|
Li
Weilun
Rolo
de ludoj en lingva instruado Cxu ludoj apartenas nur al la infanoj? La respondo estas nea.
Psikologio montras, ke ludi estas instinkto de la homo. Ludoj estas necesaj ne
nur por infanoj, sed ankaux por plenkreskuloj. Por garantii psikan sanon kaj
plene disvolvi kreivon oni bezonas ludojn. Moderna pedagogio prenas ludadon kiel
gravan rimedon transdoni sciojn, kulturi kapablojn kaj eduki homojn. Instruaj
ludoj estas diversaj: 1)
Fonetikaj
ludoj.
Ekzemple: noti vokalojn el cxiu vorto, noti nombron de silaboj de cxiu vorto
ktp. 2)
Vortaj
ludoj.
Ekz.: formi vorton per donitaj literoj, sinsekve diri vortojn, diveni objektojn
en la sako ktp. 3)
Gramatikaj
ludoj.
Ekz.: ludi per ciferoj, formi frazojn per donitaj vortoj ktp. 4)
Auxdaj
ludoj.
Ekz.: sercxi bildojn auxskultante vortojn, desegni bildon auxskultante tekston
ktp. 5)
Parolaj
ludoj.
Ekz.: doni konsilojn, priskribi samklasanojn ktp. 6)
Legaj
ludoj.
Ekz.: legi frazojn montritajn de instruisto en mallonga tempo, legi tekston
skribitan sur la tabulo kaj forvisxitan iom post iom ktp. 7)
Skribaj
ludoj.
Ekz.: kolektive verki artikolon (cxiu lernanto skribu unu frazon sur la nigra
tabulo) ktp. 8)
Tradukaj
ludoj.
Ekz.: sinsekve traduki frazojn (unu lernanto naci-lingvigu, alia esperantigu…)
ktp. 9)
Sciaj
ludoj.
Ekz.: diri la nomon de kanto laux gxia melodio, ligi landon kaj gxian cxefurbon
(famulon kaj lian naciecon, verkiston kaj lian verkon, historian eventon kaj
jaron…) ktp. 10)
Intelektaj
ludoj.
Ekz.: diveni objekton aux personon per demandoj, diveni la finon de rakonto ktp. 11)
Rolaj
ludoj.
Ekz.: ludi diversajn rolojn kaj interparoli ktp. La
rolo de ludoj montrigxas en jenaj flankoj: 1)
Ludoj estas utilaj por forigi lacecon kaj vigligi la etoson de la
klascxambro. Psikologia studo pruvis, ke la atento de la homo estas la plej bona
nur en la komencaj dudek minutoj. Poste gxi farigxas pli kaj pli malbona. En tiu
momento ludado povas ne nur forigi lacecon, sed ankaux levi aktivecon de la
lernantoj. Ili diras, ke lude lerni estas tre interese kaj la tempo pasas
nerimarkite. 2)
Ludoj povas venki psikologian obstaklon de la plenkreskuloj en la lernado
de fremdlingvo. Unu el la plej grandaj psikologiaj obstakloj de la plenkreskuloj
en lernado de fremdlingvo estas manko de fido kaj kuragxo. Ili timas fari
erarojn kaj ’perdi vizagxon’. Pro tio ili ne kuragxas paroli. Tamen dum
ludado ili sentas sin sengxenaj kiel infanoj. En tiu psikologia stato ili lernas
aktive, forgesante timon kaj honton. 3)
Ludoj utilas al atingo de la plej bona instrua efiko. Eksperimento de
psikolingvistiko pruvis, ke interesaj formoj kaj enhavoj povas altigi la memoron
je faktoro de 1.5. Ludoj estas interesaj kaj postulas strecxitan atenton kaj
absorbitecon. Tial la materialoj, kiujn la lernantoj lernas dum ludado, bone
restas en ilia memoro. 4)
Ludoj estas diversformaj. Cxiufoje la instruisto povas uzi kelkajn novajn
ludojn. Tiel la lernantoj cxiam atendas lecionon kun granda scivolemo kaj
sencxese sentas fresxecon. Pro tio ili cxiam ricevas sciojn kun granda intereso. 5)
Ludoj povas ekspluati intelekton kaj lertecon de la lernantoj. Dum ludado
la lernantoj devas uzi sian komprenpovon, jugxpovon, imagpovon, rezonpovon ktp.
Pro tio ludoj ne nur helpas al la lernantoj posedi lingvajn sciojn, sed ankaux
altigas iliajn diversajn kapablojn. 6)
Ludoj estas utilaj por kulturi kolektivismon de la lernantoj. Ludado
estas kolektiva aktivado. Dum ludado la rilatoj inter la lernantoj farigxas pli
intimaj. Multaj ludoj povas esti farataj per konkurso inter grupetoj. Cxiu
grupetano devas batali por la kolektiva honoro. Arangxante
instruajn ludojn, oni devas konsideri la jenajn punktojn: 1)
Ludoj devas kunordigxi kun la instruo. Ekzemple, dum lernado de fonetiko
oni povas fari fonetikajn ludojn. Post lernado de la numeraloj oni povas fari
ciferajn ludojn ktp. 2)
Ludoj devas konveni al la lingva nivelo de la lernantoj. Ludoj povas esti
facilaj aux malfacilaj. Oni devas elekti ludojn laux la nivelo de la lernantoj. 3)
Ludoj devas esti farataj de cxiuj lernantoj. Tio estas, cxiu lernanto
devas partopreni en la ludado. 4)
Ludoj devas esti farataj en oportuna tempo. Kiam la lernantoj komencas
senti lacecon, ludoj povas vigligi ilin. |