|
Kiel
mezuri lingvoscion? Cxar
ni konscias pri tio, ke praktiko laux la signifo superas cxiujn teoriojn, ni
trovas utila aperigi de tempo al tempo — kiam la cirkonstancoj permesos —
materialojn, kiuj venas al ni de kolegoj, kaj kiuj estas fruktodone utiligeblaj
en nia cxiutaga laboro, en klascxambro aux dum E-kursoj. Ni publikigos ilin ne
por tiu celo, ke ili estu cxiam servile kopiitaj, sed tial, ke vi vidu, kiun
vojon iras certa kolego, kaj cxerpinte el la akiritaj spertoj cxiu ekhavu ideojn
por pliricxigi sian repertuaron. Niaopinie
necesis la cxi-supraj vortoj antaux la testo, kiu estas pruntita el la trezoro
de nia hungara kolego, s-ro Géza Kurucz, kiu de 33 jaroj instruas nian lingvon
preskaux seninterrompe. Se la prezentota taskfolio kaptos ies fantazion, la
testo estos aplikebla al multaj taskoj kontrolcelaj. Laux lia sperto la
lernantoj volonte solvas similajn testojn. (Solvo post
la testo.)
La Red. KIU
FRAZO ESTAS GRAMATIKE GXUSTA?
A) Ambaux frazoj estas gxustaj.
B) Neniu frazo estas gxusta.
C)
Nur la unua frazo estas gxusta.
D) Nur la dua frazo estas gxusta.
1. 1. Mia avo estas dek jaroj pli agxa ol la avino. 2.
Nia tuta familio pasigis du semajnojn en Bulgario.
2. 1. Tutan dimancxon ni
ripozis en cxarma eksterurba arbaro. 2.
La soldato eniris la drinkejon.
3. l. Li ne lasis min
eniri en la antauxcxambron. 2.
Mi konsideris min kiel mia malamiko.
4. l. Cxu vi vidis la knabojn veni hejmen? 2.
Saluton, sinjorino. Kiom da viandon vi deziras?
5. l. Kiam vi venos
hejmen? Cxu je la 8-a vi estos hejme? 2.
Cxu ankaux vi naskigxis en marto? Kioma de marto?
6. 1. Cxu vi havas ankoraux
pli ol cent frankoj? 2.
Saluto! Kie vi estis hieraux? Cxu okazis al vi io malagrabla?
7. l. Li atendis nur 2-3
minutojn, tamen li koleris. 2.
Atenton! Atenton! Trajno el Berlino alvenos al la 3-a kajo.
8. 1. Post unu semajno mi
vizitas la parencojn en Outreau. 2.
Emeriko, bonvolu doni al mi peceton da pano.
9. 1. Li sukcesis fisxhoki
siluron longan duonmetro. 2.
Kiel instruisto li estas tre severa.
10. l. Ivano estas auxdaca, li timas absolute nenion. 2.
Mi petis sinjoro Schmidt, ke li helpu min.
1 l. l. Cxio cxi okazis du
tagojn antaux nia forveturo al Transilvanio.
2. Li dikigxis. Nun li pezas je 15 kilogramoj pli ol cxe la edzigxo.
12. l. Cxiun tagon li
acxetas jxurnalon cxe tiu butiko.
2. Nu diru, kion vi auxdis cxe ili.
13. l. La finon de la
semajno ili estis cxe nin.
2. Viktoro, restu ankoraux ioman tempon.
14. 1. Johano, cxu vi havas krajono aux feltoplumo?
2. Petro estas poeto. Kaj Adamo?
15. 1. Mi rapidas, cxar la
gepatroj kusxas hejme malsane.
2. Tio estas la biciklo de via amiko Andreo.
I6. l. Cxu ankaux vi
naskigxis la 21-an de marto 1978?
2. Hodiaux estas la 28-a de novembro, cxu ne?
17. l. Jen vidu, Jozefo ne
havas nek krajonon nek libron.
2. Mia frateto neniam havas nek libron nek kajeron.
18. l. Tamara kaj sia amiko
vizitis teatron.
2. La patro venis hejmen kun du siaj kolegoj.
19. l. La onklo de mia amiko
parolas tri lingvojn.
2. Mi parolas nur en la gepatra lingvo.
20. 1. La kamparo estis
plenplena de belaj floroj.
2. Kara amiko, mi tutkore vin dankas la leteron kaj la bildkartojn. La
solvo de la testo: 1.D,
2.A, 3.C,
4.C, 5.C,
6.B, 7.A,
8.D, 9.D,
10.C, 11.A,
12.A, 13. B, 14.B,
15.D, 16.A,
l7.B, 18.D,
19.A, 20.C |