|
Fiedler – Liu (red.):
Studoj pri interlingvistiko – Festolibro por Detlev Blanke
Studoj
pri Interlingvistiko – Studien zur Interlinguistik
– Festlibro omagxe al la 60-jarigxo de Detlev Blanke.
Redaktintoj: Sabine Fiedler kaj Liu Haitao. Korektintoj, tehxnike
helpintoj: Mark Fettes, Ino Kolbe, Wera Blanke, Dieter Dungert,
Rainer Fiedler. Eldonloko: Dobridovice[1].. Eldonejo: KAVA –
PECH. Amplekso (kun indekso): 736 pagxoj. Internacia identiga numero:
ISBN 80-85853-53-1. – Cxefaj partoj: Enkonduko, listo de la 140
gratulintoj (Tabula gratulatoria), I. Lingvoplanado kaj lingvopolitiko,
II, Studoj pri teoriaj, historiaj kaj pliaj aspektoj de interlingvistiko,
III. Esperantologio. – Biografietoj de la kontribuintoj – Publicajxoj
de Detlev Blanke kun redaktofino 31/12/2000, kun pli ol 500 titoloj
elektitaj el la efektive aperintaj cx.1600. En mia őrzento mi dedichis pli da atento al temoj aux traktmanieroj
ankoraux malpli konataj al la esperantista legantaro –
alia legantaro eble sekvigus aliajn proprciojn..
La enkonduko prezentas el sesdek vivojaroj de Detlev Blanke (naskita 30.
05.1941) tiujn pasigitajn kun Esperanto. 1964: interlingvistika seminario en
la universitato de Rostock,
1968-90: Sekretario de Centra Laborrondo Esperanto en la Kulturligo de GDR,
1988: Honoraria Docento pri Interlingvistiko. – 1990: unuigxo de
GDRA kaj GEA. – 1977/78: Honoraria Docento pri Interlingvistiko. –
Societo pri interlingvistiko 1991: – Eminentaj sukcesoj en scienca kaj
sciencorganiza agado – kontinue.
I. Kimura Goro C. (en sia Intentionale
Eingriffe in den Sprachgebrauch, 19-29), asertas, ke lingvomovadoj,
kiuj provas influi lingvouzon, estas nur parto de la intenca rilatado al
lingvoj. Estas grave kompari kaj analizi la alirojn de parolhigieno,
lingvomenegxado Parolantoj de iu ajn lingvo ne nur esprimas sin, komunikas priobjekte, sed ili konstante ankaux komentas sian parolon. Strebo al bona stilo, lauxsocia korekteco, justa esprimmaniero, efikeco de individua parolanto faras cxiun parolagon potenciala parto de lingvohigieno.
Ignat F. Bociort: (en Artefarita kaj natura konceptoj en la evoluigo
de la rumana lingvo dum la 19-a jarcento: Skizo de historia trarigardo, 30-35)
esploras la forte diferencajn lingvorenovigajn tendencojn en la
historio de la Rumana lingvo. La bezonon ricxigi la lingvon oni konsciis
jam en la 16a, 17a jarcentoj. Rimarkindas provoj malpliigi la
proporcion de slavaj vortoj en la vortostoko, plimultigi la elementojn
komunajn kun la Latina, Itala, Franca lingvoj En la 19a jarcento tamen
venkis la natura koncepto: cxe tio havis gravan rolon dramverkisto-prozisto V.
Alicsandri. Iom post iom oni venis al unuece latina alfabeto kaj fonologia
principo de ortografio,
Johannes Irmscher prezentas historion de versioj de la
lingvo Greka – tiel ankaux diversepokajn realigxojn aux provojn de gxia uzo
kiel interlingvo por pli aux malpli vasta areo.. (En Griechisch
als internationale Sprache, 36-39). Li mencias la antaux-Grekan linian skribon A, kaj la pli evoluiintan linian skribon B: cxi lasta cxirkaux la 15a jarcento a. K identigeblas kiel skribo Ahxaja. Sekvas skiza historio de la antikvaj kaj postaj Grekaj idiomoj – Klarigxas, kiel integrigxis bazaj Pra-Ionaj kaj – aliflanke – Eolaj, Atikaj elementoj en la inventeme produktita literatura lingvajxo de Homero. Irmscher karakterizas ankaux la Helenan kojneon dum la florepoko de la Aleksandra Imperio :la Helenan kojneon, traduklingvon de ambaux Testamentoj de Biblio, kiu kojneo do servis Grekojn kaj neGrekojn, kaj kiu funkciis ankaux dum la longa Turka superregado (1391/1669 – 1829/1830, laux mia kompreno). Ene de la Kojneo elitisme reaperis tamen malnovaj – klasikaj - atikismoj, gxis – ankaux pro interveno de personoj kiel Adamontios Korais (1748-1833) – ekestas du versioj de la lingvo: la Katarevusa, la purisma-(pra)atikisma lingvoversio kaj la Demotika, la popol-proksima lingvo, kiu en 1975, fine, venkis. Fone kun tia historio ne estas mirinde, ke aperis ideoj kaj movadoj por meti la Grekan en la vicon de la mondaj helplingvoj. Pro la disvastigxinteco de la Angla kaj pro la malproksimeco de la nuna Nov-Greka disde la antikva, kvankam la Greka kiel kojneo (kiel zona lingvo) bone kaj delonge servas kiel lingvo de mezvasta regiono, estonte, gxi ne havas la kondicxojn por vasta transnacia aux gxenerale internacia uzo..
