Notlibro 96/2
Hejmen ] Supren ]

 

Dahlenburg
Chaves
Korelativoj
Mazi
Lingvo-simpligo
Kukola ovo
Notlibro 96/2
El la landoj 96/2
Reagoj 96/2
Leterkesto 96/2
Recenzoj 96/2

Alvokoj

Donacu al ILEI-Kasoj      (ILEI-konto cxe UEA: ilek-a)

koleghelpa kaso - ebligas la membrigxon de E-instruantoj el malricxaj landoj (cxiujare oni membrigas kelkdekon da membroj)

konferenca kaso - subvencias la partoprenon al ILEI-Konferencoj al malricxaj membroj kaj aliaj E-instruantoj

ekzamena kaso - ebligas la ekzamenigxon de esperantistoj el malricxaj landoj kaj esperantistoj kun specifaj bezonoj

Helpu E-instruadon

Cxe la sekretario de ILEI trovigxas listo de petoj pri lernolibroj kaj aliaj instruiloj el pluraj landoj. Cxiuj, kiuj pretas helpi, kontaktu la ILEI-sekretarion.

                                                                                       Marija Belosxevicx

Ekzamensesioj

11-12.05.96  Zagrebo, Kroatio (elementa - E, meza - M)

05-10.07.96 32-a Brazila E-Kongreso. Aligxadreso: Instituto François Lamasson, Rua Americo Brasilionse 1418, BR-Ribeirăo Preto, 14015-050 , Brazilo (E,M)

20-26.07.96  LIBE Kongreso, Cxehxio. Aligxadreso: Nora Moerbeek, Zwaans-meerstr. 48, NL-1946 AE Beverwijk, Nederlando (E,M)

julio  Lome, Togolando (E)

20-27.07.96  81-a Universala Kongreso, Prago, Cxehxio (E,M) kaj

27.07-02.08.96 30-a ILEI-Konferenco, Tábor, Cxehxio. (E,M)

06-11.08.96 5-a Kultura E-Festivalo, Kopenhago, Danio (E)

10-16.08.96 Somerlernejo en Barlaston, Britio (E,M)

22-25.08.96 1-a Azia E-Kongreso, Sxanhajo, Cxinio (E,M)

23-30.08.96 1-a E-Kongreso de la HO kaj Orient-Afrikaj landoj (E)

decembro, Lome, Togolando (M)

Aligxadreso: Ivan Bekavac-Basicx, Kušlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio

 

Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI ‘95 (kompletigo)

E-renkontigxo, urbo

kandidatoj

landoj

sukcesis

lando, monato

elementa

meza

 

elementa

meza

En IPR 1/96 sume

26

27

 

20

18

Chengde, Cxinio, nov.

45

7

1

34

7

Kpele-Govie, Togo

-

3

2

-

-

 

71

37

 

54

25

 

108

 

79

Nur unu sesio ne okazis: Kubo (novembro)

Sukcesintoj laux landoj: Britio - 2, Cxehxio - 1, Cxinio - 41, Danlando - 1, Finnlando - 1, Francio - 2, Germanio - 2, Hispanio - 5, Italio - 3, Izraelo - 1, Kroatio - 3, Kubo - 1, Litovio - 1, Nederlando - 1, Rusio - 2, Rumanio - 1, Svedio - 4, Senegalo - 1, Slovenio - 1, Tagxikio - 1, Togo 4.                   prof. Ivan Bekavac-Basicx, Sekretario de la IEK

Euxropa Poezio en Esperanto

Eldonajxo Euxropa Poezio en Esperanto pasigas jam sian duan jaron. Gxi ricevis subtenon de FAME-fondajxo, tial la abonantoj cxi-jare pagas tri kaj ricevas kvar kajerojn, jarkolekton. Jarabono al Budapest 260, al provincoj 310 HUF, al najbaraj landoj de Hungario 5, al nenajbaraj landoj 7 IRK - inkluzive la posxtkostojn. Jarkolekto de 1995 kostas 320 HUF, aux 5 IRK. En la lasta numero estas belorusa, norvega, slovena kaj hungara pagxoj kun multaj poemoj konvenaj por deklamkonkursoj. Mendu, aux petu provekzempleron per 1 IRK (aux 80 forintoj en posxtmarkoj) cxe

