|
Kristnaskaj
kartoj en Esperanto La cxarmajn kaj
originalajn kartojn produktis Erika Tóth kaj Mike Sadler. Cxiu el la kvar tipoj
(Amiko Negxulo, Kristnaska kolombo, Invito
a1 Avo Frosto, Bebeto Jesuo) havas frontpagxe krist-naskan saluton kaj infandesegnajxon faritan laux
speciale verkita poemeto kiu aperas sur la lasta pagxo - la internaj pagxoj
restas liberaj por via me-sagxo. Cxiu karto kostas 1 DEM (aux ekvivalenton). Aldonigxas 2 DEM
sendokostoj por kiom ajn da kartoj, ekz. sendante 10 DEM vi
ricevos 8
kartojn. Por sxpari
bankokostojn aux sendu
konverteblan monbileton en letero, aux pagu al la UEA konto MSAD-W kaj ili plej
eble rapide ekspedos respondan nombron da kartoj. Kiuj
sendas minimume 30 DEM (B-landanoj minimume 10 DEM) ricevos „La
auxkcio” En la mezaj pagxoj
de nia antauxa numero aperis nia unua taskfolio „La auxkcio”. Ni proponas,
ke vi fotokopie kreu klaskompletojn. Ni tamen petis nian presejon, Flandra
Esperanto-Ligo en Antverpeno, Belgio, krompresi la pagxojn en modesta kvanto
(kaj en pli eta kvanto kun la instruista gvidilo). Instruisto (aux -anto)
havanta konton cxe FEL (pro „Monato” aux ilia libroservo, ekzemple) rajtas
peti stokon de la pagxoj. ILEI donacos la pagxojn, FEL fakturos al vi nur la
eksped- kaj afranko-kostojn. La krompreso celas
cxefe instruistojn, kie mankas kaj transpageblo kaj kopiiloj. Tiuj petu stokon
de la komisiito por eldonado cxe ILEI, pf. 193.,
Temaro de
Juna Amiko por 1996 1996/1: Energio:
muskola kaj masxina 1996/2: Koni kaj
rekoni. Kiun vi konas? Famaj personoj. 1996/3: Komuniki:
homoj, lingvoj, bestoj, blekoj, helpiloj... 1996/4: Vojagxi:
Kien? Kiam? Kiel? Kial? Nova
kantaro
Triopo, kiu amas ne nur Esperanton sed ankaux infanojn, kunlaboras por
eldoni novan kantlibron por junaj infanoj. La triopon konsistigas: *
S-ino Charlotte Kohrs ("Infanoj cxirkaux la Mondo", San Diego, Usono) *
S-ino Mila v.d. Horst-Kolińska ("Internacia E-Instituto", Hago,
Nederlando) *
S-ro Ton Verwoerd (instruisto pri Esperanto, Heemskerk, Nederlando )
Temas pri simplaj kantoj didaktikaj, kiuj instigas infanojn konversacii,
gesti, ridi, aktori ktp. Se vi disponas pri tiaj kantoj, bonvolu alsendi tekston
kun muziknotoj al a subskribinto, kiu decidos pri kvalito kaj akcepto. La
kantaro estas grandformata (A-4), facile manipulebla, plastigita, ilustrita,
36-pagxa kaj provizita per muziknotoj, gitarsimboloj kaj didaktikaj sugestoj.
La kantlibro nomigxas "VIVU LA VIVO". Gxin kompilas, kompostas
kaj eldonas S-ro Bram Hijmans, profesia muzikinstruisto kaj estro de la
muzikeldonejo "Nieuwe Lente" ("Nova Printempo"). Peras kaj
prirespondecas la aferon por Esperantujo S-ro Ton Verwoerd.
La eldona findato estos la 31-a de la venonta decembro. La provizora
eldonkvanto estos limigita (100 ekz.). Rekomendindas antauxmendi la kantaron
gxirante la prezon de 15 guldenoj al la UEA-konto "tonv-i" de Ton
Verwoerd, Heemskerk, mencinte "por VIVU LA VIVO". En la nova jaro 1996
la prezo plialtigxos.
Ton
Verwoerd
Luxemburglaan 545, NL-1966 MJ HEEMSKERK, Nederlando Leterkesto „Estimata
Kolego Németh, mi
jxus je la dua fojo gxisfine legis la artikolon de B. Golden pri la transitiveco
de la verboj en E-o (IPR 95/1+2). Mi devas diri, ke Golden precize trafis kaj
klarigis miajn proprajn spertojn kaj miajn gxis nun hxaosajn pensojn kaj
emociojn pri tiu temo. La argumentado tute konvinkis min, kaj la proponitaj
solvoj sxajnas ankaux por mi irenda vojo. Do, mi dankas B. Golden, kaj ankaux
Vin por la publikigo de tiu cxi artikolo...... ...Estas
tre alloga por mi la rubriko „El landoj kaj sekcioj”, gxi interesas la
legantojn, donas rapidan superrigardon ....Tre
interesa la intervjuo kun s-ro Rössler kaj ecx pli interesus min — laux mia
fantazio — rubriko kun tre mallongaj, 3-4 liniaj reagoj de la legantoj.”
Hans Fechler, D-31139
Hildesheim, Alfelder Str. 9. La
solvo de la testo: 1.D,
2.A, 3.C,
4.C, 5.C,
6.B, 7.A,
8.D, 9.D,
10.C, 11.A,
12.A, 13. B, 14.B,
15.D, 16.A,
l7.B, 18.D,
19.A, 20.C Postparolo Per
tiu cxi numero IPR finas periodon en sia historio, gxi alvenis al la fino de la
unua kvaron-jarcento. Do, nun vi legas la simbolan centan numeron. Certe nur
simbolan, cxar estis periodoj, kiam gxi ne aperis kvarfoje jare. Mi scias
preskaux nenion pri la pli fruaj tempoj: bedauxrinde mi havas kolekton nur de la
jaro 1988. Cxu estas iu inter vi, kiu povus disponigi al la redakcio la
mankantajn jarkolektojn? Gxi apartenus poste al la cxiama redakcio. Se
tio ne eblas, ni volonte aperigus artikolon, kiu resumas la gxisnunan historion
de IPR. Redaktofino por tiu cxi numero: la 31-a de oktobro 1995, planita
redaktofino por la numero 1/96: la 15-a de januaro 1996.
Jozefo Németh, redaktoro |