Novaj metodoj
Hejmen ] Supren ]

 

Estraro 1998
Instrufaka terminaro
Preter naciismo...
Lingvistiko
Novaj metodoj
El la landoj

Tomislav Mitrovicx:

Pri la novaj metodoj en Esperanto

(+ reago de Stefan MacGill)

La eldonadon de lernolibroj en la lingvo E-o tre ofte anoncas kaj akompanas granda reklamo “La plej bona metodo”. Tia reklamo ne estas uzita tute bone. Kiom da metodoj estis gxis nun? Multaj. Post “la plej” ne povas sekvi denove “la plej”.

Nova lernolibro devas havi la celon: doni bonan instrueblecon en la lingvo al la estontaj veraj esperantistoj.

La altkvalito de la novaj metodoj estas diskutebla. Tiu aserto ne estas malica. Multe da auxtoroj faras metodajn saltojn de instruado. La saltoj aperas de leciono al leciono, cxar la auxtoroj facile forgesas la logikan vicon de la nocioj en E-o. Ili disjxetadas en lecionoj la substantivojn, la verbajn tempojn, la prepoziciojn, la afiksojn ktp. La instruantoj ne facile venkas la §aoson. Post kelka tempo la lernantoj forlasas la kurson de “la plej bona metodo.” Ilia reago estas normala. Ili ne havas intereson. E-o ne plu funkcias konvinke.

Oni devas prezenti al la komencantoj la plej simplan metodon en la formo de sinsekvaj ekzemploj. Tio ne iras tre facile kaj rapide. La bona ordo estas beno por cxiu afero. Por la ekzemploj oni devas uzi la vortojn de la objektoj kaj nocioj nin cxirkauxantaj, kiuj estas parto de nia vivo. La auxtoro aux la instruisto devas scii la precizan sencon de la vorto kaj frazo. Uzi la vorton sen la analiza metodo estus pura maltrafo. Oni povas alpasxi al la problemo diversmaniere.

Pro praktikaj kialoj mi nur simple prenos kelkajn ekzemplojn.

Tuj komenci de la literoj “a” gxis “z”. Sed estas esceptoj. Iuj klarigas nur la gingivalojn. La ceterajn literojn oni subkomprenas.

Fari malgrandajn vicojn de la vortoj: tabulo – tablo, tempo – vetero, promeso – permeso, arbo – ligno, sana – sata, alta – granda, rakonti – renkonti, atendi – atenti ktp. Oni vidas la vortojn kaj faras parojn. Ekzistas iom da ortografia aux senca simileco. […]

Oni ne devas klarigi, kio estas substantivo, adjektivo kaj verbo. La tradukitaj vortoj klarigos la objekton aux la nocion. La patrino ja ne diris al ni “La lakto estas substantivo”. Estus bone cxe la substantivoj tuj uzi la artikolon “la”.

Sekvas klarigo pri la vortradikoj kaj finajxoj. Oni ne forgesu, ke cxiu vorto trovigxas cxiam en konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu gxi estas presita en la vortaro. La radikoj regule dispartigxas en diversajn kategoriojn, t.e. verbajn, substantivajn, adjektivajn ktp. Oni asertas, ke “kategoria divido de radikoj tute ne ekzistas”. Pro tio oni rajtas esti fleksema: kiel substantivigi, adjektivigi kaj verbigi. Post la vortoj graso, grundo, hipnoto, drato ktp. tamen malcertigxos la komencantoj. La menciitaj vortoj en PV estas substantivoj, en PIV verboj. Oni povas substantivigi aux verbigi, sed kie estas la fundamenta vorto. La klarigoj mankas. La auxtoroj estu singardaj!

Oni instruu la finajxojn nur por la simplaj tempoj. La participoj estas malklaraj en multaj lingvoj. Ili restu por la lastaj lecionoj. La netransitivaj verboj estas pli bone utiligeblaj kiel ekzemploj. Oni havas la vortojn laux sia funkcio en la frazo. La simpla apliko de vortordo subjekto – verbo - objekto ne malhelpas.