Christer Kiselman prezentas nociojn
de lingvoplanado – distingante statusan, korpusan kaj akiran planadojn, t. e.
planadon de la konsisto de la lingvo, de gxia agnosko kaj de gxia alproprigo,
instruado, lernado. (La sveda faklingvo en tekniko, matematiko kaj
natursciencoj, 40-56). Li montras tamen la kunvivadon de la menciitaj terminoj kun pli aux malpli tradiciaj svedaj terminoj kiel ekzemple sprakvard (lingvoflegado). Li prezentas la manieron, kiel la Sveda lingvo en Svedio kaj en Finnlando estas kvazaux dokumentata (vortaroj ortografiaj, konsultlibroj ktp.). Ekde 1941 ekzistas teknika nomenklatura centro, ekde 1996 Laborgrupo por komputikaj terminoj., ekde1999 – ankaux laborgurpo por biologiaj terminoj.
Werner Bormann (en sia Verschiebungen
im Machtgefüge, 57-69), akceptas kiel fakton ke la lingvo Angla –
post 1989 – estas la unuaranga interlingvo
de la mondo, kvankam gxia parolantaro laux nivelo de la lingvokono estas tre
malhomogena. (English ist die Weltsprache de facto). La demando restas.
kiel al tio povas rilati esperantistoj, kun sia speciala, konkurenca ideo pri
internacia lingvo?
Cxu Esperanto estos estinta
interesa eksperimento de la 20a jarcento? Bohrmann
akceptas la opinion, ke lingvodominado sekvas el potenco-dominado: tial li
ekzamenas, cxu la dominado de Usono cxiukampe estas definitiva. Europo diverskampe pli kaj pli defias Usonon: gxi dauxre pliklarigas sian
sepcifecon koncerne komercon, monaferojn, militforton, socian vivon,
kultoron, sciencon. Se Usono perdos sian hegenomion, tio ne garantios sukceseon,
sed almenaux liveros novajn shancojn por neutralaj solvoj kiel tiu de Esperanto.
Al Hans Erasmus, (laux lia Das Sprachenproblem in Europa, 70-76)
malplacxas, ke oni kvazaux
konfidas la solvigxon de la evidentaj Europaj lingvoproblemoj al fortoj kaj
okazoj spontaneaj. Li preferus proceduron kun interagado. Malsimplegan problemon devas kune, bone priskribi, analizi, surbaze de pluralj olvoproponoj fine solvi ne iu ajn, sed reprezentantoj de cxiuj tavoloj de la koncernatoj, kune[2]. Kiujn koncernas la lingvoproblemo? Internaciajn instituciojn, reprezentantojn de registaroj, politikajn grupojn, nesxtatajn organizojn, parlamentamojn kiuj reprezentas la ekonomion, la sciencon, konsumanojn, la simplajn socianojn. La cirkonstancoj misimpreas, kvazaux la problemoj estus cxefe tiuj de la organizo de Europa Unio. Hans Erasmus rekomendas a) starigi kernogrupon, projektogrupon el kvindek aux cent personoj “reprezente” diversaj. por kolekti, sistemigi kaj resume prezenti la problemojn b) al alia, pli vasta grupo el eble 1000 personoj. Farinte raporton pri la stato de la lingvoapliko en Europo, la projektogrupo devas testi la staton per la vidopunktoj kaj principoj gxenerale akceptataj (egaleco, plurlingveco, plurkultureco ktp), konkludi pri tendencoj, perspektivoj,. Aparta raporto poste estas bezonata kun prezentotp de pluraj eblaj solvoj (Optionsbericht). Tion sekvus la raporto kun finaj postuloj kaj rekomendoj. Dum simila proceduro ankaux la avantagxoj kaj malavantagxoj de solvo per planlingvo povus esti traktataj.
