|
Rondo Familia En
la lastaj monatoj Rondo Familia, la
nova organizajxo por esperantistaj familioj, sukcesis lauxgrade solvi siajn
komencajn ekzisto-problemojn. Nun
gxi ekrigardas al la estonteco. Ni
sercxas membrojn. Se vi estas esperantista familio (prefere uzata Esperanton
hejme almenaux dum parto de la tempo, almenaux kun parto de la familianoj)
anoncu vin! Ni registros vin kaj vi ricevos senpage la kunligan bultenon „Cirkulajxo”. Ne ekzistas membrokotizoj pagendaj, oni nur esprimu
la deziron eniri la rondon. Se
vi havas energion kaj ideojn kaj volas labori por Rondo
Familia, anoncu vin kiel kandidaton por la estraro de Rondo Familia. La elektoj okazos perposxte dum la venonta somero. Ni
bezonas estraranojn kun sperto pri la movado (tre tauxgas eksaj TEJO-funkciuloj)
kaj kun intereso pri Esperanto en la cxiutaga vivo. La
adreso de Rondo Familia estas cxe: UEA,
Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015, Rotterdam, Nederlando, E-posxto:
uea@wammes.erc.eur.nl Renkontigxo
de E-Familioj La
17-a REF okazos inter 5-12 de auxgusto en Tata, Hungario, cxarma, pitoreska
eturbo kun monteta cxirkauxajxo 80 km-ojn de Budapesxto. REF-ejo:
junulara kampadejo kun 4- kaj 6-litaj cxambroj sur la bordo de lago. La
programeroj estos flekseblaj, dependantaj de la bezonoj kaj la vetero: komuna
ludado, kantado, nagxado. Samloke kaj preskaux samtempe (8-15.07.95) okazos Internacia
Junulara Semajno kaj Mezeuxropa
Junulara Semajno, do estos ankaux komunaj programeroj. Kotizoj
(inkl. la tranoktadon, trifojan mangxon tage kaj programkostojn): por
„A”-landoj: 120-170 DEM, por „B”-landoj: 6000-8000 HUF. Ni
atendas la Esperante parolantajn familiojn, parojn kaj tiujn unuopulojn, kiuj
volonte okupigxas pri infanoj kaj pretas organizi kaj partopreni programerojn. Pliaj
informoj, aligxoj cxe:
Anna Besenyei, Szerémi út 21. IV/20,
H-1117 Budapesxto Heroldo de Esperanto La
printempa duobla numero de Heroldo de
Esperanto enhavas detalan liston de cxiuj plej gravaj feriaj renkontigxoj,
seminarioj, internaciaj kursoj, kunvenoj kaj kongresoj, kiuj okazas en Esperanto
cxie en la mondo. La
listo por 1995 detaligas datojn, adresojn kaj programojn kaj nombras
pli ol 200 arangxojn. Oni povas senpage ricevi la supre menciitan numeron,
mendante gxin cxe la redakcio (Via Sandre
15, I-10078 Venaria Reale, Italio).
A.
Fighiera-Sikorska, redaktorino Cxu vi
auxdis? Antauxnelonge
aperis la dua eldono de la instrukompleto „Cxu
vi auxdis, ke...” verkita de Katalin Smidéliusz. La
instru-kompleto enhavas tekstojn de mezgrada lingvonivelo por evoluigi kaj
kontroli la komprenon de 25 E-storioj, auxdeblaj sur la akompana kasedo. La
kompleto acxeteblas en E-libroservoj, en Hungario ili troveblas ankaux en la
plej grandaj librovendejoj. La kasedo kaj la libro mendeblas ankaux cxe la
auxtorino, kontraux 26 NLG aux por ekssocialismaj landoj kontraux 550 forintoj
(inkluzive la sendokostojn):
Katalin Smidéliusz, H-9700
Szombathely, Apáczai sétány 10. Komputila
matematika instruprogramo Cxiuj,
kiuj havas bazlernejan infanon, konscias pri la neceso de multa ekzercado de
matematikaj operacioj. Por parkerigi la bazajn operaciojn, la multiplikan
tabelon ktp. tre oportunas komputila programo. La
eldonejo Peranto aperigis tian
instruprogramon sub la nomo Kalkulo
bazitan sur Esperanto. La
programo konsistas el du partoj - ekzerca kaj kontrola, kaj scipovas proponi
taskojn en 5 elekteblaj niveloj, por lernantoj de (elekteblaj) 1-4 klasoj de
elementa lernejo. Per gxi estas ekzerceblaj la operacioj adicio, subtraho, multipliko,
divido kaj kelkaj bazaj frakciaj operacioj. Oni povas difini ankaux la kvanton
de demandoj, kaj povas savi kaj kompari la diverstagajn rezultojn. La
kontrola parto de la programo pritaksas la respondojn, mezuras la tempon
elspezitan por la solvado, kvocienton de la gxustaj respondoj, kuragxigas solvantojn. La
klare arangxita menu-sistemo ebligas la tujan komprenadon de la programfunkciado
ankaux por komputile komencantoj. Kalkulo
senprobleme ludigxas (ja la infanoj konsideras gxin kiel ludo...) en ajna
IBM-kongrua komputilo (de XT gxis Pentium)
kun ajna monitora sistemo. Gxi povas esti utiligata ankaux de neesperantistoj,
ja la respondendaj taskoj estas komprenataj de cxiu (ekz. 9*8=72 en cxiu
lingvo...)
La
programo sur disko (5, 1/4 kaj 3, 1/2) estas mendebla kontraux nur 950 HUF (8 $)
cxe la eldonanto:
Peranto Bt, Budapesxto, H-1136, Tátra u. 4. Retaj kursoj Laux
informo de Derk Ederveen en TEJO Tutmonde (1/1994), nun ekzistas tri enkondukaj korespondaj
Esperanto-kursoj en elektronika formo cxe komputilaj retoj en la angla, franca
kaj germana. Entute
aligxis dum du kaj duono jaroj pli ol 1.000 komencantoj! Laux TT ili povas
dauxrigi la lernadon per elektronika versio de la kurso Gerda
malaperis de Claude Piron. Por
pliaj informoj turnu vin al: Derk
Ederveen, Fidonet: 2:283/327.7
Internet: derk@saluton.hacktic.nl (La
rubrikon mi kompilis uzante la artikolojn de
Eventoj. La
Red.) |