|
Zsuzsa Csiszár (1951-2002) Aparta
estis Zsuzsa Csiszár kaj aparta estas sxia edzo Ernő. Cxi tiu paro havis
brilan ideon kaj ilia ideo estis tiom brila, ke gxi ankoraux estas sekvata, kiam
ili du ne plu okupigxas pri gxi. La
geedzoj Csiszár estis ambaux instruistoj, sed krome ili amis infanojn, ne nur
siajn. Tie kusxas la sekreto de la Renkontigxoj por Esperantlingvaj Familioj,
REF, tra kiuj gxoje pasis generacioj de infanoj dum la lastaj jardekoj. La
ideo estis simpla: ni arangxu feston por niaj infanoj kaj iliaj geamikoj de
amikaj familioj. Temas pri io normala en la mondo, sed neniu gxis ilia ekagado
pensis stabiligi serion de renkontigxoj por esperantlingvaj infanoj kaj gepatroj
surbaze de tiu principo. La REF-oj sukcesis, cxar temis pri elektitaj familioj,
kiuj pretis doni sian atenton al infanoj kaj kunagi kun ili. Temis pri koncepto
male mala je tiu de, ekzemple, la Infanaj Kongresetoj dum la Universalaj
Kongresoj, en kiuj infanoj restas solaj dum gepatroj estas en la UK. Zsuzsa
estis patrino tre amanta, kiu kapablis disradii sian amon al cxiuj, kaj kapablis
agrabligi la restadon de la fremdaj familioj helpante pri cxio, de la kuirado al
la mastrumado gxenerala al, fine, la agado kun infanoj. Almenaux mi mem neniam
povos forgesi kiom lerte sxi gvidis la kantadon de infanaj kantetoj fare de
infanoj kaj gepatroj. Mi
havas ankaux multajn aliajn memorajxojn pri sxia agado dum la REF-oj, pri sxia
helpo al la infanoj desegni, pri sxia gvidado de ekskursoj, ktp. Mi
kredas, ke cxiuj, kiuj pasis tra REF-oj, restis komplete sxokitaj, kiel mi
estis, pro la informo pri sxia morto en juna agxo. Vivos
tre longe la memoro pri tio, kion sxi kaj sxia edzo kapablis konstrui en la
kampo de edukado de infanoj. Al
la edzo kaj al la filinoj iras nia profunda kaj malgxoja sento de kundoloro.
Bedauxrinde ni ne povas fari ion plian. Renato Corsetti, <renato.corsetti@uniroma1.it> |