Max Hans-Jürgen Mattusch[3]
(en Globalisierung und europäischer Fremdsprachenunterricht, 77-94)
trarigardas la staton de instruado kaj regado de fremdaj lingvoj en Euxropo, kun
statistikoj.. Li prezentas resume kvin eblojn por solvi la nunan
lingvoproblemon. 1) solvo per plurlingveco (kompren-instrua) 2) tutmonda
establigo ekzemple de la lingvo Angla kiel frankumo[4]*
3) Uzo de tehhnika rimedo ekz. auxtomata tradukado 4) uzo de planlingvo (krom la
gepatra lingvo) 5) vasta uzo de planlingvo kaj uzo de la lingvo Angla en scienco.. Mattush opinias, ke Esperanto estas imagebla (jam) nun,
kiel 12a lingvo de Euxropa Unio, ecx – oni povus gxin apliki kiel tradukistan
interlingvon (similan rekomendon havis laste P. Rados en Hungario). – La
auxtoro atentigas, ke la grandaj kulturrondoj havas ankaux siajn zonajn (kernajn)
lingvojn.
Renato Corsetti, en sia artikolo (Homaj rajtoj, lingvaj homaj
rajtoj kaj Esperanto, 95-106) sugestas, ke esperantistoj dekomence respektis kaj favoris lingvajn rajtojn ankaux de lingvaj minoritatoj, kaj ke esperantistoj emas kunlabori kun organizoj kiuj konsente respektas homajn rajtojn . Corsetti referencas al gravaj E-tekstoj, kiuj liajn asertojn montras gxuste motivitaj almenaux pri la tendenca aliro de esperantistoj. Li citas Ludovikon Lazaron Zamenhof: “en niaj kunvenoj ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj… ni cxiuj estas egalrajtaj”. Li citas el 1954 deklaron pri la celoj de Unuigxintaj Nacioj, kiu engagxas sin “antauxenigi kaj stimuli la respekton al homaj rajtoj kaj al fundamentaj liberecoj por cxiuj sen distingo de raso, sekso aux religio”, kaj deklaron de UEA el 1947, laux kiu “la respekto de la homrajtoj estas por gxia laboro esenca kondicxo”. Aliflanke li klare demonstras, ke pro ofta neglekto de homrajtoj en la plimulto de la landoj kvazaux ne eblas tute ne kunlabori kun landoj havantaj mankojn tiukampe. Corsetti skribas:. “Sxajnas al mi ke, krom preteksto por komitataj debatoj de tempo al tempo, neniam UEA rifuzis kunlabori kun esperantistoj en landoj, kie klare parto de la homaj rajtoj ne estas respektata. Do la deklaro estis principa deklaro, ankaux cxar ne povis okazi io alia. Asocio, kiu volus kunlabori nur kuin landoj, kiuj aplikas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj, tre malversxajne trovus landon ecx por sia sidejo.” “Alia afero estas, ke en landoj, kie homaj rajtoj estis serioze malrespektataj, Esperanto-movado ne prosperis” – Por demonstro de la kontrauxdira situacio Corsetti interalre rememorigas, ke UNo en 1998 akceptis 52 Universalajn Konvenciojn pri Homaj Rajtoj, el kiuj Norvegujo ratifis 46 (maksimumo), Italujo – 39, Somalujo kaj Usono – po 15,. Eritreo 2, kaj la lando la lando Niuo –1 (mia elekto el 26 ekzemploj de Corsetti). La auxtoro rememorigas pri punktoj de la Manifesto de Prago (1996), kiuj kongruas kun la principoj de prilingva demokratio, kaj klarigas, ke UEA nun pushas aliajn neregistarajn organizojn de UN en simila direkto. En 1999, en Seulo la Konferenco de Neregistaraj Organizoj de UN rekomendis ke La Ekonomia kaj Sociala Konsilio de d UNo, ke 1) gxi fiksu proksiman daton por renkontigxo kun trakto de la temo de Lingvo kaj homaj rajtoj en sia agooplano 2) ke tiu renkontigxo konsideru la eblon de uzo kaj praktikado de internacia helplingvo. “Certe neniam la batalo por tutmonda justeco en la lingva-kultura kampo estis pli stimula ol nin” – finas sian artikolon Renato Corsetti. II.
