Notlibro 95/3
Hejmen ] Supren ]

 

Prezidanta saluto
Konferenco en Övik
Rezolucioj
Laborplano
Novaj estraranoj
El niaj metiejoj
La unua leciono
El la landoj 95/3
Notlibro 95/3
Leterkesto 95/3
Alvoko al la sekciestroj

Internacia Konkurso Honore al I. Szerdahelyi

Regularo por la lernojaro 1995/96

1. La konkurso ekestis por lernejanoj gxis la agxo de 19 jaroj, sed pasintjare gxi malfermis siajn pordojn antaux cxiuj konkursemaj esperantistoj (legantoj de Eventoj kaj aliaj E-periodajxoj, kursanoj, soluloj ktp.).

2. Por lernejanoj la konkurso havas du kategoriojn: ambaux ampleksas lernantojn malpli ol 19-jarajn. En la 1-an eniras komencantoj, t.e. personoj kiuj lernas E-on mapli ol du jarojn, la 2-an formas progresintoj. En ambaux kategorioj ekzistas du grupoj: apartajn konkursajn listojn formas la geknaboj gxis 14-jaraj, kaj la pli agxaj, kvankam ili solvas la samajn taskojn. La plenagxuloj (3-a kategorio) ricevas la taskofoliojn de la progresintoj kun kelkaj eventualaj modifoj.

3. La konkurso dauxras unu lernojaron: de oktobro gxis majo. En la dauxro de la lernojaro aperas entute 7 taskfolietoj por cxiuj tri kategorioj. La unua estas sendita al tiu lernejo aux individuo, kiu gxin petas letere kaj almetas posxtmarkon aux internacian respondkuponon por afranki la sendotajxon. Cxiu folieto enhavas 7 gxis 9 simplajn taskojn, per kies senerara solvo estas akireblaj cxiufoje 20 poentoj. La solvoj estu skribitaj en E-o sur simpla blanka paperfolio en la formato de IPR (A/5) kaj estu sendataj al la adreso donita malsupre sur la taskfolieto mem (redaktinto de la koncerna taskofolieto).

4. En la unuaj du kategorioj, almenaux sur la unua solvofolio, la E-instruisto atestas per subskribo kaj la stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. La solvofolio cxiam surhavu la legeblan, kompletan nomon, la kategorion (K=komencanto, P=progresinto, L=leganto de E-revuo) kaj la grupon (B=bazlernejano, M=mezlernejano, Pl=plenagxulo) de la konkursanto. Por konkursantoj de lernejoj sen E-instruisto la unuan fojon estas bezonataj lerneja stampo kaj la subskribo de la klasestro.

5. La instruisto de E-o kolektas cxiujn solvofoliojn de sia lernejo kaj en komuna koverto sendas ilin gxis la indikita limdato (validas la posxta stampo) al la adreso donita malsupre sur la koncerna taskfolio mem. (Solulo mem sendas siajn solvojn.) Por rericevi la korektitajn solvojn kaj por ricevi novajn taskfoliojn la konkursanto aux instruisto sendas kun la solvoj posxtmarkojn aux internacian respondkuponon por afranki la respondon. (Lernejoj de ekssocialismaj landoj povas kovri la posxtkostojn laux anticipa interkonsento!) Kun la korektitaj solvoj oni cxiam ricevas la gxustan solvon de la antauxa taskaro kaj la kompletan liston de la konkursantoj. La nomoj de la plej sukcesaj konkursantoj jarfine aperas en la revuo Eventoj, kaj estas vocxlegataj cxiufoje en la E-programo de la Hungara Radio Kossuth.

6. Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursintoj estos premiitaj.

 

NdlR - Pri la konkurso vi povis legi en la 1-a cxi-jara numero de IPR. Tiuj, kiuj volas partopreni la konkurson, skribu tuj al adreso: ILEI-Komisiono pri Lernejaj Konkursoj, Géza Kurucz, H-6000 Kecskemét, Nyíri u. 11. Hungario

 

MAZI estas nekopiebla

Laux la informo de Tomasz Wojciechowski, gvidanto de la eldonejo TOMMY pro la vastigxanta piratado de videofilmoj la MAZI-kasedo estas registrita per nova, antauxnelonge inventita kodiga sistemo, kiu plene malebligas la kopiadon. La kopiita materialo havos difektitan son-trakon kaj la filmo estos striita same kiel cxe koditaj satelitaj elsendoj. Mi informas pri tio pli frue, por ke oni ne esperu pri akiro de kopiita varianto.      Andrzej Pettyn   (el Eventoj 0081.)