D-ro Miklós Fehér, HU-1046 Budapest, Ugró Gyula u. 17., Hungario

 

Kelkaj pedagogiaj legindajxoj en aliaj revuoj:

Antanas Mekys: Kiel mi lernis kaj instruis Esperanton, Litovia Stelo 4-5/95

(multaj pedagogiaj spertoj kaj (movad)historiaj memoroj ekde la jaro 1933)

Sun Aijun: Aktivulo de Esperantujo, El Popola Cxinio 1/1996

(ilustrita artikolo pri la vic-sekretario de ILEI, prof. Zhang Danchen)

Povilas Jegorovas: Retrospektive al la jaro 1995, Litovia Stelo 1/1996

(la prezidanto de LEA informas nin i.a. pri la instruado de E-o en Litovio)

Mazi superis cxian optimismon - intervjuo kun Roman Dobrzynski, regxisoro de la E-kurso Mazi en Gondolando, Esperanto 1/1996

Roman Dobrzynski: Kiel Mazi lernis E-on, Kontakto 6/1995

  (Detala artikolo en facila E-o pri la instrukompleto, gxia produktado, kun multe da metiejaj sekretoj kaj fotoj.)

Gabriella Ősz: Pri Andreo Cseh. Similecoj...kun du samtempaj pedagogoj Baghy kaj Freinet, i. c. e. m. esperanto 1/1996

Mauro La Torre: Cxu instruistoj interkomprenigxas? Esperanto 2/1996 (pri terminologio - „por ke la termino estu internacia, ne suficxas nomi gxin tia”)

Renato Corsetti: Euxropa ILEI: montru vin! Esperanto 2/1996

(por krei eduk-projekton financeblan de Euxropa Unio)

Gabriel’ Aquilina: „Italanto” Esperanto 2/1996

(pri la seminarioj de la Roma katedro de Itala E-Instituto)

Propedeuxtika instruado, Heroldo de Esperanto 26. marto 1996

  (artikolo pri la eksperimenta projekto de la itala lernejo Salvemini, en Torino)

Gados László: Ki volt Cseh András?, Élet és Tudomány 1996/5 (hungarlingve)

 

Sekretario de ILEI en Belgio kaj Nederlando

La sekretario de ILEI dum sia vizito al Belgio kaj Nederlando renkontigxis kun la sekciestroj kaj pluraj ILEI-aktivuloj. Cxefa diskutpunkto rilatis al la euxropa agado de ILEI. La sekciestroj en tiuj du landoj estas pretaj provizore zorgi pri la Laborkomisiono „Euxropa Komunumo kaj informado en pedagogiaj medioj” pri kiu gxis sia morto zorgis s-ro Symoens. Pri la euxropa agado de ILEI oni pridiskutos dum la cxi-jara Konferenco, kiam estos prezentota raporto pri la gxisnuna agado kaj laborplano. La sekciestro de Nederlando informis, ke la membroj de la sekcio decidis jure malfondi la sekcion kaj ekesti parto de Esperanto Nederland. La sekretario de ILEI vizitis ankaux la IEI kie la cxefgastiganto estis s-ino Mila v.d. Horst Kolinska. Ambaux flankoj esprimis la kontenton pri la gxisnuna kunlaboro kaj esperas je fruktodona dauxro de la kontaktoj kaj konkretaj programeroj ambauxflanke. Fine de sia restado eksterlande, la sekretario partoprenis la UEA-estrarkunsidon. La Estraro dauxre subtenas la agadon de ILEI diversmaniere. Cxi-jare UEA volonte represos la Gvidlibron por la elementa kaj meza ekzamenoj.                     Marija Belosxevicx