Leterkesto 95/3
|
Kara kolego,
estimata Redaktoro! Nia
revuo - IPR - estas, laux miaj spertoj, inter la plej interesaj por-instruistaj
fakrevuoj. Estas certe multaj landoj, kie la instruistoj volonte konatigxus kun
IPR, gxia ricxa, varia enhavo altiros ilin. Jes - mi asertas - , malgraux ilia
ege tempo-bezona profesio, kiu apenaux lasas energion kaj horojn okupigxi pri
la perfektigxo. Cxu ili legas fakrevuon? La ne-esperantistoj? Mi
proponas: ni proksimigxu al ili! Necesus aperigi etajn resumojn de la pli gravaj
artikoloj (ne strikte Esperanto-rilataj) - en kelkaj vaste konataj lingvoj:
angle, germane, ruse (aux en alia slava lingvo). Aldonu fine: „Pri la vin
interesanta artikolo petu tradukhelpon de kolego konanta Esperanton.” Plurlingvaj
resumoj estas gxenerala kutimo tra la scienca revuaro. Direktoroj kaj aliaj
cxefoj de lernejoj kaj pedagogiaj institucioj povos ekinteresigxi pri IPR, pro
gxiaj valoroj deziros regule observi gxin - sekve: aboni. Kolegoj povis iniciati
aperigon (elpendigon) de rimarkindaj artikoloj. Ktp. Ni ne timu pro
„cxeesto” - utiligo - de la angla k.a. Ni estu realismaj kaj ne neglektu la
pli rapidan cxevalon, kiu ja povos tiri nin. Esperanto helpas ellerni aliajn
lingvojn. Nun la aliaj lingvoj helpu nin!
Amike: Euxgeno S. Perevertajlo,
Tasxkento, Uzbekio |