Notlibro 00/4
Hejmen ] Supren ]

 

Proverbante
Barcsay Zsuzsa forpasis
Lerni kaj instrui
Interkulturo en YU
El la landoj 00/4
Notlibro 00/4

Sercxata: Varba direktanto por "Juna amiko"

 

Nia lernejana revuo bezonas pli da laborfortoj

por teni sian elstaran lokon en la movada gazetaro

 

Kernaj taskoj

1. Ekkoni la gazeton kaj analizi gxian legantaron nunan kaj potencialan.

2. Verki porokazajn varbilojn (kaj ekde sept. 2001 la cxiujaran) kaj plani ilian distribuon.

3. Ekkoni la perantojn kaj iliajn bezonojn; liveri al ili varbilojn, konsilojn kaj apogon.

4. Elekti kelkajn landojn kie plej indos varbi kaj starigi tie kampanjojn.

5. Krei kaj distribui gazetarajn komunikojn al paperaj kaj retaj gazetoj kaj radio-stacioj.

 

Pliaj dezirindaj taskoj:

6. Arigi taksojn, komentojn kaj dezirojn de legantoj kaj instruistoj por gvidi la redakcion.

7. Liveri proponojn evoluigi la hejmpagxon de JA kaj uzi aliajn retajn eblecojn diskonigi la revuon.

8. Varbi kolektivajn mendojn, anoncojn aux arangxojn, kunsendi informilojn de aliaj organizoj.

 

La nova oficanto ricevos: Adresaron de abonintoj 1996-2000, instruistoj, konataj esperantaj familioj kaj gazetoj. Adresaron de la perantoj (retaj kaj paperaj) en uzebla formo. Analizon de la lauxlandaj abonciferoj 1992-2000 kaj konsiloj pri varb-strategio. Specimenojn de la revuo kaj de varbiloj uzitaj tra la lastaj jaroj.

 

Kompenso por 2001 estos 0,10 EUR por cxiu abonanto pli ol mil (la sumo por 2000.) Dejxoro okazu ekde antauxhieraux (jam por varbojaro 2001). La varba direktanto ne devas situi proksime al la redaktejo, sed retkonekto estas tre dezirinda. Skribu al la redaktoro aux estarano pri eldonado por peti pliajn informojn aux proponi vin. Proponojn akompanu konciza priskribo de la situacio kaj kapabloj de la kandidato kaj alvenu gxis la jarfino.

 

Ni sercxas ekde nun iun au iujn preta(j) transpreni la administrajn kaj ekspedajn laborojn de la revuo, kiu(j) post enkonduko, transprenos la taskojn ekde 2002 (vidu IPR 00/2, p. 11). Ni detaligos tion venontnumere. La ekspedantoj devos trovigxi apud la presejo (nun Budapesxto), la administranto ne nepre. La administranto povus esti samtempe la varba direktanto. Pri kompenso aux por aliaj informoj, turnu vin al la estarano pri eldonado, alivorte…     Smg.

ILEI-bulteno: aperas 365-foje jare!

Jen reta informilo, kiu celas porti fresxajn informojn al membroj kaj interesatoj kaj krome servi kiel publika arhxivejo por niaj bazaj dokumentoj. Vizitu gxin ajntage cxe: http://www.esperanto.nu/ileibulteno/index.html

Enhavo je oktobro 2000:

bullet

Eduka projekto "Interkulturo" (sinprezento)

bullet

Kvazauxa lernejo (lauxcxambra enhavlisto)

bullet

Kvazauxa lernejo (alfabeta indekso de enhavo)

bullet

"Okulo" – ilustrita lernilo por etuloj (MacGill)

bullet

"Instruado sen turmentado – la cxefaj principoj de fremdlingvo-instruado", didaktika helpilo (Melnikov)

bullet

Ekzameno pri instrukapablo (malneto de regularo)

bullet

ILEI Fondajxoj kaj kasoj

bullet

34a Infana Kongreseto en Zagrebo

bullet

33a Infana Kongreseto en Hadassim

bullet

Statuto kaj regularo de ILEI

bullet

Statuta indekso alfabeta

bullet

Estraro de ILEI

bullet

Kial ILEI-bulteno? (informas i.a. kiel kontribui erojn al la bulteno)

