|
Geraldo
Mattos INSTRUO
DE LINGVO KAJ INSTRUO DE GRAMATIKO [dauxrigo de artikolo en IPR 00/1, p. 22-29] 3. La tri sufiksoj de vortoklaso: /-o/: sufikso de substantivo, kiu manifestas estajxon. /-a/: sufikso de adjektivo, kiu manifestas priskribon. /-e/: sufikso de adverbo, kiu manifestas cirkonstancon. La kombino de tiuj tri ordoj de sufiksoj estigas niajn participojn
substantivajn, adjektivajn kaj adverbajn, sed la gramatikistoj ne observis, ke
la sufikso de vortoklaso retiris ilin de la klaso de la verboj, kaj ili do ne
plu povas rilati al la dialogo, sed devas rilati nur al la fakto, kiun la
verba radiko manifestas. Kaj tio estas facile pruvebla:
Ni povas pruvi tion saman ankaux per indukto. Efektive, se ni konsideras
la koherecon de Esperanto, ni povas starigi regulon bazitan sur malmultaj
ekzemploj, sed cxi tie mi tion faras per unu sola. Esperanto distingigxas de
aliaj lingvoj per severa imperativo: kio validas por unu, tio validu por cxiu!
Kaj ni do pensu nun pri la sekvantaj propozicioj:
La vino estas bongusta. La vino estis bongusta. La vino estos bongusta. La vorto bongusta konservas sian plenan kaj tutan signifon en cxiu
el tiuj asertoj, cxar la sxangxo de la verbo ne povas sxangxi la signifon de
aliaj vortoj. Sekve de tio, la sekvantaj frazoj prezentas ripetitan participon
cxiam kun la sama signifo de trinkado okazanta unue en la estanteco, poste en
la estinteco kaj fine en la venonteco: La vino estas trinkata [restas vino en la glaso]. La vino estis trinkata [restis vino en la glaso]. La vino estos trinkata [restos vino en la glaso]. Kaj per simila komparo inter adjektivo kaj adjektiva participo ni povas
malkovri ne tre maloftan eraron cxe la apero de tempaj cirkonstancoj. Ni do
sekvigas du akceptindajn propoziciojn, al kiuj mi aldonas trian, gramatike
neakceptindan: La domo estas preta ekde la pasinta jaro. La domo estis preta en la pasinta jaro. *La domo estas preta en la pasinta jaro. Tio sama devas do okazi al participoj: La letero estas skribita ekde la pasinta jaro. La letero estis skribita en la pasinta jaro. *La letero estas skribita en la pasinta jaro. La tuta vero estas tio, ke adjektiva participo estas adjektivo, kaj devas
konduti kiel cxiu alia adjektivo de la lingvo! Post la faritaj analizo kaj vicigo, ni devas elekti la plej facile
uzeblajn participojn por trovi iliajn bazajn signifojn. Cetere, la elekto de
participo obeas al la sama kriterio, per kiu ni elektas substantivon,
adjektivon kaj adverbon:
Neniu el ili estas do elektataj per rigardo al la verbo, sed nur al la
signifoj, kiujn ili prezentas. La elekto de la participo ne dependas do de la verbo, en kies propozicio
gxi aperas, sed nur de gxia signifo, kiu estas unusenca. Mi opinias, ke la
plej facile uzataj participoj estas la adverbaj, kiam ili rilatas al la tuta
propozicio, ne nur al gxia verbo, kaj povas esti rekonataj per la granda
ordolibereco, kvankam plej ofte ili okupas la unuan pozicion de la eldiro: Skribonte la leteron, li iras / iris / iros al la komputilo. Skribante la leteron, li tajpas / tajpis / tajpos furioze. Skribinte la leteron, li kuras / kuris / kuros al la posxto. Ni povas facile konstati, ke cxiu participo povas aperi kun cxiu el la
verboformoj, kaj do estas multe pli facile reagi al la sola signifo de la
propra fakto, kiun manifestas la verba radiko en la participo, ol rigardi al
la finitiva verboformo, ofte distanca. Sekve de tio, por la kompreno de la
supraj participoj gravas ne la dependeco al la propozicia verbo, sed nur la
elektita tempo de la fakto skribi, nome la tempo de la skribo de
la letero: Antaux la skribo de la letero, li iras / iris / iros al la komputilo. Dum la skribo de la letero, li tajpas / .tajpis / tajpos furioze. Post la skribo de la letero, li kuras / kuris / kuros al la posxto.