Aleksandr D. Dulicxenko (en sia Planlingvo: inter lingvokonstruo kaj
etna lingvo. Ensociigxintaj
planlingvoj (kontraste al milo da lingvoprojektoj) estas nur dek: Volapuko,
Esperanto, Idiom Neutral, Latino sine flexione, Ido, Occidental-Interlingue,
Novial, Basic EBglishm BNeo Interlingua. El la dek SoPLoj[5]
funkcias plu kvar: Esperanto, Ido, Occidental-Interlingue, Interlingua. Parolante pri etnaj lingvoj, la auxtoro opinias, ke el periferiaj dialektoj kaj baza dialekto (kiuj prezentas kune “lingvan horizontalon”), kun uzo ankaux de alilinfvaj materialoj, formigxas etna literatura lingvo. – Parolante pri SoPLoj*, laux simila skemo, li diras, ke la bazan lingvan horizontalon liveras diversaj lingvoj (ekz. -. gxerermanaj, rumanaj, slavaj, aliaj), kies elementoj tra lingvokonsrtuo venas al SoPLo (ensociigxinta planlingvo). Dulicxenko opinnias, ke dum ensociigxado SoPLoj promsimigxas al etnaj literaturaj lingvoj.
Laux Sergej N. Kuznecov (Interlingvistiko en “kosma dimensio”, vojagxo inter kosmoglotiko
kaj kosmolingvistiko, 116-46), cxar kosmo havas la signifon mondo (tergloba
aux universa), la elemento kosmo rolas en nomo de pluraj
planlingvoj (Kosmos 1888, Kosmolingvia 1927, Kosmolinguo 1956 ks.). inter ili
ankaux de planlingvoj por interplaneda komunikado.
Kuznecov spuras interalie la ideojn de Ciolkovskij pri sercxado de
intelektuloj tra la kosmo, pri ebloj de kosma komunikado. Li detektivas, cxu
Ciolkovskij eventuale auxtoris, aprobis aux esence malfavoris la lingvon AO.
Trarigardinte nefidindajn kaj fidindajn fontojn Kuznecov asertas, ke la nur
suprajxe koneblan lingvon AO Ciolkovskij ne kreis, krome post informigxo komenca
shateto gxin ankaux pli kaj pli malshatis. Esperanton Ciolkovskij pli frue
aprobis, sed fine li negative rilatis ankaux al Esperanto, fidante spontanean
formigxon de tutera lingvo. – Kuznecov uzas kaj publikigas valoran
bibliografion. Liu Haitao, en sia:
Informadika
aspekto de interlingvistiko (147-71) prezentas modelojn de internacia
komunikado . Versioj: a) du partneroj (A,B) sen komuna lingvo, b) A konas la
lingvon de B aux inverse,. C) A kaj B konas siajn lingvojn recipreoke c) A kaj B
havas komunan trian lingvon – rekomendinde. Liu Haitao pritraktas
entropion en la uzo de literoj, surbaze de atingoj de Otto Haszpra, kaj Gledhil.
La auxtoro prezentas diversajn atingojn kaj eblojn de komputlingvistiko
gxenerale kaj koncerne Esperanton. – Liu Haitao, kun Sabine Fiedler,
plenumis tre grandan laboron ankaux por
rapide kaj sukcese redakti la tutan libron. Klauxs
Schubert (en Optimumigo
de la internacia komunikado: interlingvistika rigardo al la nova industria
lingvokonstruado. 172-83) interalie prezentas ideojn pri interlingvo por
mashina tradukado kaj pli novajn laborojn por auxtomate interpreteblaj lingvoj
en evoluigado de softvaroj. Li prezentas informojn pri la lingvo Attempto
Controlled English, de la universitato de Zuriko (Fuchs/Schwerwl/Schwitter),
kies tekstoj estas legeblaj kaj por homoj, kaj por programoj.
Probal Dashgupto verkis
pri La
metaliteraturo (184-93). Centra
koncepto de Probal Dashgupto estas gastigemo, kiu en ni devas helpi interigxon
de diversaj aliroj de ekkonado kaj de personaj apartenoj. La pensoj de Dashgupta
esperigas onin pri sintezo super la nunaj strechoj ene
de la esperantistaro.