Prizorganto: smg

 

ILEI kontribuis ekzercojn al Pasporto

La usona asocio ELNA en oktobro distribuis al mendintoj la la trian aron da lecionoj de la vidbenda serio Pasporto al la Tuta Mondo. Tio enhavas la lecionojn 9 gxis 12. Kun la bendo iros la jxus finverkitaj suplementaj ekzercoj kontribuitaj de ILEI por la lecionoj 5-8 de la antauxa bendo. En tiuj lecionoj, la intrigo kaj la gramatiko multe progresas. Leciono ses prezentas la modalajn verbojn (volas iri, devas preni ktp.), leciono ok la komparativon (pli, plej) ktp. Helena rapidas al la flughaveno por malhelpi, ke Ruselo forflugu hejmen, Flora estas jugxata en la kortumo, Georgo detruas la auxton de la doktoro, al kiu, cetere, Karlo enamigxas. Naskigxas la ideo starigi Esperanto-kafejon, kiu farigxas cxeftemo en la jxus pretigitaj lecionoj.

La komisiito de ILEI pretigis meze 12 pagxojn da ekzercoj por cxiu leciono, kiuj, kune kun la rakontaj kaj gramatikaj resumoj, la vortlistoj kaj respondoj ampleksas 73 grandformatajn pagxojn. Ilustrajxojn liveris Gejl Lucas. Tiuj, kiuj uzas NTSC formaton de video (plej parte la kontinento de Ameriko kaj multe da Azio), la ekzercojn kaj bendo-kompletojn (kun la ekzercoj kaj scenara teksto) mendu de ELNA (elna@esperantousa.org), euxropanoj kaj aliaj, kiuj uzas PAL formaton, mendu de FEL (info@fel.esperanto.be).

Senpaga E-kurso por anglalingvanoj

Ïi haveblas per la reto, aligxu per la TTT-pagxo cxe http://www.iki.fi/pacujo/ esperanto/course/ aux se vi ne havas aliron al TTT, retmesagxu al la administranto Marko Rauhamaa cxe marko.rauhamaa@ili.fi

La nombro de aligxantoj nun atingis 300 monate, kaj cxiam mankas instruistoj. Se vi sentas vin kapabla instrui, kontaktu s-ron Rauhamaa cxe la menciita adreso. Tiu kurso ankaux haveblas en la reto en versioj i.a. hispana kaj cxina. Se vi bezonas kontaktinformojn por tiuj versioj, bonvolu kontakti Don Harlow per retposxto: don@donh.vip.best.com                                                 El la AAIE-Bulteno 144

 

Familiajxoj

Nia redakcio ricevis (de Katarina Bodnárova) la 2-an cxi-jaran numeron de Familia Esperanto, kiu estas la neregula cirkulajxo de Rondo Familio de UEA. Gratulojn, kaj dankon!

Renkontigxo de Esperantistaj Familioj (REF) havas novan TTT-pagxon:

www.inet.hr/~ajagnjic. Bonvolu viziti gxin!

 

Donacintoj por ILEI en 2000

 

Por Interkulturo

H. Kesäla, FI

Mauxro La Torre, IT

Jennifer Bishop, AU

Heinz Schindler, DE

Nederlanda ILEI-sekcio

Fonduso Saliko

Por aliaj kontoj de ILEI

Heinz Schindler, DE

Anna-Maria Lange, SE

Robert Moerbeek, NL

Nel Overwater, NL

Simon Smits, NL


Koregajn dankojn al cxiuj! Ni bonvenigas korajn subtenojn de multaj e-istoj.

Boo Mee Kim-Lindbloom, Kasisto de ILEI