Nederlando
Hejmen ] Supren ]

 

Auxstralio
Auxstrio
Finnlando
Nederlando
Pollando
Nederlando

El la Sekretaria Raporto 2001[1]

La membraro komence de la jaro nombris 40 personojn. Forpasis J. DOUMA. Eksigxis F. HELDERMAN, J. KUSTER, D.A. RIETDIJK, P. UITTENBOGAARD kaj F. van ZOEST. Fine de la jaro la membro-nombro estis 34. La Estraro kunvenis 3 fojojn. La Jarkunveno okazis en marto, en la sidejo de Internacia Esperanto-Instituto (IEI), en Hago. En tiu kunveno estis elektita Atilio ORELLANA ROJAS por la posteno de sekretario. Rob MOERBEEK (prezidanto) kaj Hans ten HAGEN (kasisto) pretis dauxrigi siajn funkciojn por unu plia jaro. „NGGE Sciigas” aperis 3-foje. NGGE decidis pri starigo de kunlaboraj rilatoj kun la Kuba ILEI-Sekcio. Komence NGGE subvenciis la cxeeston de la Kuba Sekciestro en la ILEI-Konferenco en Lovran kaj sekvis sendo de helpmaterialo por la ebligo de la instruado en diversaj kluboj.

La Studotago okazis en oktobro cxe IEI. Tiam Nel OVERWATER prezentis la instrufilmon „Esperanto, pasporto al la tuta mondo”. Poste okazis diskutado pri lingvouzo sub la gvido de Rob MOERBEEK. La studotagon cxeestis 10 personoj.

La ILEI-Konferencon en Lovran cxeestis kiel komitatanoj por Nederlando Rob MOERBEEK, Nel OVERWATER kaj Atilio ORELLANA ROJAS.

Laux la raporto de Atilio ORELLANA ROJAS

 

Studotago 2002

La 26-an de oktobro okazis cxe Internacia Esperanto-Instituto la jam plurjara kaj tradicia Studotago organizita de la nederlanda ILEI-Sekcio.

Dum gxi estas prezentataj temoj, kiuj eniras la sferon de intereso de la instruistoj. En tiu okazo Katalin KOVÁTS prezentis edukado.net konigante al la cxeestantaro la strukturon kaj diversajn erojn de tiu hejmpagxo. En la posttagmezo Robert von dem BORNE, prezidanto de la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ), informis pri la varbistemo de NEJ por altiri interesitojn al la lernado de Esperanto aparte en la junulara medio kaj pri la instrumetodoj uzitaj. La tago finigxis per la kutima "Gramatika duonhoro", dum kiu la NGGE-Prezidanto, Rob MOERBEEK, donis atenton al la nova eldono de PIV kaj la sxangxoj en gxi konstatitaj.

Atilio ORELLANA ROJAS


horizontal rule

[1] Pro kauxzo ne-redakcia, tiu cxi raporto ne povis aperi gxustatempe.