Kaj estas do evidente, ke ankaux la participoj substantivaj kaj
adjektivaj devas havi sian signifon de antauxeco, dumeco kaj posteco. Anstataux
pensi pri la priparolata tempo, ni pensu nur pri la tempo de fakto: antaux la
skribado ni parolas pri skribonta kaj skribota, dum la skribado pri skribanta
kaj skribata kaj post la skribado pri skribinta kaj skribita. Se nun ni direktas nin al la du vere problemaj participoj, ni povas
esperi, ke la lernantoj adaptos la difinojn de la adverbaj participoj ankaux al
la substantivaj kaj adjektivaj:
La esenca diferenco kusxas do en tio, ke ni pensu pri la cirkonstancoj de
la tempo dum la faktoj venki kaj ataki kaj post la faktoj venki kaj ataki, kiuj
donos al ni la verajn signifojn de tiuj formoj. Kaj tio sama validas por cxiuj
participoj. Se ni alkutimigxos al tia rezonado, ni neniam plu parolus pri
interesita homo, cxar tio vere aludus homon post lia intereso, sekve jam
seninteresan homon, jam ne plu interesatan homon... kaj en protokolo de okazinta
kunsido neniam ni legus, ke la tagordo estis komunikita al la cxeestintoj en la
komenco de la kunsido... En la sekvo de la instruo, estas necese unue prezenti la
substantivajn participojn, kies signifo estas tre neta, kaj nur poste aliri la
participojn rekte ligitaj al substantivoj, kaj lasi por la fino la participojn
en la funkcio de predikativoj. Kaj nun la planado de la instruo de la participoj
estas jam finita, kaj la instruisto plej trankvile povas iri al la lernocxambro. La plenumo de la programo estu farata per dialogoj, en kiuj la lernantoj
minimume parolu tiom, kiom la instruisto, kaj per lingvaj, ne meta-lingvaj
dialogoj. Dum la tuta kurso, cxiu leciono havos la saman sistemon por la
aktiveco de la lernantoj: unue auxdi, poste paroli, tiam legi kaj fine skribi!
Tia sinsekvo devas esti tenata dum la tuta kurso, sed kompreneble ne cxiu
leciono bezonas atingi la kvaran kaj finan sxtupon: dum relative longa tempo la
lernantoj restos kun la parolata lingvo, sekve nur en la unua kaj la dua sxtupo. 3. Instruo de gramatiko. Plej bona estus la akcepto, ke la gramatiko devas servi al la instruisto
kaj ne al la lernanto, cxar la kono de la gramatiko ne transformigxas en konon
de lingvo, kaj la kono de lingvo ne transformigxas en konon de gramatiko: lingvo
kaj gramatiko sin ne interimplicas, se ni pensas pri la ekstera gramatiko kun
reguloj kaj esceptoj kun lingvistikaj doktrinoj, kiuj ne cxiam spegulas la
realajn fenomenojn de la lingvo. Mi ekzemplu nur per la terminoj aktiva
participo, pri kiu mi povus honeste demandi: – cxu la participo farigxinta estas vere aktiva?... Mi scias, ke la vortoj aktiva kaj pasiva estas nur nomoj,
sed estus pli bone, se la elektita nomo iom pli vere priskribus la efektivan
taskon de la nomito: mi mem parolas pri subjektaj kaj objektaj participoj, cxar
la signifo de la tri participaj paroj estas la sama kun la sola diferenco de la
sintaksa klaso de substantivoj, al kiuj ili devas esti ligataj. La propraj difinoj de la gramatikaj terminoj estas grandparte fusxaj,
cxar ili konfuzas vortojn kaj eksterlingvajn estajxojn (Waringhien kaj aliaj,
1981, p. 24): *aktiv/a [...] Esprimanta agon aux staton plenumatan
de la gramatika subjekto [...]. Mi ne multigos la kritikojn: 1. Kia aktiveco ekzistas en stato?... 2.
