Leterkesto 96/3
Hejmen ] Supren ]

 

Instruinda somero
Freinet
Sxulco
Reguleco de scimemoro
E-o en la lernejo
Euxropa Kalendaro
El la landoj 96/3
Recenzoj 96/3
Reagoj 96/3
Forumo 96/3
Leterkesto 96/3

Leterkesto

„IPR 4/95 estas aparte multedira, kaj plurdirekte pripensinda. I.a. placxis al mi, kiel tre utilaj, la frazoj en la gramatika testo de Kurucz, iom pli ol la ideoj de Matthias, kvankam tute ne malgravaj. Por ni, hungaroj, la problemoj de Rulofido, sxajnas eble arbitraj, verdire, min neniel povas „tusxi” liaj problemetoj; ja nia lingvo felicxe havas klaran akuzativon, la germanoj „apenaux”. Sed la plendado de Petik estas antaux mi vere terurajxo...” Ervin Fenyvesi, Hungario

 

„Nin gxojigas la fakto, ke vi regule adresas al ni vian informilon. Por ni gxi estas vaste utila, cxar gxi helpas nin akiri ne-malhaveblajn sciigojn, kiujn oni ne cxiam publikigas aliloke... Ni tre sxatus dauxre ricevi vian ligilon... [por] teni bone informita nian anaron.” Juan Ramón Rodriguez Gomez, Kuba Esperanto-Asocio

 

„Kun granda interesigxo mi legis en IPR 2/96 esperigan citajxon el la Bulteno de la Albana ILEI-Sekcio (laux informoj de Bardhyl Mezini).

¥us reveninte el Albanio, kie mi - akompane de profesoro pri okulkuracado - vizitis la Oftalmologian Fakultaton en Tirano kaj kvinopon da malsanulejoj por renkonti okulistojn, mi povas atesti pri tio, ke apenaux ni kontaktigxis kun kuracistoj, kiuj parolas ne-albanan lingvon... Cxie ni bezonis la intervenon de interpretisto, kiu devis asisti nin dum nia ‘marsxado’ tra hospitaloj kaj poliklinikoj.

Laux mia jugxo la tempo por ‘verda eksplodo’ en tiu lando estas matura. Jam post la unuaj horoj de mia dektaga restado mi estis disdoninta cxiun E-materialon, kiun mi havis cxe mi! Ho, nia bona lingvo estus ideala solvo, kiu multe servus al mi en mia energia klopodado okulkurace kaj optike helpi al la plej malricxaj homoj en lando, kies popolo tiom longe, tiom multe suferadis! En pluraj lokoj oficialuloj min certigis, ke ili cxiel helpus al iniciatemuloj disvastigi E-on kaj startigi kursojn... Konklude, mia impreso estas, ke la informoj de s-ano Mezini estas gxustaj kaj sekve atentindaj. Albanoj, fosu vian sulkon!”

Jacques Tuinder, Henegouwenlaan 35, NL-1966 RH Heemskerk