Nia kona neuxtraleco kaj nia persona aparteno, niaj distingoj de beletro
kaj beletristiko, nia naci-aparteno, esperantismo kaj proksimigxo al la monda
literaturo tra Esperanto kaj metaliterature, niaj skemismo kaj nia “dekkvinismo”,
niaj propraj pashoj kaj rimado kun aliaj pashadoj, nia emfazata nuneco kaj
reelektoj ene de la nuno, niaj diversaj planlingvoj kaj E-tendendencoj kaj la
gastama trakto de ili, perzentas la dialektikon de Dashgupto, kiu montras niajn
rivalajn ideojn pli proksimaj inter si, ol ni kutime tion pensas.
Meta-elementoj en lingvouzo kaj literaturo Esperantaj tre konkrete estas
prezentataj en la nepre leginda studo de la libron kunredaktinta Sabine Fiedler
Die B/blanke Wissenschaft – Luda komunikado en
Esperanto. Ligigxas teme ankaux la grava eseo de Aleksandro S. Menlnikov Pri la estetika funkcio de
Esperanto.
En sia “Esenco kaj estonteco” – jubilea rerigardo (194-202) Mark
Fettes, . analizas la klasikan eseon de Zamenhof. Fettes trovas en tiu
Zamenhof-ajho kompreneblajn
troigojn kaj pligrave, troigadon precipe de la tehhnika aspekto de la lingvoproblemo (bezono de komunikado, facileco de
Esperanto). “Necesas ne nur teknikaj malkovroj: ili devas ankaux trovi lokon en la ekonomia, politika kaj kultúra vivo de sia epoko. Kolumbon auxspiciis la hispana sxtato, kokomotivojn kaj fervojojn postulis la floranta komerco… skribsistemojn elpensis urbaj, agrikulturak, hierarikai socioj por formigi la socian ordon” – diras, aliude, Fettes. Ankaux ne estas eivdente, ke lingvo internacia estas bezona laux cxies opinio. “Cxu sxtatoj pluretnaj, ekzemple, sukcesus plukultivi “sxtat-nacian”, identecon, su riskus distirigxi inter pli lokaj kaj pli tutmondaj apaertenoj?” – demandas Fettes, dubeme. Laux Fettes. Li konsentas kun Blanke: laux ambaux oni devas pli atenti al la polikata socia interlingvistiko. Vera Barandovska-Frank
skribas
pri Forgesita planslavisma
volapukisto (203-216): “Václav
Plocek naskigxis en 1839, ioficiro,
li parolis kelkajn lingvojn…, li ellernis Volapukon kaj igxis ties diplomita
instruisto” – konstatas Barandovská. “Kvankam la oficiala lingvo en la
auxstro-hungara monarhhio estis la germana –shi klarigas – la cxehhoj
konsciigxis meze de la 19-a jarcemto, ne nur pri sia propra nacieco, sed ankaux
pri parenceco de cxiuj slavoj.” (p. 206). Plocek estis samtempe volapukisto
kaj entuziasma flama adepto de la nacia lingvo cxehha, kion montras ekzemple
liaj elektoj traduki en volapukon kaj liaj maniero krei gramatikaj n terminojn
en la cxehha, tradukante volapukan gramatikon. Árpád
Rátkai, en Ido
en Hungario (217-43) kiel ankaux alifoje. traktas movadojn de tiux aux alia
planlingvo ne kiel disajn kaj sendependajn inter si, sed kiel partojn de la
ampleksa internaci-lingva movado kun etapoj de.Volapuko (1879), Esperanto (1887)
kaj Ido (1908). ofte kun partopreno de identaj personoj. (Vd. ankaux Ulrich Lins,
pri Oka Asajiro, samvolume). Gábor BÁLINT, profesoro pri ural-altajaj lingvoj, en 1887 eklernis kaj ekinstruis Esperanton, en 1903 li ekhavis kontakton kun la Delegacio, en 1907 li igxis adepto de Ido. István Bakonyi sekretario de Uniono por la Linguo Internaciona en 1923-1933, igxis adepto de la planlingvoj Occidental kaj Interlingua. – Rátkai liveras, precizeme, multege da detaloj de la Hungaria Ido-movado, pri la komencaj jaroj, pri la epoko antaux, dum kaj post la unua mondmilito kaj revoluucioj en 1918, 1919, pri la intermilita periodo kaj plu, gxis la sepdekaj jaroj, kiam la maljuna János Fllittner ankoraux abonis Ido-periodajxojn.