Kian agon povas fari gramatika subjekto, se gxi estas nur aro da vortoj kun
difinita funkcio en la propozicio?... 3. Kiamaniere stato povus esti
plenumata?... cxiu instruisto devas bone tamen koni la gramatikon de la unua kaj de la
dua lingvo, kaj tio estas nepra bezono por la instruo de Esperanto, kiu ordinare
neniam estas la unua lingvo de la instruisto, kaj do tre facile la mislingvajxoj
de la instruisto estas adoptataj de la lernantoj. Mi lamentas diri, sed
instruistoj kaj lernolibroj (Tommy, 1995, p. 22) disvastigas la eraran demandon: *Kio estas via nomo? Tio certe estas anglismo, kaj pravigus, ke ni fingromontrus al pluraj
libroj sur breto de proksima etagxero, kaj demandus ekzemple de nia akompananto,
kiu jxus verkis romanon: *Kio estas via libro? Kaj se la alia homo estus Edmond Privat, li povus respondi per la nomo de
sia bonega kaj fama libro: – Mia libro estas Karlo. Efektive, nur la singulara formo de la adjektiva demanda vorto servas por
indiki unu el multaj estajxoj, kiuj apartenas al la sama klaso, cxar la
substantivo estas la subjekto de tiu propozicio, kaj la pronomo estas la
predikativo, spite de la opinio de gramatikistoj: El la multaj nomoj, kiu estas via nomo? El la multaj libroj, kiu estas via libro? La gramatiko helpas al la instruisto gxuste por pasigi gramatikan
informon pere de ekzemploj de la instruata lingvo sen ia parolo pri la koncerna
regulo: la tasko de la instruisto konsistas en tio, ke li faciligu al la
lernanto la konstruon de ties propra interna gramatiko (Szanser, 1992, p. 38),
kiu estas cxiam multe pli preciza kaj tauxga ol cxiu gramatika manlibro. Mi ja
koncedas, ke ni ne bezonas esti ekstremismaj, se ni tamen plene konscias, ke la
gramatiko estas nur skafaldo, kiun masonisto malmontas post la konstruo, nur
lambastono, kiun akcidentito gxoje forjxetas, kiam li jam povas pasxadi
sengxene... Gramatikon ni utiligas, dum ni lernas, kaj poste ni povas gxin tute
forgesi, sen ia plej malgranda perdo! La gramatiko de lingvo estas necesa nur por la teknika kono de la lingvo,
sed ne por gxia utiligo, kaj gxi do estas ne la celo de la lingvoinstruo, sed
nur unu el la eblaj rimedoj. gxi valoras nur en la okazo, ke gxiaj reguloj
efektive permesas la kontrolon de tekstoj produktitaj kaj produtaktaj per la
garantio de ilia konformeco al la tradicio kaj al la kohereco de la lingvo. Se
mankas al gxi tia fideleco al la lingvouzo, gxia apliko dum la instruo fatale
portos la lernanton al malfacile forsarkeblaj eraroj. La horo de la aperigo de gramatikaj reguloj dependas de la adoptita
metodo kaj de la graveco atribuata al gxi de la instruisto: 1. La gramatiko antauxas al la lingvoinstruo. 2. La gramatiko samtempas kun la lingvoinstruo. 3. La gramatiko postas al cxiu punkto de la lingvolerno. La instruo de la latina sekvis la unuan momenton: multaj bonaj latinistoj
unue parkeris la deklinacion, kaj poste estis ekzercataj per tekstoj. La homa
cerbo estas tamen mirinda masxino, kiu kapablas lerni ecx per mizera metodo, se
nur gxia posedanto volas alproprigi al si novan scion: ecx per la laciga
sinsekvo de parkerenda gramatiko por postaj lego kaj traduko. La dua momento de
la gramatiko aperas en la bonega materialo de la Internacia Esperanto-Instituto
(Tommy, 1995), kvankam la lingvo prezentas kelkajn erarojn: temas pri samtempa
gramatika, cxar tuj post kelkaj linioj da teksto venas gramatika instruo kaj en
la filmo kaj en la libro[1].
