|
Carla
De Lorenzi Konsideroj
pri Mazi - instrucele Mi
ne kutimas skribi ion post miaj instrukursoj, sed cxi-foje mi sentas devon
mencii kelkajn impresojn kaj ecx konsilojn rilate la uzon de Mazi instrucele.
Gxi ja estas nova instrumaterialo kaj multaj el ni Mazi-instruantoj povas pensi,
ke suficxos funkciigi la videokasedon, montri la filmon, lumigi kaj mallumigi la
ekranon kaj tio por la lernantoj suficxos. Tre erara pensmaniero. Por
la unua fojo en Hispanio (Salou), dum unu semajno, mi havis la okazon gvidi
kompletan kurson de Mazi en Gondolando.
Tio estis por mi tre interesa, entuziasmiga kaj unika sperto, precipe cxar
partoprenis multaj personoj, ne nur komencantoj, sed ankaux progresantoj
diversagxaj kaj ecx instruistoj. Kompreneble
antaux ol prezenti la kurson, mi, hejme, longe kaj atente rigardis plurfoje la
aventurojn de Mazi por bone koni la tuton, sed cxefe por trovi la diversajn
manierojn, kiuj povus kongrui kun la malsimilaj situacioj, kiujn cxiufoje mi
estus devinta alfronti. Estas tre grave konstati cxu la lernanto bone komprenas
la lingvon en la dauxro de la projekcio. Por atingi tion mi venis al la
konkludo, ke je la komenco kaj je la fino de cxiu parto de la fabelo oni devas
klarigi ion. Por
plej efike uzi la filmon kaj veki intereson pri gxi, oni unue devas prepari la
lernantojn praktikante simplan konversacion, kiu poste aperos en la filmo. Antaux
ol montri la filmon oni povas, pere de koloraj desegnoj, prezenti la diversajn
rolulojn, kiujn la lernantoj renkontos dum la disvolvigxo de la fabelo. Se inter
la cxeestantoj estas veraj komencantoj, estas grave klarigi pere de facilaj
ekzemploj la vortojn, kiujn poste ili auxdos en la filmo. La celo de tiu
preparlaboro estas, ke poste rigardante la fabelon ili komprenu preskaux cxion.
Sekve oni vidigas la video-filmon. Vere, antauxe mi ne pensis, ke plenkreskuloj
povas esti tiel kaptitaj kaj interesitaj pri gxi. Cxiuj atente auxskultis,
rigardis kaj amuzigxis. Post iom da tempo ili komencis ripeti kune kun mi lauxte
kelkajn vortojn. Kelkajn scenojn poste la instruisto mem devas decidi, kiam
estas la gxusta momento por haltigi la filmon: tion oni decidas laux la nivelo
de la lernantoj. Mi
preferas, ke la tekstlibron, apartenantan al la filmo, la lernantoj rigardu
poste. Tuj post la rigardo de la filmo estas la gxusta momento por fari
demandojn por konstati, cxu ili komprenis la rakonton, cxu ili komencas pensi en
la nova lingvo kaj povas uzi gxin. Estas bone kuragxigi ankaux ilin, peti ilin
starigi demandojn unu al la aliaj pri la fabelo. Laux mi estas grave enkonduki
ankaux novajn, praktikajn, aktualajn vortojn, rilatajn al la reala situacio de
nia vivo; tio estas, ke ni parolu pri ni mem, nia familio, nia profesio, pri la
cxambro en kiu ni lernas, pri la mebloj, kiujn ni vidas, ktp. precipe pri nia
cxiutaga vivo. Kutime gxi bone sukcesas. Mi
konstatis montrante Mazi-n, ke la etoso en la cxambro, malgraux la nombro de la
personoj (kelkfoje estis 70 cxeestantoj), estis vigla, ke ili amuzigxis
lernante: cxiuj estis atentemaj, ecx havis ridetan vizagxon kaj neniu dormetis.
La plej mirinda kaj plezuriga afero por mi estis, kiam dum libera vespero oni
petis min gvidi ankoraux la kurson post la vespermangxo, kvankam ili jam havis
lecionon ankaux posttagmeze! Jen la pruvo, ke Mazi estos tre alloga
instrumaterialo. Carla
De Lorenzi,
Cseh-instruisto |