Ne uzu la akuzativon! Ekzistas timo pro la akuzativo. La transitivajn verbojn kaj la akuzativon uzu nur post la prepozicioj. [Precipe cxe gelernantoj, kies gepatra lingvo ne indikas akuzativon. – Noto de la Korektanto.] La komplikitaj gramatikaj reguloj interkonfuzigxas en niaj vortaroj PV kaj PIV. La verboj devi, povi, rajti ktp., en PIV estas transitivaj, en PV ne. Inverse: drinki, enui, prediki, kosti, pozi, kaperi en PV estas transitivaj, en PIV netransitivaj. Multe da verboj estas nedifinitaj en PV. Tiujn oni ne prezentu al komencantoj. Cxe la verboj normale staru subjektoj, sed ne nur personaj pronomoj. La kompleksajn tempojn oni prilaboru post la participoj.

La lasta finajxo “e”. Multaj auxtoroj neglektas la primitivajn adverbojn. Oni havas la impreson, kvazaux la primitiva adverbo estus prepozicio. La enigmo simple solvigxas, kiam ni ordigas la prepoziciojn de “al” gxis “trans”.

La ceterajn vortspecojn ne estas malfacile klarigi.

La literoj “n” kaj “j” ne estas la finajxoj de la vortradiko. La estontaj esperantistoj rimarkos la diferencon. Nun oni povas mediti detale pri la akuzativo.

La afiksoj senpacience atendas sian vicon. Unue la prefiksoj. Da finajxoj estis jam suficxe.

Oni scias jam multe. Aldonu la kunmetitajn vortojn en la lecionoj.

Cxu estas la fino? Dependas … kie mi metas la limon por la komencantoj.

Oni devas havi bonan planon, kaj senti la vortajn eblecojn en la lingvo E-o. La scion akiru, sed ne faru mispasxojn. Malbona metodo en la lernolibro estus utila al neniu, kaj malutila al multaj.

Tomislav Mitrovicx , Bulevar Lenjina 16/13, YU-18000 Nisx, Jugoslavio

 

Reagoj de Stefan MacGILL al la artikolo de Tomislav Mitrovicx

Tomislav Mitrovicx liverus multe pli utilan kontribuon, se li klare indikus kiujn novajn metodojn kaj lernilojn li kritikas. Kelkaj reagoj:

1). Mi konas neniun lernolibron kiu reklamas sian metodon “la plej bonan”. La situaci-komunika lernolibra serio de nia propra ligo certe neniam faris tian pretendon. Ni intence uzis la vorton “aliro” kaj ne “metodo”. Ïia auxtoro klare entuziasmas pri komunika aliro kaj rekomendas al instruistoj provi elementojn el gxi, sed konscias, ke gxi al iuj instruistoj kaj lernantoj placxos kaj konvenos, al aliaj ne. La sola superlativa lernolibra fanfarono regule vidata estas tiu de UEA por Saluton de Audrey Childs-Mee. Sed gxi ne pretendas, ke gxia metodo estas la plej bona, sed la lerno-libro mem. Tio estas suficxe defendebla aserto, sed necesas kompletigi gxin: “Simple la plej bona… sia-speca kaj sia-cela lernilo”. Ïi celas specife mem- kaj sol-studantojn.

2) “Ili forgesas la logikan vicon de nocioj en E-o”. Granda mito! Ne estas unu nura logika vico de la nocioj aux instruajxoj en E-o. Plurdekoj da defendeblaj kaj bonaj vicigoj eblas, cxiu kun sia propra logiko; la varieblo cxe E-o superas tiun cxe la naciaj lingvoj, kies labirintoj da esceptoj devigas pli rigidajn ordigojn. Jes, la materialo en niaj kursoj estu zorge dozita en gradigitaj sxtupoj, kaj ne kaprice dissemitaj kun superfluaj kaj nenecesaj malfacilajxoj. Sed memoru, ke la baza celo de lingvo estas ebligi komunikadon. Ni ne limigu la nociojn gxis tiu grado, ke ni ne povas komuniki utilajn ideojn.

3) “Ili disjxetas en lecionoj la substantivojn, la verbajn tempojn, la prepoziciojn … lernantoj ne facile venkas la §aoson.” Kiom da senco-havaj frazoj oni povas konstrui, kiom oni povas komuniki, sen uzi substantivojn, verbojn kaj prepoziciojn? Tiujn elementojn ni simple bezonas, jam de la komenco! Bona lernolibro ilin prezentos klare, tiel ke ne rezultu §aoso.

4) Baza kritiko al Tomislav estas lia insisto je vortoj, ecx la kontrastigo de konfuzeblaj vortoj, kio servos cxefe por altigi la versxajnon, ke la lernantoj ja miksu ilin! La baza unuo de lingvo kaj komunikado estas ne la vorto, sed la frazo. Tio estu la komenc-punkto kaj kerno de nia instruado, kun la cxefa atento al la verboj, kiel la motoroj de la frazoj.