Ulrich Lins, en sia artikolo Oka Asajiro, ein japanischer
Kosmopolit (244-53) prezentas la lernojarojn, studadon kaj agadon de
Oka Asajiro , analizas lian lingvoprojekton Zilengo, liajn rilatojn al aliaj
planlingvoj kaj planlingvanoj (Volapuko, Ido, Esperanto, Idiom Neutral). Zilengo, alpublikigita en 193 6, forte similas al Esperanto. Aliflanke Oka asijiro kritikas Ludovikon Lazaron Zamenhof pro la insisto distingi pluralon kaj singularon: “Is regretir, kod kreenta de Esperanto ne posedas savo de lengo de Estrem Oriento – li skribas. Estas tre aktuala la temo de Ulrich
Becker: Interlinguistik und
Internet (254-77). – La indikoricxan tekston nepre
devas vi mem legi. – Katalin Smidéliusz en Interlingvistiko
vivproksime (278-291) prezentas sian Sombathej-an[6]
porstudentan lingvistik-aplikan
seminarion, pri kiu vi povis legi ankaux en IPedRo[7]
(99/2: 12—19) aux en la Hungara revuo Modern Nyelvoktatás : gestudentoj
proejktas lingvojn, por pli kompreni la esencon kaj la porblemojn. Cornelia
Mannewitz – en sia Spracherfindung in russischer
Science-Fiction-Literatur (292-304) - okupigxas
pri lingvaj inventoj en la rusa sciencfikcia literaturo.
III. Humphrey Tonkin (Esperantologio eksogena kan endogena, 307-325) surbaze de konsiderinda parto de la
priesperanta fakliteraturo komparas sciencajn prezentojn de Esperanto
elinternajn kaj eleksterajn, Li emfazas, ke esperantistoj havas nun bonajn
fakulojn, kiuj peras inter du medioj
(temas pri Detlev Blanke,
John Wells, Marc van Oostendorp kaj aliaj), sed - kontraste al
la stato pli frua – jam ankaux la eksterula lingvistiko estas pli kaj pli
preta observi kaj analizi – La tuto de la artikolo estas kvazaux pritakso de la momenta stato de la esplorado de Esperanto, kun utila
bibliografio.
Daniele Vitali en sia klare ellaborita studo (La nazaloj de la Internacia Lingvo,
326-45) diras interalie, ke la esperantaj nazaloj,
fonemnivele, estas du: n
kaj m, ke n povas esti kunartikulaciata
kun j, sed gxi povas havi tian alofonon nur en la pozicio de la fonemo n,
kaj ne en la pozicio de j – la nombro de la fonemoj en la vorto panjo estas kvin, kaj gxi ne povas reduktigxi je kvar
.– El
la fonemoj n kaj m havu
lipodentan variajxon – rekomendas Vitali – nur n: ni prononcu kun
lipdenta n (tute malstrecxe kaj trankvile) la vorton infano, aliflanke
en la vorto amforo ni (pli zorge) elparolu dulipan m. Ecx iom pli ol Zamenhof kuragxigas Vitali prononci velan nazalon kiel variajxon de la fonemo n antaux k kaj g: en vortoj kiel sango, banko. Li informas, ke la malperneso de la velaj variajxoj ecx en la pola kaj la rusa funkcias nur cxe formala parolado – simile en Esperanto, se temas ekzemple pri tre konscie parolanta pola esperantisto. Constantin
Dominte en siaj Fonemstatistikaj rimarkoj pri
Esperanto (337-45) prilaboras
12 tekstojn kun po 300 literoj (t.e. kun sume 3600 literoj). La sinsekvo de la
fonemoj laux ofteco: a,o, i, e, n,lr,s,t,k,d,j,u,m,p,b,v,f,gx,, g,c, cx, ux,
sx, z, h, jx, hx. Laux la
relativa ofteco de vokaloj inter dek sep lingvoj Esperanto estas la 12a, inter
la Franca kaj la Hungara.
Ottó Haszpra en Liter-ofteco en Esperantaj tekstoj (337-
45) ekzamenas 25 korpusojn kun sume
496 196 literoj. Se literojn kaj fonemojn ni kvante identigas, oni povas kompari
lian lauxoftecan sinsekvon de literoj kai tiun de Dominte. Dominde:
a,o,i,e,n,l,r,s,t,k,d,,j,u,m,p,b,v,f,gx,, g,c, cx, ux, sx, z, h, jx, hx. Haszpra:
a,i, e,o,n,l,r,s,t,k,u,m,d,p,j,v,g,b,f,c,z,h,gx,cx,ux,sx,jx,hx, Haszpra mem prezentis ankaux la statistikojn de Heroldo de Esperanto (1926), F. Stancliff (1933), tiun el 1999, de supozata Sadler kaj de R. McCoy (1999)., T. Kelly (1994, 1996), Aadler 1959, Pejno Simono 2000. Haszpra informas la legantojn, ke suma ofto de la cxapelitaj literoj estas 2,38 %.
