Notlibro 00/2
Hejmen ] Supren ]

 

Jarraporto 99
KCE002
Prelego de Mattos
Notlibro 00/2
Libro de Melnikov
Fabele pri IIK
El la landoj 00/2
Johano Petik
UEA Estrarkunsido
Sekciaj raportoj

Por via notlibro

Ekzamenoj dum la Konferenco en Bouresse

Partoprenontoj de la ILEI-konferenco en Bouresse, kiuj deziras partopreni la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA bonvolu anonci sin antaux la unua de julio 2000 cxe la sekretario de la Internacia Ekzamena Komisiono, Middenweg 587, NL-1704 BH HEERHUGOWAARD, Nederlando; tel. +31 72 5717918, fakse +31 72 5747670, <ten.hagen.esperanto@wxs.nl>

Membroj de IRE (Internacia Rajtigita Ekzamenantaro), kiuj partoprenos la ILEI-konferencon kaj pretas ekzameni, bonvolu same anonci sin.

Hans ten Hagen, sekr. IEK

Internaciaj ekzamenoj

La Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) strebas al okazigo de la Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA en kiom eble plej multe da landoj en la tuta mondo.

Kiel sekretario de IEK mi spertis, ke en multaj landoj Esperantistoj ne havas scion pri la internaciaj ekzamenoj. Por funkciuloj de E-organizoj kaj certe ankaux por instru/ist/antoj de la lingvo estas grave, ke ili povu informi studintojn de la lingvo pri la ekzamenigx-ebloj.

Internaciaj Ekzamenoj jam ekzistas dum dekoj da jaroj kaj estas prizorgataj de IEK, komisiono kies konsisto estas aprobata de la Komitatoj de UEA kaj ILEI. IEK konsistas el sep personoj: prezidanto, sekretario, kasisto (kiu estas tiu de ILEI) kaj reprezentantoj por Azio, Ameriko, Afriko kaj Euxropo. IEK mem organizas Internaciajn Ekzamenojn dum cxiu UK kaj (eventuale) dum Konferenco de ILEI.

Cetere, cxiu landa asocio, E-organizo aux -institucio povas proponi organizi sesion de la ekzamenoj dum iu (inter)nacia arangxo (kongreso, seminario, festivalo, k.s.). Tiukaze oni petu la t.n. 'petilon' cxe la sekretario de IEK. En tiu petilo ili mencias la datojn de la sesio, la nivelon de la ekzamenoj (momente ekzistas elementa kaj meza niveloj), proponas lokan Ekzamenan Komisionon (EK), kiu konsistu el membroj de Internacia Rajtigita Ekzamenantaro (IRE).

La ekzamentestojn cxiam prizorgas IEK. Gxi liveros ilin al la prezidanto de la surloka EK. EK kontrolas la faritajn testojn kaj aljugxas poentojn laux la koncerna skemo. Poste gxi resendas cxiujn testojn al IEK, kiu trarigardas la testojn kaj la aljugxon de poentoj. Por la sukcesintoj gxi produktas la 'Atestilo"-jn, subskribitajn de la prezidanto kaj sekretario de IEK, kiuj post subskribo de la prezidanto de la surloka EK estas sendataj al la sukcesintoj.

IEK strebas al multlokaj kaj frekventaj ekzamensesioj dum la jaro. Unu el la koncernaj problemoj estas manko de ekzamenantoj. Prefere surloka EK konsistu el diversnaciaj ekzamenantoj, sed tio ne estas severa postulo. Momente IRE (la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro) konsistas el cx. 60 ekzamenantoj. Sed ne en cxiuj landoj estas IRE-membroj. Pro tio mi apelacias al tiuj instru/ist/antoj, kiuj opinias sin kapablaj ekzameni kandidatojn, ANONCI sin. Ni petas de vi biografion pri via Esperanta vivo, precipe rilate instruadon. Se IEK akceptas vin, vi estas aldonita al IRE por trijara mandato. Post fino de la mandato ni cxiam petas renovigon de la mandato. Oni do ne 'gxismorte' estas ekzamenanto.

La tasko de ekzamenantoj estas kontroli cxu cxio iras lauxregule, sinsekve disdoni la testojn, repreni la faritajn testojn kaj kontroli ilin, aljugxi poentojn (cxe cxiu tasko estas menciita la aljugxota poentaro) kaj plenigi kaj subskribi la ekzamenan protokolon. Se la testo enhavas demandojn, la respondoj estas jam donitaj por la ekzamenantoj, por plifaciligi ilian kontrolan laboron.