NdlR - Laux la informoj de nia redakcio dum la kopiado ankaux la originala bendo povas difektigxi.

„Carson” elcxerpigxos post du jaroj

Dum dek unu jaroj, Eduka Fondajxo Carson el Kanado distribuis pli ol
60 000 kanadajn dolarojn por subteni edukajn projektojn en multaj landoj. Nun la direktoroj decidis elcxerpi la tutan sumon de la Fondajxo dum la venontaj du jaroj. Ili kuragxigas esperantistojn kun bone elpensitaj proponoj skribi per petformularo al: Eduka Fondajxo Carson, 1339 Hamilton St. N. W., Calgary, Alberta, Kanado T2N 3W8.

La Fondajxo jam subtenis lernolibrojn, vortarojn, korespondajn kursojn, stipendiojn por cxeesti kursojn, instruvojagxojn, varbobrosxurojn kaj la videbendan kurson Mazi. Lastatempaj projektoj subvenciitaj inkluzivas eldonon de Esperanto-rokmuzika kompaktdisko (dua volumo), novajn lernolibrojn por german- kaj por sinhal-lingvanoj, kaj kursojn en pluraj landoj de Centra Ameriko.                Anne Neave, kuratoro          (el Esperanto, julio-auxgusto 1995)

 

Korespondado

Koresponda Servo de Germana E-Junularo: c/o Yvonne Winkler von Mohrenfels, Scheidter Str. 140, DE-66125 Dudweiler, Germanio.

Koresponda Servo de NEJ kaj FLEJA: c/o Rindert de Groot, Buwitsacker 13, NL-1902 AM Castricum, Nederlando.

Instruhelpiloj, pedagogiaj novajxoj

en la libroservo de UEA

Comprehensive English-Esperanto dictionary. Peter Benson (1940). El Cerrito: ELNA, 1995. 607 p. ISBN 0-939785-03-x. 22 cm. La plej ampleksa kaj gxisdata vortaro angla-Esperanta, kun cx. 28.000 kapvortoj. 39,00 gld.

Dansk-Esperanto ordbog. Elisabeth kaj Harald Grřnborg. Odense: Eget, 1949. 387 p. 21 cm. Bind. Dauxre la plej granda dana-Esperanta vortaro (pli ol 10 mil kapvortoj). 15,00 gld.

Dictionar esperanto-român. Ignat F. Bociort. Ana Brutiu k.a. Timisoara: Eurobit, 1995. 276 p. ISBN 973-9201-04-0. 27 cm. La unua granda Esperanto-rumana vortaro, kun cx. 10.000 kapvortoj. 18,00 gld.

Dulingve - pli simple („Kajeroj por multlingveco: 2.”). Ernő Csiszár (1940). Roterdamo: UEA, 1995. 86 p. 29 cm. La unua libroforma prezento de denaska edukado per du lingvoj el kiuj unu estas Esperanto. 10,50 gld.

Esperanto: Lehrbuch der internationalen Sprache. Zlatko Tišljar k.a. Trad. Karl Hirmann k.a. Maribor: Inter-Kulturo, 1995. 65 p. 21 cm. La Zagreba metodo por germanlingvaj komencantoj. 9,90 gld. (La saman verkon vi povas acxeti ankaux en slovena lingvo en la trad. de B. Levacxicx.)

Esperanto-Wörterbuch. Ulrich Matthias (1966). Neckerhausen: E-Jugend Heidelberg, 1995. 45 p. 21 cm. Bazaj gramatiko kaj vortaro por german-lingvanoj. 3,30 gld.

Hungaraj skizoj. Ungarische Skizzen. Magyar vázlatok. Franz-Georg Rössler (1949). Dudenhofen: Ponto, 1995. 63 p. ISBN 3-9803793-3-7, Ilustrajxoj de Rita Rössler-Buckel. Trilingva: germana-Esperanta-hungara. Hungariaj vojagx-spertoj. Hungara varianto: József Németh. 16,80 gld.

Lingvaj respondoj. L.L. Zamenhof. Editoris Gaston Waringhien. Vieno: Pro Esperanto, 1995. 10+130 p. ISBN 3-85182-031-2. 24 cm. Represo de la sesa eldono el 1962. 24,00 gld.

