Li Weilun
Hejmen ] Supren ]

 

Raporto 2000
Fabelkomencoj
Li Weilun
El la landoj 01/2
Kolokvo en Usono
Niaj laborfortoj

Li Weilun

Instrua metodo de Esperanto en superaj lernejoj

  1. Diferenco inter cxinoj kaj euxropanoj en lernado de Esperanto

 

Esperanto estas tre proksima al la euxropaj lingvoj kaj diferenca de la cxina lingvo. Tial estas pli facile por euxropanoj lerni Espe-ranton. Ili povas kompreni mul-tajn vortojn sen traduki kaj gra-matikajn regulojn sen ekspliki. Oni povas uzi rektan metodon por instrui ilin. Kontrauxe, Espe-ranto kaj la cxina lingvo estas diferencaj. Sen traduki cxinoj ne povas kompreni Esperantajn vortojn. Ankaux gramatiko devas esti klarigata. Tial oni devas pli multe uzi gramatikan-tradukan metodon por instrui cxinojn.

 

2.      Diferenco inter E-instruado en superaj lernejoj kaj tiu en aliaj lokoj

 

Altlernejaj studentoj estas junaj kaj havas pli altan kulturan nivelon. Ili scias almenaux unu fremdan lingvon. Por ili estas pli facile lerni Esperanton ol por personoj en socio. Oni povas parte uzi rektan metodon kaj komparan metodon (komparado kun aliaj fremdaj lingvoj). En eksplikado de gramatiko oni bezonas nur akcenti trajtojn de Esperanto kaj povas forlasi la regulojn samajn kiuj identas en aliaj fremdaj lingvoj.

 

3.      Diferenco inter instru-ado de E-o kaj tiu de aliaj fremdaj lingvoj

 

La fonetiko kaj gramatiko de Esperanto estas multe pli facilaj kaj regulaj ol tiuj de aliaj fremdaj lingvoj. Tial en instru-ado de Esperanto oni povas kiel eble plej frue instrui fonetikon kaj gramatikon. Poste pere de ofta legado la lernantoj povas plimultigi vortojn kaj en trej-nado de busxa lingvo povas pli-altigi sian auxdoparolan kapab-lon.

En lernado de Esperanto oni ne nur lernas lingvon, sed ankaux devas lerni Esperantan spiriton, koni la E-movadon kaj fine farigxi esperantistoj kaj batali por realigi la idealon de Zamenhof. Tial en instruado de Esperanto oni devas prezenti la historion de la E-movado kaj propagandi Esperantan spiriton. Tio estas malsama al instruado de aliaj fremdaj lingvoj.

Lingvo kaj kulturo havas kom-paktan rilaton. Por ellerni la lingvon de iu lando oni devas koni gxian kulturon. Esperanto apartenas ne al iu lando, sed al la tuta mondo. Tial por lerni Esperanton oni devas koni la mondan kulturon.

 

Resume, mi opinias, ke en instruado de Esperanto en supe-raj lernejoj oni devas sekvi jenajn punktojn:

 

a)                  apliki sintezan metodon, t. e. asimili avantagxojn de la gramatika-traduka metodo, rekta metodo, auxdoparola metodo, kompara metodo kaj aliaj meto-doj. Ekzemple, lauxeble instrui Esperanton per Esperanto, sed ne ekskluzivi la cxinan lingvon; instrui necesajn gramatikajn regulojn en lingva praktikado; emfazi auxdadon kaj paroladon, kaj samtempe serioze atenti legadon, skribadon kaj tradu-kadon.

 

b)                  Lauxeble prezenti al ler-nantoj la mondan kulturon kaj la E-movadon, kaj esperantistigi ilin.