldu, svingu, kisu, leku gxin; frapu, kovru, mezuru, prezentu, tenu gxin; sxiru, trancxu, tondu, cxifu, mangxu gxin!

 

Por 5 NLG mi acxetis belan rugxan posxtukon en la butiko por konversacie instrui Esperanton: Cxu la tuko estas blua, seka, bonodora, nova, granda, ronda, pura, lana, dika, bela?

Montru kiel gxi servas por visxi la larmojn, ornami la kolon, bandagxi vundon, purigi la nazon, kunligi bastonojn, kovri la kapon, jxeti sxtonon, porti objektojn, ludi blindulon / piraton / pupon!

 

Jen aliaj manipuleblaj objektoj: jxetkubo, pilko, sxnuro, gazeto aux skatolo da alumetoj.

 

6. La Paroliga Skatolo

Dufoje cxiujare Esperanto-Nederland organizas E-studsemajnfinon. En la kurso ege gravas paroligi la kursanojn Esperante, cxar inter samlingvanoj oni facile krokodilas. Por tiu celo la gvidanto prezentas aktualan revu-artikolon, aux unu el la kursanoj proponas interesan temon.

Kutime mi kunportas mian paroligan skatolon. Gxi havas formaton de video-kasedo, kaj en gxi trovigxas la plej diversaj objektoj: turbo, lenso, peniko, sapo, tintilo, kandelo, korko, najlo, jxetkubo, pincxilo, horlogxo, muskaptilo, figuro de Asterikso, modelo de origamo, posxtmarko, lacxo, bebo-pupeto k.a.

En la studrondo mi malfermas la skatolon kaj ekspozicias la objektojn sur la tablo. Mi proponas elekti unu kaj lauxvice respondi du demandojn:

Kion vi elektis (Esperantlingve); Kial vi elektis gxuste tiun objekton?

Montrigxas, ke oni plejofte elektas objekton gravan por si mem, pri kiu oni tiel volonte, emocie kaj longdauxre pretas paroli, ke ne facilas haltigi la vortfluon!

 

7. Kartludo

El inter la kartludoj, kiuj cirkulas tra la mondo, pleje placxas al mi „La Vero aux la Vergo”. La ludo konsistas el 24 „Vero”-kartoj kaj 40 „Vergo”-kartoj + ekspliko.

La Vero-kartoj aludas kaj elvokas, per demandoj, informojn pri la kunludantoj:

         Kiuj el la ludantaro iam veturis per helikoptero?

         Kiom da ludantoj scipovas nagxi?

         Kiom da ludantoj kunportis kombilon aux broson?

Se oni gxuste respondis, oni donas al la dekstra najbaro Vergo-karton, kiu enhavas specialan taskon por tiu:

         Saltetu al la apuda cxambro unukrure!

         Nomu ses Aziajn landojn!

         Balancu libron sur via kapo!

Dum la ludo oni diskutas pri la Vero (aux Malvero) de la respondoj aux gxuas la demonstracion de la najbaro, kiu plenumas sian taskon (kisi siajn piedfingrojn, deklami rimajxon, mimi sporton, fajfi melodion, diri la alfabeton inverse aux eligi teruran krion.)

Se vi konas la ludon, vi konas samtempe la karakteron de la auxtorino: Jenny Goddard el Britio.

 

8. Kantoj

La kantkasedo „Kantu Esperante”, kiun en 1988 senpage dissendis la usona asocio „Infanoj Cxirkaux La Mondo”, jam montris la vojon al varia prezentado. En la kanto „Skuu, rulu, strecxu” la kantistoj montris kaj movis la membrojn; en la kanto „Kiu li estas” la infan§oro alivestis sin; en la kanto „Saluton, amiko” oni dialogis kaj teatrumis.

En la kantaro „Vivu la kanto”, kiun mi eldonis kun la profesia muzikisto Bram Hijmans, mi ne nur publikigis nekonatajn didaktikajn kantojn (ekz. de Irena £owiñska el Pollando), sed ankaux aldonis sugestojn por vigligi la prezentadon de kantoj: atributojn, pantomimon, frapadon per manoj aux piedoj.

Oni pristudu la strukturon de la kanto por trovi interesan eblecon: alternan kantadon de strofoj; ensxovon de dialogo, danco aux teatrajxo; ornamon per cxapelo aux sxminko; komunan kantadon kun la publiko. Tiel oni promocias la kanton al ludo.

 

9. La Alfabet-horlogxo

Iam, tute senkonsila, cxar mia instru-programo estis elcxerpita, mi spertis, ke post bona dormo venas bona konsilo.

Mi esploris mian sakon kaj trovis jxetkubon. Mi kalkulis la flankojn kaj rigardis al mia horlogxo: jen dekoble ses minutoj! Mi desegnis cirklon kaj dividis gxin en ses sektorojn: cxiu sesono por unu flanko de la jxetkubo. Ankaux la Esperanto-alfabeton mi dividis en ses partojn kaj skribis la literojn sur la horlogxan randon: en cxiu sektoro kvar aux kvin literoj. Jen la sistemo:

         jxetu la kubon kaj elektu vian horlogxan sektoron kun la literoj;

         konstruu frazon, en kiu malsamaj parol-elementoj komencigxas per unu el viaj elektitaj literoj;

         por cxiu nova parol-elemento vi gajnas tri poentojn (verbo / artikolo / / substantivo / adjektivo / adverbo / pronomo / numeralo / prepozicio / konjukcio / interjekcio), do vi gajnas maksimume 30 poentojn;

         substrahu ortografiajn kaj gramatikajn erarojn;

         kiu kolektas kiel eble plej multajn poentojn?

Ekzemple mi elektis la literojn A-B-C-Cx-D, kaj mi konstruis la jenan frazon: Cxiun jaron Iza aux Roza alterne akompanas min al amika domo, por instrui Esperanton duope.

 

10. Hajko-arto: diskut-arto

Verki hajkojn estas mia hobio. Jen unu ekzemplo laux la mondfama germana hajko (Der Rettichzieher / den Weg mit einem Rettich / zu zeigen pflegte): La instruisto / kutimas per la kreto / montri la vojon.

Tiun poemon mi gluas sur grandan kartonon, kaj mi aldonas interesajn bildojn, kiuj aludas aux rilatas kun la poemo: foto pri instruisto kaj lernanto, bildo pri klascxambro, la Biblio, mapo, vojkrucigxo, kariergrafiko, eltondajxoj el gazetoj k.s.

Per tiu artajxo mi kunvokas homojn kaj provokas al diskuto, demandante: „Cxu tio estas arto? Cxu vi komprenas la poemon? Cxu tiuj bildoj rilatas unu kun la alia? Kio estas via opinio, via komento?”

Bedauxrinde cxi-jare ni ne instruas E-on al infanoj, cxar mankas al ni tauxga instruloko. Tial mi nun havas la tempon raporti pri miaj spertoj. Cxu tio placxas al vi?