LOVRAN

   Apudmara urbeto Lovran situas en nordadriatika golfo Kvarner, en la
regiono de monde pli konataj kroataj urboj Rijeka kaj Opatija kaj ne
malproksime de la itala Trieste (70 km).

   Kisas gin la suno, montpiede de verda monto Ucxka, simbolo de
Istrio, kiu protektas gin de malvarmaj nordaj ventoj. Agrabla kaj
kuraciga klimato ebligas gian ciaman verdon kaj allogas la gastojn dum
la tuta jaro.

   Sajnas ke la unuan someran rezidejon tie konstruis (en la I-a
jarcento) la romiana generalo Marco Vispanio Agrippa (edzo de Giulia,
filino de regxo Augusto) kaj kiun oni konsideras la fondinto de la
urbo. Romianoj donis al gi la nomon Laurentum laux la aromatikaj
arbustoj de lauxro kies parfumo ankaux hodiau ciuangule pravigas la
kroatan nomon Lovran (kaj la italan Laurana). Krome famas giaj
kasxtanoj (kaj kasxtankukoj!!), cxerizoj alportitaj el Francio, pri
kies speciala gusto ankaux versoj rakontas... Kutimaj estas la
vinberoj, granatarboj, figoj, gardenaj plantoj kaj arboj, ec cedroj...

  Ricxa mediteranea vegetajo kaj agrabla klimato meze de la lasta
jarcento allogis multajn europajn riculojn kaj noblulojn kiuj
ekkonstruis tie belegajn vilaojn laux kiuj Lovran ankau hodiau famas.
Atente flegataj gardenoj, parkoj kaj arbaroj en kaj cirkau la urbo
cirkaubrakas la luksajn vilaojn, belepokajn kaj modernajn hotelojn,
konservitan mezepokan urbon kaj la haveneton. Ideale harmonias naturo
kaj arkitekturo, pasinteco kaj moderneco en tiu plej antika urbeto de
liburnia riviero. En Stari grad/Cittavecchia (Malnova urbo) atendas vin
mallargaj stratetoj, florplenaj balkonoj, arkoj, pasejoj, krutaj
stuparoj, la turo el la 13-a jarcento... en la pregejo malnovaj freskoj
kaj skribajoj el la 16-a jarcento en malnova kroata alfabeto:
glagoljica.

   Lovran ne tiom mondfamas kiel modeca Opatija kun kiu gi sampioniras
en la kroata turismo. Sed, gi pli taugas por tiuj gastoj kiuj bezonas
trankvilan ripozon. Gia trankvila kaj nealtruda beleco estos bonega
kadro por nia konferenco. Distancoj inter la konferencejo, logejoj,
maro... ciam estas: kelkajn minutojn (au ec: kelkajn metrojn!). La
urbeto pacience atendos niajn liberajn momentojn por oferti al ni siajn
agrablajn vesperojn kun someraj kulturaj programoj en la
pregejoj,placoj, stratoj... Gi havas por ni ankau unu el la plej belaj
apudmaraj promenejpoj en la mondo: ripozigan, songigan, inspiran,
rememorvekigan, nostalgian... Lau gi Opatija atingeblas per unuhora
promeno, de la belvedejoj gueblas la golfo kaj vidalvida urbo
Rijeka.   
   La promenejo estas dedicita al austro-hungaria imperiestro Franz
Jozef kiu ankau en la golfo (sur insulo Mali Losinj) havis sian
rezidejon. La supra, novtempa soseo portas nomon de Marsalo Tito!
   Cu promenante lau la spuroj de elegantaj pasxoj de la iama europa
elitaro, inter Lovran kaj Opatija, inter la pasinteco kaj estonteco,
inter la tradicio kaj moderneco ni povos trovi la gustan pasxon (inter
la valso kaj la marsxo?!) kaj gustan vojon por Esperanto en la tria
jarmilo?

Visnja Brankovic
la loka organizanto (de la konferenco)