Geraldo Mattos en sia Okazo de kazo, (365-85) klarigas, kiel eblas instrui
la uzon de kazoj sen la tradiciaj terminoj.
La artikolo tamen prezentas ne nur tion, sed preskaux la tutan hierarkion de lingvaj formoj inter morfemo kaj memstara
parto de teksto, kiu estas nomata ofte frazo kaj kiun li li nomas propozicio.
Otto Prytz en Karakterizo de la infinitivo gxenerale kaj de la
Esperanta ininitivo speciale
Li bele demonstras, ke la elekton el infinitivo kaj subpropozicio forte influas
la bezono aux nebezono atentigi pri la subjekto (Mi deziras foriri: Mi deziras,
ke vi foriru). Trafaj observoj abundas.
Erich-Dieter Krauxse en sia eseo Asiatische
Lexik im Esperanto (395-406) atentigas, ke Esperanto nepre devas
kontentige speguli ankaux la ekster-Euxropan realon. Li komparas, kiel
euxropajxoj kaj ne-Europajxoj en Esperanto lastatempe reflektigxas.
Ronald Lötzsch (Ethnonyme und Staatsbürgerbezeichnungen im
Deutschen, Russischen und Esperanto, 407- 419) argumentas por pli
konsekvenca uzo de la sufikso –an- por esprimi civitanon de lando. – Otto
Back (Esperanto-Spuren im Occidental, 420-32) pruvas, apogante sin suraro
daltaj ekzemploj, ke Occidental de Edgar Wahl en multaj konkretaj solvoj imitas
Esperanton. Inter
kunmetitaj vortoj kaj aliaj derivajxoj, ekzemple, trovigxjas vispunctu 'vidpunkto',
famconosset 'famkonata', samideanes 'samideaonoj'', preferli 'prefere', intot 'entute',
denov 'denove'
Heidemary Salevsky meditas pri ebloj de tradukado: Läuten die
Abendglockken auch in Esperanto? (Zum Problem der Übersetzbarkeit mit Blick auf
eine Plansprache) 433-54, same.
Gerrit Berveling (en Tradukado de bibliaj tekstoj, specife en
Esperanto Kelkaj personaj spertoj, 455-66) dilemsente pripensas, cxu indas, chu endas forpreni historiajn
kromgustojn el la Biblio, kiuj formigxis ja pro iamaj miskomprenoj. Hans–Burkhard
Dietterle prezentas, kiel
Johannes Dietterle inter 1916 – 1932 gvidante la organizojn Rega Saksa
Esperanto-Instituto laboris kaj kontribuis al “plivastigo kaj pliintensigo kaj
plivastigo de la scienca laboro por Esperanto”. (Johannes Dietterle –
Organisator der wissenschaftlichen Arbeit für Esperanto, 467-86). La eseo
de Fritz Wollenberg (Erfahrungen bei der Erfoschung und Darstellung
der Berliner Esperanto Geschichte, 487-503) bone montras, ke la
Esperanto-vivo estas ankaux parto de regionaj kulturoj kaj loka kultura vivo.
Zbigniew Galor (Esperanto-movado: Cxu perdita komunumo? 504-523)
emfaze atentigas, ke neniu el la gxisnunaj aux nun kutimaj imagoj pri la
esperantistaro estas kaj restas nepre valida, ankaux pro la fakto, ke la
esperantistaro kaj gxia rilato al Esperanto ankaux nun estas shangxigxanta.
Andy Künzli diskonigas
la vivon kaj agadon de rimarkinda persono de la historio de Esperanto (René
de Saussure (1868-1943) – Tragika sed grava Esperantologo kaj interlingvisto
el Svislando (524-46). Mi (Wacha e.s[8].
Vaha) tusxas en la volumo la rilaton inter la ideoj de Couturat kaj
Saussure (Antaux-Sosurumo,. Fragmentoj el verkata studo pri René de
Saussure, 547-64), por pli kompreni, kial Wüster restis iom malkontenta. Till-Dietrich Dahlenburg:
(Politika aktualeco en
Esperanto-lernolibroj de orientgermanaj auxtoroj 565-84) konstatas,
ke novaj lernolibroj temas pli abunde, ol tiuj antaux 1989, pri privata vivo. – Sabine
Fiedler interalie klasifikas lingvajn
ludojn (3.1.1. Ludado .per propraj nomoj 3.1.2. ..per frazeologiajxoj 3.1.3.