Lingva orientado per Esperanto en la unua-grada lernejo. Gvidlibro por instruistoj. Elisabetta Vilisics Formaggio (1934). Roma: E.R.A., 1995. 79 p. 21 cm. Dulingva: E-itala. 16,50 gld.

Ludu kun ni! Propedeuxtika lingvokurso por infanoj. Elisabetta Vilisics Formaggio (1934). Roma: E.R.A., 1994, 150 p. 30 cm. 33,00 gld.

Vivi estas miri. Lectures pour débutants. Claude Piron (1931). Vienne: Pro Esperanto. 1995. 112 p. ISBN 3-85182-026-6. 23 cm. Kvar facilaj rakontoj kun paralela franca teksto kaj abundaj klarigoj. 21,00 gld.

Mendu cxe la Libroservo de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Bonvolu atenti ke al cxiuj netaj prezoj de libroj sendotaj al adresoj en Euxropa Unio aldonigxas 6 % pro la aldonvalora imposto. Al cxiuj netaj prezoj aldonigxas 10 % por sendokostoj. Minimumaj sendokostoj estas 5 gld.

 

Nova eldonajxo de ILEI:

JON ROMMESMO - Fantaziajxoj kaj kantoj por infanoj

 

Libro de 56 kantoj kaj 17 rimajxoj por junaj infanoj (unuavice 4-10-jaraj) , ilustrita kun muziknotoj, 100p., A4-formato. Prezo cxe UEA: 15 NLG.

Gxoje ni anoncas la plej novan eldonajxon de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) — unika eventuale ne nur pro tio, ke gxi estas tre versxajne la unua libro en Esperanto lancxita en la unua semajno post  Universala Kongreso!

La libro havas plenkoloran kovrilon; la granda formato estas pli facile manipulebla flanke de infanoj kaj cxiuj tekstoj aperas majuskle, cxar etuloj pli frue lernas rekoni tiajn literojn. Kelkaj kantoj estas originalaj, la plimulto estas tradukoj, grandparte sed ne nur el norvegaj aux nordiaj infan-kantoj. Do, multajn novajn vi trovos inter la konataj. Iuj kantoj specife helpas pri difinitaj lernendaj lertoj, ekz. nombri, lerni la Esperanto-alfabeton, la kolorojn ktp.

Al multaj gazetoj kaj radio-stacioj ni sendis ekzemplerojn por mencio aux recenzo. Se iu redaktoro ne ricevis la verkon sed volonte recenzos gxin, bv. peti ekzempleron tiucele.

De libroservoj, lernejoj kaj ILEI-membroj ni invitas mendojn per la suba mendilo kaj ofertas favorajn eblecojn tiucele. Ni kaptas la okazon re-oferti niajn aliajn eldonajxojn. Niaj prezoj inkluzivas surfacajn sendokostojn.

 

Titolo

Unu ekz.

Ekde 3 ekz., po

Ekde 9 ekz., po

Kantlibro Rřmmesmo

15 NLG

10 NLG

  8 NLG

Tendaraj tagoj I

12 NLG

  8 NLG

  6 NLG

Tendaraj tagoj II

15 NLG

10 NLG

  8 NLG

Tendaraj tagoj III

18 NLG

12 NLG

  9 NLG

Tend. tagoj kompleto

39 NLG

26 NLG

21 NLG

Lingvo-instruado

24 NLG

18 NLG

15 NLG

 

Koran dankon!

Stefan MacGill, komisiito pri eldonado.

— — — — — — — — — — — — — — — — — — — — — —

MENDILO

Sendu al ILEI, pf. 193, H-1368 Budapest.

Ni fakturos la librojn en guldenoj, krom se vi petos aparte. Pagojn vi povos fari al nia konto ilek-a cxe UEA, aux al nia kasisto en Svedio. La fakturo liveros plenajn pag-informojn.

 

 

 

 

 

Aliaj eldonajxoj

Post plurjara laboro aperis Esperanta-hungara minimum-vortaro de Géza Kurucz. Gxian kernon formas la 7 unuaj vortgrupoj de la Baza Radikaro Oficiala (B.R.O.). Sed tio estas nur la bazo, ja la praktiko montris, ke estas utile prezenti aparte per okulfrapaj ekzemploj la gramatikon de la lingvo, ties afiksaron, prepoziciojn, tabelvortojn kaj la plej oftajn mallongigojn. Do, cxion cxi vi trovas en la vortareto, 1237 vortojn, vorterojn, sur entute 36 malgrandaj pagxoj. La jxus eldonita vortareto donas la leksikan trunkon de nia lingvo kaj ankaux la gramatikan karakteron de cxiu vorto.

