MEMBRIĜO
AL ILEI KAJ PAGADO POR ALIAJ SERVOJ
Membreco kostas 18 EUR en A-landoj (lau UEA-difino) kaj 9 EUR en B-landoj,
kun ricevo de 4 numeroj de IPR jare. Kun aliro nur al reta versio, membreco
kostas 8 EUR por la A-landoj kaj 4 EUR por la B-landoj. Bonvenaj estas
donacoj al la fondajhoj de ILEI, konferencaj pagoj kaj abonoj por Juna
amiko. Sekciestroj en trideko da landoj akceptas membrighojn kaj donacojn;
simile, perantoj por Juna amiko akceptas abonojn enlande. Por pagoj rekte
al la internacia ILEI informu skribe al Julija BATRAKOVA, p/a Nieuwe Binnenweg
176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, <persiko@mail.ru>.
La pagoj povas okazi pere de la nederlanda ILEI-konto, al la ILEI-konto
che UEA au al la sveda konto:
* Pagoj al la nederlanda konto de ILEI: numero 4676855 che ING Bank N.V.,
IBAN NL55INGB 0004676855, BIC INGBNL2A. Bv. aldoni € 5 por la nederlandaj
bankokostoj pagante el ekster EEA (Europa Ekonomia Areo).
* Pagoj al konto de ILEI che UEA: Pri pagmanieroj vidu informojn en la
Jarlibro de UEA. Atentu pri aldono de sumo por bankkostoj. Indiku viajn
nomon kaj landon, mallonge la celon de la pago, kaj unu el la tri kontoj
ilek-a (ghenerala), juna-l (Juna amiko), pike-b (projekto Interkulturo).
* Pagoj al la sveda bankkonto: El Svedio pagu al konto 8327-9, 994 515
014-3 che Swedbank.
El aliaj landoj pagu al IBAN SE56 8000 0832 7999 4515 0143 kun BIC/SWIFT-kodo
SWEDSESS.
Aldonu 6 eurojn por svedaj bankkostoj se vi pagas el ekster Europa Unio.
* Simpla abono de IPR sen membreco: 18 EUR. Reklamtarifoj por IPR: 180
EUR por plena, 110 EUR por duona kaj 70 por kvarona paghoj. Tio inkluzivas
bazan grafikan pretigon: kostojn de ekstra pretigo oni rajtas fakturi.
Sekcioj reklamante edukajn projektojn rajtas peti trionan rabaton.
ILEI estas jure registrita che la Komerca chambro en Den Haag sub numero
27181064 kun sidejo che la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo.
Hejmpagho de ILEI: http://www.ilei.info.