…mistrancxoj … 3.1.4.1. per inicialoj/mallongigoj, 3.1.5. Miscelaneoj.). Sxi
opinias, ke “ludkrea lingvouzo estas karakterizajxo de Esperanto-komunikado (Die
B/blanke Wissenschaft – Luda komunikado en Esperanto, 585-602).
Aleksandr S. Melnikov: en sia Pri la estetika funkcio de Esperanto (603-627) substrekas, ke lingvo gxenerale kaj
ankau internacia planlingvo
estas “nek lingvoprojekto, nek fakto, sed procezo (ja gxi konstante
sxangxigxas)”, tial por diri ion ajn pri lingvoj, oni devas esplori iliajn
“staton kaj evoluon … surbaze de ties tekstoj”. Li konstatas ankaux, ke
cxiu planlingvo ensociigxinta, ech se diference de la intenco/opinio de la
fondinto aux adeptoj, atingas gradon, kiun karakterizas literatura verkado.
Vicigas la auxtoro lingvajn rimedojn, kiuj tion pruvas koncerne Esperanton. IV.
Heinz Hoffmann, parte surbaze de negativaj spertoj, insiste rekomendas,
ke elirbazo de terminologia laboro estu sistema internacia harmoniigo de
nocioj.: (Ebloj de planlingvo koncerne interlingvajn nocidiferencojn je
ekzemplo de fervojfakaj terminoj 631-38).
– Boris D. Marinov/Karl-Hermann Simon/Ingward Ullrich/Horst Weckerth en la artikolo
Pri la internacia lingva interkomprenigxo
kadre de forsta fako (639-651)
diras, ke por komenci kreadon de terminaro oni povas elekti el kvar gxenroj: difino-vortaro,
ekvivalent-vortaro. sinonim-vortaro kaj kolokaci-vortaro. Cxe forsta fako
oni decidis la eblojn kombini kaj fine verki forstan leksikonon. La
auxtoro liveras tre konvinkan
priskribon de la organizaj principoj de la laboro. – Ulrich Fellmann (Grandaj nombroj en Esperanto, 652-9) prezentas la malharmonian
uzon de nombroj en diversaj
lingvoj de Europo kaj Ameriko kaj ankaux ene de Esperanto (biliono – 1000
milionoj, miliardo ktp.). Ilona Koutny karakterizas la nunan staton de la
evoluo de la esperanta vortostoko kaj alvokas al kreado de vortaroj surbaze de
korpusoj. Per ekzemploj shi montras malstabilajn punktojn, hezitojn en la nuna
Esperanta vortouzo: (Defioj de moderna leksikografio por Esperanto, 660-74).
Kiel en la Enkonduko estas emfazite, 43 artikoloj de auxtoroj el 19
nacioj “spegulas la largxan spektron de interdisciplinan aliron en la verkaro
de la honorato kaj krome klarbilde montras la multfojan ehhon, kiun tiu verkaro
atingis.” Tre preciza formulo. Gratulon kaj dankon al Sabine Fiedler
kaj Liu Haitao, gratulon kaj dankon ankaux al iliaj helpintoj kaj refojan
gratulon al Detlev Blanke. [1] Che Prago. [2] Similajn emfazojn oni trovas che László Gados 19996: Az egyesülő Európában társalogjunk vagy dadogjunk (Cxu balbuti aux konversi en Europo unuigxanta), cx. 143, 1999: Egyenes beszéd nyelvügyelben, (Senceremonie pri aferoj de lingvo): ekz. 6, 102. [3] La auxtoro (interalie) de la libro Vielsprachigkeit: Fluch oder Segen für die Menscheit. [4] En la artikolo lingua franca, la vorto frankumo estas mia rekomendajho surbaze de la Fundamenta funkcio de –-um- [5] Dulicxebko uzas la mallongigon SPL (kaj aliajn: PL. IAL, LK, ELL PD, komparu che Melnikov IPL). Mi enlasis vokalojn por faciligi prononcon kaj distingon.. [6] Laux Hungara skribmaniero: Szombathely. [7] IPedRo: Internacia Pedagogia Revuo. IPedRo estas mallongigo akcentebla kaj deklinaciebla.. [8] e. s.: Esperanta skribo, esperantlingva skrib-versio, |