Niaj laborfortoj
Hejmen ] Supren ]

 

Raporto 2000
Fabelkomencoj
Li Weilun
El la landoj 01/2
Kolokvo en Usono
Niaj laborfortoj

De kie niaj laborfortoj?

  La jaro 2001 estos esence grava por ILEI. Fine, ni havas eblecon konferenci en sufiĉa abundo, kun reprezenta komitato kaj partopreno de la plimulto de la estraro. Tio malverŝajne ripet-iĝos en 2002, kaj neniu scias kiam venontfoje ni ĝuos bonajn konferencajn kondiĉojn denove. Tiurilate, ni dependas je la decido de UEA pri ĝia kongres-urbo. Kiam ĝi elektas landon kie ni malfortas, ni aŭ iras kaj deficitige malmultas (Auxstralio) aŭ ni restas kaj malmultas (Israelo/Francio). Tiel, la estrara rotacio kolapsis dufoje tra lastaj tri jaroj kaj ni luktas de du jaroj kun persiste malkompleta estr-aro. La mezdeĵora demisio de nia sekretario aldonis la kamel-dors-rompigan baton, ĉar en ties manoj kuŝas la tasko kaj scio organizi estrarajn rekompleti-gojn. Ju pli da vakaj estraraj lokoj, des pli da ŝarĝo sur la restantoj, kaj tiom malpli ili havas tempon organizi novajn elektojn kaj enkonduki novajn estraranojn, komisiitojn aŭ eĉ laborpretajn helpemulojn. Tiu-maniere ni perdas la kapablon konstrui la laborfortajn solvojn, kiujn ni bezonas.

 

Kelkaj konkretaj proponoj sur-voje al solvoj:

1. En Kroatio ni nepre modifu la Statuton por forigi i.a. tiun rotacian elektadon de estrar-anoj.

2. En Kroatio ni nepre elektu plenan estraron, kun trijara mandato.

3. La tasko rekompletigi la estr-aron kaze de vaka loko apar-tenu al la elektokomisiono kaj la sekretario, pri tio aliaj estraranoj ne devu okupiĝi.

4. ILEI ekhavu urĝe kaj baldaŭ (antaŭ la fino de 2001? - rev’ rev’) propran oficanton/ ofic-iston prizorgi kaj protekti la bazan funkciadon de la Ligo.

5. ILEI konvinku la movadon pri la neceso investi en edukado kaj ĝi transformu sin por kapabli efike mast-rumi tiun investadon.

6. ILEI repritaksu siajn labor-metodojn. Ĝi reviziu la uzadon de ret-mesaĝado kaj majstru la arton jungi la fortojn de profesiuloj kun bezonataj kapabloj sed limig-ita tempo.

Komentoj pri tiuj ses ideoj:  

1. For la rotacion!

Tio estis proponita lastmomente en Voss de la statuta komisiono, sen la anticipa scio de la estraro kaj akceptita de la komitato kontraŭ la deziro de la estraro (mi mem forte pledis por ties malakcepto). El la postaj dek jaroj, ni abunde kaj regule konstatis kiom ni suferis pro ĝi, sen ĝui la pretenditajn avanta-ĝojn. Kontinueco mankegis, estraraj venoj kaj iroj aspektis kiel tumulto ĉe rotacia pordo de rabatvendejo. La malfacilo kon-strui teaman koherecon kontri-buis al demisioj. Neniu havis tempon enkonduki aŭ eĉ taŭge konatiĝi kun novaj estraranoj. Ekzemple, nur poste ni eksciis ke ni havis dum pli ol jaro estraranon kapabla starigi kaj evoluigi komputilajn hejmpa-ĝojn. Ekzemple, nia nova sekre-tario povis ricevi malmultan en-kondukan gvidon – la antaŭulo jam foriris, aliaj estraranoj foje ne havis tempon, pli ofte ne ha-vis la necesajn detalajn konojn. Ni devis komplete rekonstrui nian membroliston. Eĉ jaron post ŝia elektiĝo, neniu estrar-kunsido povis okazi; laŭ mia scio, neniu alia estrarano eĉ renkontis nian sekretarion dum pli ol du-minuta reciprok-preterfluga interparolo en UK. Ni tra ok monatoj ne sukcesas eklaborigi helpanton pri Inter-kulturo, kvankam la laborpretulo kaj eĉ komenc-mono ekzistas. Nun ni provos denove. Tiu mal-beninda rotacio prenas multan kulpon por tiuj ekzemploj, kaj pliaj similaj.