Vi povas gxin acxeti cxe József Baksa, pf. 263., HU-8901 Zalaegerszeg.

 

Kun 12 religiaj kantoj kaj orgenmuzika akompano de Miklós Teleki aperis la kasedo de Anjo Amika (Anna Lászay) kun la titolo Dimancxa koncerto. Acxe-tu gxin cxe LF-koop, CP-232, CH-6830 Chiasso 1, Svislando. Prezo: 18 CHF.

 

 Auxtune aperos la CSEH-memorlibro

Fine de oktobro aperos la Cseh-memorlibro, dedicxita al la 100-a naskigx­datreveno de la plej granda apostolo de Esperanto-instruado kaj propagandado.

La memorlibron redaktas Katalin Smidéliusz, Cseh-instruisto kaj kunlaborantino de la Internacia Esperanto-Instituto de Hago, fondita de Andreo Cseh.

En la memorlibro aperos gxis nun ne-publikigitaj familiaj fotoj, dokumentoj kaj leteroj de kaj pri Andreo Cseh; homproksimaj rememoroj de niaj samideanoj, konintaj kaj renkontintaj la grandan pedagogon, estintaj forte influataj de liaj personeco kaj metodo. Katalin Smidéliusz sukcesis igi rememori niajn gravulojn: Marjorie Boulton, Humphrey Tonkin, Petro Rulofido, Cathy Schulze, Mila van der Horst-Kolinska, Ïigxi Harabagxiu, C. Støp-Bowitz, May Bijleveld, Ramona van Dalsem-Huijts, Éva Farkas-Tatár, Ferenc Jáki, Duncan Charters, Pierre de Smedt; esprimas sian opinion pri la famaj Cseh-metodo, kurs- kaj Cseh-instruistoj Henry Boyet, Herbert Mayer, Stefan MacGill, Hans ten Hagen, Atilio Orellana Rojas; per konkursa¢oj kontribuas Mónika Molnár, Katerína Bodnárová, Georgo Flender, Aurelia Sokol. Artikoloj el la tridekaj jaroj helpas havi imagon pri la propagan­dista rondvojagxo de Andreo Cseh, poemoj verkitaj al li kortuÙe respegulas la amon de liaj kursanoj.

La redaktadon de la libro helpis ankaª Ed Borsboom, kiu de jaroj okupigxas pri la verkado de biografia libro de Andreo Cseh.

La eldonado de la memorlibro estas privata entrepreno de la redaktinto, helpata per antaªmendoj de IEI, monhelpo de Universala Ligo kaj kelkaj fervoraj unuopaj apogantoj. Tamen la eldonkvanto povos esti nur limigita. Via kontribuo por grandigi gxin kaj/aª  antaªmendo por certe ricevi el la eldona¢o estas bonvenaj.

 

Kontaktadreso: Katalin Smidéliusz, H-9700 Szombathely, Apáczai sétány 10., Hungario,Tel.: +36 94-320-313, Universitata fakso: +36 94-312-248, E-poÙto: smidik@fs2.bdtf.hu

Atentigo!

En sia 155-a numero (junio 1995) la altranga revuo Literatura Foiro dedicxis la rubrikon Datrevene al la memoro de Andreo Cseh, nia elstara pedagogo. La memoradon helpas interesaj artikoloj de Ed Borsboom, Audrey Childs-Mee, Katalin Smidéliusz kaj Jaroslav Marík. 

Sercxu, legu kaj kunmemoru!