La tria momento de la gramatiko devas aperi tre malfrue, kiam la lernanto
ne plu bezonas gxin, cxar li jam perfekte scias la uzon de difinita lingvero.
En tiu fazo de la instruo, la gramatiko estas vere utila, cxar gxi estas
plifirmigo de la jam havata lerno.
(Fino) Aldonoj: 1. Teksto de la unua leciono por brazilanoj en koresponda kurso (Mattos,
1999a, p. 13): Mi estas frauxlino Maria Baena. Mi
logxas en la bela urbo Brazilio. Mi skribas al multaj amikoj ekster Brazilo. Mi skribas al ili en Esperanto. Ili demandas min pri mia lando. Mi demandas ilin pri ilia lando. Unu el ili estas Doktoro Asajiro Oka. Doktoro Asajiro Oka logxas en Tokio. Li nun venas al Brazilo. Li venas al Brazilo por viziti min. 2. Vortareto, parolekzerco kaj teksto de parto de la unua leciono de
kurso pri la latina por brazilanoj (Mattos, 1989, p. 7-9): Inventio vocabulorum:
Exercitium sermonis: 1. Quid est sponsus? – Sponsus est
promptus ad matrimonium. 2. Quis laborat ein campo? – Vir laborat
in campo. 3. Ubi laborat vir? – Vir laborat
in campo. 4. Quid est sponsa? 5. Quis laborat in sua casa? 6. Ubi laborat mulier? 7.
Ubi agricola laborat? 8. Ubi habitat familia? Recitatio textus: Virgilius Romanus est. Caecilia Romana est. Virgilius sponsus Caeciliae est. Caecilia sponsa Virgilii est. Virgilius et Caecilia sponsi sunt. Virgilius altus est. Caecilia alta est. Virgilius et Caecilia alti sunt. Casa Virgilii in campo est. Virgilius agricola est. Casa Caeciliae vicina est. Virgilius in campo laborat. Caecilia in casa laborat. Virgilius et Caecilia valde laborant. Bibliografio LA NOVA TESTAMENTO. Londono: Brita kaj Alilanda Biblia
Societo, 1984. 225 p. MATTOS, G. Iter Latinum. Chapecó: FONTO, 1989.
211 p. MATTOS, G. Dicionário Júnior. São
Paulo: FTD, 1995. 559 p. MATTOS, G. Metodo Mattos de Esperanto. Chapecó:
FONTO, 1999a. 240 p. MATTOS, G. Apartaj mondoj: verboj kaj participoj,
dua eldono. Chapecó: FONTO, 1999b. 88 p. PRIVAT, E. Karlo. Rio de Janeiro: Brazila Ligo
Esperantista [nuna Brazila Esperanto-Ligo], s/d. 43 p. SZANSER, I. Teorio kaj praktiko de lingvo-instruado.
Budapesxto: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, 1992. 170 p. TOMMY. Mazi en Gondolando. Den Haag: Internacia
Esperanto-Instituto, 1995. 159 p. WARINGHIEN, G. kaj aliaj. Plena Ilustrita Vortaro de
Esperanto, represo de la dua eldono. Paris: Sennacieca Asocio Tutmonda,
1981. 1303 p. Geraldo Mattos, Rua Dr. Joao Motter, 98, BR 81210-260 Curitiba PR, Brazilo mattos@super.com
[1]
La kurso, apogata en la novelo pri
Mazi en Gondolando, estas adapto de angla originalo, kiu korekte prezentas
unue la substantivojn en la funkcio de rekta objekto kaj nur poste la
personajn pronomojn, kiuj havas apartajn sintaksajn variantojn. En
Esperanto, la sinsekvo devus esti alia: unue, la pronomoj en la funkcio de
rekta objekto kun siaj sintaksaj variantoj, kiujn multaj lingvoj posedas,
kaj nur poste la substantivoj.
|