La plenumo de regulaj taskoj ĉiujare suferis ĉar estraranoj devis daŭre serĉi novajn estrar-kandidatojn, kaj okupiĝi pri sta-rigo de elektoj, foje poŝtaj, por kiu neniu adekvata proceduro estas difinita. Nur se niaj konfe-rencoj komencos ege pli prospe-ri, ni evitos komitatkunsidojn senkvorumajn aŭ ege malrepre-zentajn (ĉu 13 komitatanoj vere reprezentu 750 membrojn?). En 2002 ni ne imagu povi ŝanĝi statuton, kaj eble eĉ ne alelekti estraranojn. 2001 estas nia unika ebleco.

 

2. La deviga tri:

Nehazarde, ni povos esti kvo-rumaj en Kroatio. 2001 estas elektojaro por UEA. Ĝi en ĉiu tria jaro elektas kongreslandon kie ĝia komitato certe povos esti kvoruma. Tiaj landoj tendencos esti tiaj, kie ILEI povos simile arigi dignan nombron da komi-tatanoj. Sekve la trijareco iĝas pragmatisme iom deviga por ILEI. Ŝatu tion aŭ ne, tio estas la realeco. Ĉi-rilate, kiel en aliaj sferoj (ekzemple, eldonado, fik-so de adekvataj membro-kotizoj) kie ILEI kaj aliaj fakaj asocioj sopirus memstare agadi, UEA ja estas la laŭidioma ducent-kilo-grama gorilo en la verda ĝan-galo, kiu okupas la centran eko-logian niĉon, lasante nemulte da vivspaco al pli modestaj specioj. Almenaŭ ĉi-kampe, ni akceptu nian lokon en la ombro de UEA kaj konformigu niajn komitatajn kaj estrarajn elektojn al ĝia trijara ritmo. Tiel ni povas havi koheran teamon, kiu grandparte fizike kunestos en la elekto-momento, povos konatiĝi kaj komune difini siajn labor-tere-nojn kaj -metodojn, unufoje en-konduki sin en la taskoj, kaj poste dum du jaroj kaj naŭ monatoj, plenkore sen perturboj, interrompoj kaj malaperoj dediĉi sin al la laboro.

 

3. Elektokomisiono:

La antaŭa komisiono efektive akceptis la taskon okazigi poŝtan voĉdonon por estrarano, sed post kaj kun multega ret-mesaĝado kun restintaj estraranoj. Por kaj praktikaj kaj etikaj kialoj, estrar-anoj ne miksiĝu en la meka-nismoj de la voĉdonado. La elekto-komisiono preparu soli-dan teamon ĉiun trian jaron, kaj staru preta tuj, rapide kaj akcepteble rekompletigi la estr-aron se necese.

 

4. Oficanto:

La suba pledado tedos tiujn el vi kun longaj memoroj. Vi jam aŭdis ĝin de mi plurfoje inter 1990 kaj 1992, antaŭ mia tiu-tempa retiriĝo. Dek jarojn poste, la neceso estas tiom pli brula. Ĉi tio ne estas demando nur por ILEI, sed por la tuta movado. Jen komunumo, kiu por sia pluvivo dependas tiom komplete je kreado de novaj parolantoj kaj uzantoj kaj kies gvida asocio proklamis la instruadon unu el siaj tri ĉefaj celoj. Estas pro-funde neimageble, ke tiu mova-do havas eĉ ne unu plentempan dungiton taskita labori por edukaj kaj instruaj celoj ie ajn en la mondo. ILEI simple ne povas en la tria jarmilo pretendi sin serioza monda organizo sen oficanto.

 

Ne mankas taskoj pri kiu ofic-anto okupu sian tempon:

 

·         Prizorgi la rutinajn, admi-nistrajn, fakajn kaj varbajn flankojn de la konferenca pretigado kaj de instruistaj seminarioj, sub la gvido de la koncernaj estraranoj.

·         Ekspedi, administri, stoki kaj varbi por Juna amiko. (vidu alvokojn en IPR 2000/4 kaj 2001/1).

·         Arigi, sistemigi kaj dispon-igi bazajn dokumentojn de la ligo – papere kaj elektro-nike.

·         Kunordigi la precizigon de taskoj de estraranoj kaj komisiitoj, helpi enkonduki novajn oficantojn, helpi aranĝi la logistikajn aspek-tojn de estraraj kunsidoj.

·         Trakti informpetojn al la ligo, varbi membrojn kaj sekciojn, sub gvido de la sekretario.

·         Provlegi tekstojn por IPR, helpi al la redaktoro kaj la redakcia komitato.

·         Prizorgi la libro-stokadon kaj distribuon, realigi deta-lojn de la eldona agado.

·         Evoluigi hejmpaĝojn de la Ligo, inkl. de la kvazaŭa lernejo.

·         Evoluigi la konferencajn stud-semajnojn (posteulon de la gimnazio).

·         Kaj multe pli.