 

Vizito en zoologia gxardeno kie la bestoj parolas Esperanton / Eur Valeadenn el liorz zologiel leh ma komz al loened Esperanto estas la titolo de la kun fotoj ilustrita, dulingva libro, kiun sendis al mi s-ro Frédéric Le Magadure. Jene mi citas el lia letero: „mi verkis [la libron] por la lernantoj de mia lasta E-kurso en mia iama elementa lernejo. La fotojn mi jam havis de pluraj jaroj, kiam mi partoprenis, kun aliaj gelernantoj, en la internaciaj infanrenkontoj en Grésillon, la kara hejmo de esperantistoj. Venis al mi ankaux la ideo valorigi mian unuan lingvon, la bretonan. Mia amiko, André Le Mercier, esperantisto, fleganto kaj instruisto de la bretona lingvo, helpis min tiucele. Li ankaux eldonis la libron. Dankon al li! Espereble acxetos gxin kelkaj dekoj da klasoj, kie la instruado okazas duone en la franca, duone en la bretona. Tiel la gelernantoj kaj la instruistoj devige havos sub la okuloj Esperanto-tekston; cxu cxiuj restos fermitaj al nia lingvo? Espereble ne! Tial mi proponas al vi eldoni tiun libreton en Esperanto kaj en via propra lingvo; se cxi-lasta estas malvaste parolata, la afero estos des pli interesa: kiel mi, trafos du celojn per unu frapo.” - La auxtoro proponas, ke oni verku similajn dulingvajn librojn por tiel havigi al niaj komencantoj facilajn kaj interesajn legajxojn, kaj por montri al la neesperantistoj la viglecon de nia komuna lingvo.

Lia adreso: Frédéric Le Magadure, 23, Rue Jules-Ferry, F-56700 Hennebont                                                           
                                                                                                                    J.N.

 

ABON-TARIFOJ por Juna amiko por 1996

La guldena tarifo por Juna amiko restis sensxangxa dum tri jaroj. ILEI nun devas altigi gxin, sed ne tiom, kiom ni planis, dank' al nova kunlaboro kun Infanoj cxirkaux la mondo. Ni imagas konservi la guldenan kaj firm-valutan tarifon je la nova nivelo sen altigo dum almenaux tri jaroj. Iuj numeroj enhavos 36 pagxojn, ne 32 kiel gxis nun.

La tarif-zonoj spegulas pagi-povon kaj restas kiel antauxe. Dauxre ni ofertas grandajn rabatojn por kvantaj mendoj, sed nun nur en tri kategorioj. Se iu mendas pli grandan kvanton (ekde 20 ekz.) oni povas negoci ecx pli grandan rabaton!

Krom per speciala interkonsento, abonoj validas por kalendara jaro. Gxis la 30a de septembro 1995 (aux la apero de numero 95/3) perantoj akceptos abonojn por 1996 laux la tarifoj de 1995. Kun numero 95/3 venos varbilo sur aparta folio, tiel ke gxi ne forrabos gazet-spacon. Venos ankaux speciala bild-rakonta folio per kiu legantoj povos ekinstrui Esperanton al siaj amikoj!

(La valuto-mallongigoj estas laux la oficiala normo de ISO.)

 

Tarifo 1                         NLG                         SEK                         NOK                         DEM                         FRF                         BEF                         GBP                         CHF                         FIM                         ATS

Unu ekz.           19                         85                         75                         17                         55                         320                         7                         14                         50                         120

2-9 ekz., po      15                         65                         60                         13                         45                         260                         5,50                       10                         40                         100

ekde 10, po       10                         45                         40    9                       30                         200                         4      8                       30    70

 

Tarifo 1                                ESP                                ITL                                Aere:                                USD                                CAD                                AUS                                NZD                                JPY                                ILS

Unu ekz.                                1000                                18.000                                                     12                                15                                15                                15                                1100                                30

2-9 ekz., po              800                                14.000                                                       9                                11                                11                                11                              900                                24

ekde 10, po               600                                10.000                                                       6                                8                                8                                8                                600                                16

 

Tarifo 2  Latin-ameriko, Koreio.             Tarifo 3  Rusio, Pollando, Cxehxio, Irano ktp.

Aere                  NLG             USD                 NLG             DEM             USD             HUF             IRPK

Unu ekz.           9             6                        7           6             5           500             7

2-9 ekz., po      7             4,50                   5,50             4,50      4             400       5

ekde 10, po       5             3                        4             3,50      3             300       4

 

Tarifo 4    Orientaj najbaroj de Hungario                                                      Hungario

                      NLG                      DEM                      USD                      HUF                      IRPK                                            HUF (Unu numero surloke)

Unu ekz.       5                      4,50                      3,50                      350                      5                              300                      50 HUF

2-9 ekz., po   4                      3,50                      3                      300                      4                              240                      40

ekde 10, po   3                      2,50                      2                      200                      3                              180                      30

 

Memoru, ke nia numero 95/4 estos nia 75a!

Stefan MacGill, redaktoro