La internaciaj ekzamenoj konsistas el tri partoj:

1. gramatika antauxtesto;

2. skriba ekzameno;

3. parola ekzameno.

Nur kandidatoj, kiuj atingis aux superis la sukceslimon de la gramatika antauxtesto, rajtas partopreni la skriban ekzamenon. Nur kandidatoj, kiuj atingis aux superis la sukceslimon de la skriba ekzameno, rajtas partopreni la parolan ekzamenon. Per la gramatika antauxtesto ni kontrolas la gramatikan konon de la kandidato.

La skriba ekzameno (por elementa kaj meza niveloj) konsistas el la sekvaj partoj (laux alfabeta ordo): Auxskulta kompreno-1, auxskulta kompreno-2, eseo, kulturaj konoj kaj lega kompreno, kaj, nur je elementa nivelo, diktajxo.

La parola parto konsistas el busxa priskribo de desegno, foto, k.s., respondi demandojn de la ekzamenantoj pri la movado, historio kaj kulturo de Esperanto kaj interparolo pri gxeneralaj temoj.

En la "Gvidilo al internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA" la postuloj por la ekzamenoj estas vaste priskribitaj. En tiu gvidilo trovigxas ankaux la ekzamena regularo. Cetere tiu brosxuro enhavas modelojn de cxiuj testoj de la ekzamenoj.

Ju pli da sesioj de la Internaciaj Ekzamenoj okazas, des pli ni bezonas "stokon" de testoj, cxar gxenerale por cxiu ekzamensesio estas novaj testoj bezonataj.

AL VI, instruistoj kaj aliaj kleruloj ni urgxe petas helpi nin kaj mem kompili ekzamentestojn laux la modeloj de la Gvidilo. Vi komprenas, ke IEK ne kapablas cxiam mem verki cxiujn testojn. Ne necesas, ke vi verku kompletan ekzamenon (se vi volas fari tion, bonege!), ankaux testoj por kelkaj ekzamenpartoj estas tre bonvenaj!

La "Gvidilo" estas havebla cxe UEA, gxi kostas 3 euxrojn. (Se tiu sumo estas financa problemo por vi, skribu al mi).

Mi esperas, ke lavango da mesagxoj de sinproponaj kandidatoj atingos min kaj ke mia (reta aux fizika) posxtkesto plenigxos de testoj. Mi anticipe tre dankas vin pro via atento kaj helpopreteco.

Hans ten Hagen, sekr. IEK, Middenweg 587, NL-1704 BH, HEERHUGOWAARD, Nederlando, telefono +31 72 5717918, fakso +31 72 5747670ten.hagen.esperanto@wxs.nl

EKZAMENO de INSTRUKAPABLO de UEA/ILEI

Delonge oni sopiras superan nivelon de niaj lingvo-ekzamenoj. Tamen, frapa komento de Miroslav Malovec en la reta diskutejo E-INS spronis nin labori pri io alia. Li komentis, ke apenaux kredeble estas, ke ILEI ne ofertas ekzamenojn pri instru-kapablo. Ni konsentas, kaj opinias tion pli grava por ILEI ol supera lingva ekzameno, kies pretigon ni provos transigi al UEA.

La unua, sed plej eta pasxo, estas farita. Ni havas regular-proponon, distribuita al la ekzamena komisiono, al la estraroj de UEA kaj ILEI, al la Akademio kaj kelkaj pliaj koncernatoj. La estraro de UEA traktis gxin en sia aprila kunsido, cele al transdono de la UEA komitato somere.

La ekzameno emfazas praktikajn devojn. Kandidato ricevas tutoron kaj havas sekvajn devojn: verki kaj publike defendi disertacion pri E-instruado, partopreni aprobitan instru-kurson, plani kaj realigi modelan lecionon kaj sukcesi en mallonga skriba kaj parola ekzamenoj. La teksto de la regularo riceveblas papere de la verkinto kontraux 3 IRK. Gxi estas rigardebla komputile en la ILEI-Bulteno (vidu la hejmpagxan adreson sur la tria kovril-pagxo).

Komentoj bonvenaj cxe la sekretario de la ekzamenoj aux la verkinto de la regular-propono: stefan.macgill@galamb.net (posxta adreso, kovrilp.2)