 

5. Eduko: investo por ĉiu

Konvinki la movadon, ke eduk-ado esencas, kaj ke ne estas la tasko de la instruistoj financi tion, estas komencita sed ne-finita strebo. Sed necesas para-lele lukti ankaŭ inter ni. Ni devas montri ILEI ne nur for-male sed praktike kapabla starigi projektojn kaj realigi ilin. Alie, UEA kaj ĉiu prave diros: jes ni investos en edukado, sed ni faros tion pli efike tra Mazi aŭ Pasporta vidbendo, Indiĝenaj dialogoj, projekto Najbaroj, eldonado de vortaroj por alba-noj, taĝikoj, kio ajn. Por peti kaj ricevi monon de UEA aŭ fond-aĵoj, ni devas anticipe prezenti projekton, buĝeton, celojn, kune kun atendeblaj kaj mezureblaj rezultoj (kiel ni ja ekfaris). Sed, fine de la projekta periodo, ni devas povi reiri al tiuj deklaritaj rezultoj kaj montri ilin liveritaj (aŭ doni validajn kialojn kial ni modifis ilin). Tion ni nun ape-naŭ povas fari, ĝuste pro nia labor(mal)forta pozicio. Tiuka-ze, eĉ ne decas aŭ indas starigi novajn petojn.

 

6. Interna komunikado kaj profesieco

Ret-mesaĝado unuflanke mal-fermis mirindajn eblojn, ali-flanke ĝiaj negativaj efikoj jam strangolas la avantaĝojn. Agem-uloj devas gluiĝadi ĉe komputilo anstataŭ krei utilaĵojn. Ni brem-su la svarmon da ret-mesaĝoj; estraraj, diskut-grupaj kaj inter-asociaj. La dividoj de la taskoj estu pli klare difinitaj, pli rigore aplikataj, tiel ke simplaj proble-moj ne bezonu ret-ping-pong-adon kun mesaĝoj kreskantaj je ĉiu pingo. Nur tujaj respondec-uloj mesaĝadu pri rutinaj de-mandoj. Ĉiu estu informita/ kon-sultita nur kiam vere necesas.

La reprezentantoj ĉe la estraro de UEA (ILEI kaj TEJO) pledu por kreo de du diskut-retoj; unu interna por nur la estraranoj de UEA, kaj filtrita por pli larĝa rondo, al kiu apartenu la repre-zentantoj de TEJO kaj ILEI. Por serioze kunlabori kun UEA, necesas partopreni en iu ĝia retejo, sed sekvi la nunan ret-umadon de kaj ILEI kaj UEA estas tasko farebla nur por emerito aŭ plentempa dungito.

Ni (kaj eĉ pli UEA) majstru la arton jungi la kapablojn de la profesiuloj (instruistoj, verkan-toj, organizantoj, komputistoj, kio ajn) sen dronigi ilin en obstakloj, sen postuli malreal-ismajn devojn. Unu el la legende abundaj ret-komentoj de Renato Corsetti tekstas jene: “esperant-istoj falas en du kategoriojn: aŭ ili faras nenion aŭ ili klopodas fari ĉion”. Pravege. Tio ne estas ilia persona kulpo, sed estas struktura afero. Tio devus esti kerna demando en la movado. UEA starigis por sia elformata strategia plano la vertikalon “Profesieco” sed riskas tute mal-trafi la kernan demandon sur la tereno. Ne nur ke la oficistoj de UEA aŭ aliaj komisiitoj agu pli profesie, sed ke tiuj malmultaj “verdaj profesiuloj” glatigu kaj ne malglatigu la vojon al kun-laboro de eksteraj profesiuloj. Estu difineblaj konkretaj utilaj taskoj laŭ la specialaj lertoj de tiuj profesiuloj, la tempo dediĉ-enda estu limigebla, la vojoj ak-iri praktikajn subtenojn (mate-rialoj, kompenso, informoj) estu difinitaj kaj funkciu sen luktado, la maniero liveri la task-rezulton estu konsentita de la komenco. Tiel UEA kaj ILEI povus ĉerpi novajn utilajn fortojn. La nuna vojo ĉe ILEI “fariĝi estrarano” signifas alpreni nelimigeblan respondecon kaj okupiĝadon pri demandoj sur ajna tereno. Se ILEI ekhavus sian “verdan pro-fesiulon”, tio ne nur reportus la sorton de ILEI-estrarano en tole-reblajn limojn, ĝi malfermus la vojon jungi la kapablojn de nia membraro, kaj de tiuj homoj, kiuj devus ekesti niaj membroj, kiuj ambaŭ (laŭdifine) estas grandparte profesiuloj, kaj kro-me en kampo ŝlosile grava por ni ĉiuj.

Stefan MacGill,

vic-prezidanto de ILEI