5) La gramatika karaktero de radikoj bezonus tutan apartan artikolon!

6) Ne la participoj estas malklaraj, sed eventuale la kompleksaj tempoj (se ne tauxge prezentitaj). Konsentite, ke ilin lasu gxis poste en la kurso, tamen ne la timata malfacileco estu la cxefa motivo por tio, sed la komunika utilo. Oni povas suficxe tauxge esprimi multon en E-o sen ili — jen pli defendebla kialo prokrasti akiron de aktiva kapablo uzi ilin (tamen oni volus pli frue doni al lernantoj la kapablon kompreni ilin). Sed iuj participaj formoj en si mem estas tre facile instrueblaj, ili funkcias pure kiel adjektivoj, kaj ne nepre bezonas apartan analizon; e.g. la granda butiko, la utila butiko, la senutila butiko, la fermita butiko. La bela vazo, la multe-kosta vazo, la rompebla vazo, la rompita vazo. La vidbenda kurso Pasporto al la Tuta Mondo enkondukas nature en sia tria leciono kelkajn el tiuj pasivaj participoj, pli frue ol ecx la akuzativo.

7) Ne uzu akuzativon!!?? Jen konsilo nepre ne nur ignorenda sed aktive kontrauxstarenda! La kvanto da ideoj komunikeblaj sen uzo de verboj transitive estas mizere malmultaj. Nur kalkulu la uzojn en la artikolo de Tomislav mem. Ne eblus gxin verki senakuzative. Ecx malmorale estus instrui tian kripligitan version de la lingvo kiu senigus la lernantojn je la plimulto de gxia komunika potenco. Cxu oni timas akuzativon? Timo lasata nur kreskas. Oni frontu la timon jam komence en la kurso, per klaraj, trafaj ekzemploj. Por lernantoj sen akuzativo en sia propra lingvo, des pli gravas tuj frue kaj emfaze prezenti gxin. Ïi estas integra kaj neellasebla parto de la lingvo, ju pli frue ol alproprigas gxin, des pli bone. Plej bone tiom frue, ke la lernanto ecx ne havis tempon suspekti, ke eblus veni al la ideo timi gxin!

Memoru, la akuzativo estas verba demando, ne substantiva; gxi dependas de la kategorioj de la verboj, kiuj en E-o devas esti fiksitaj. La mankoj en PV kaj malkongruajxoj kun PIV neniel pravigas subtapisxigon de la uzo; lingva evoluo decidas kaj firmigas la kategoriigon de la verboj, la dubaj kazoj tiom maloftas, ke ili neniel povas kompromiti la prezentadon de la temo en lernolibroj. Seriozaj lerniloj indikas la kategorion de cxiu verbo, kiun gxi prezentas, cxu per deklaro, cxu per klaraj ekzemploj.

8) Gramatiko aux ekzemploj? “La patrino ja ne diras al ni La lakto estas substantivo.” Prave. Same prave, ke la lernantoj de E-o ne estas beboj. Moderna instruado tendencas ne eksplicite instrui la gramatikajn terminojn, sed prezenti trafajn ekzemplojn, bone ordigitajn. Do, iu gramatika sinsekvo kusxas en la kursoj kaj lerniloj, sed ne estas nepre instruata. Prefere oni lernu (ene de strukturaj limoj) kiel sukcese komuniki en difinitaj situacioj. Tio akceptablas, tamen multaj lernantoj (kaj instruistoj) sopiras je iom da sistemeca instruado aux almenaux resumo, des pli ke la E-a gramatiko estas tiom lauxregule kaj klare prezentebla! Mi hezitus tiom dogme aserti “oni ne devas klarigi, kio estas substantivo, adjektivo, verbo” kiu cetere sxajnas rekte kontrauxdirita per “Uzi la vorton sen la analiza metodo estus pura maltrafo.” Kio estas analiza metodo, se ne gramatiko?

9) “La tradukitaj vortoj klarigos la objekton aux nocion.” Se mi bone komprenas, Tomislav sekve apogas tradukadon al la deven-lingvo de la lernanto, prefere al gramatika klarigo. Tio nur sklavigas la lernanton resti pensanta en sia deven-lingvo, sen kapti la spiriton kaj sencon de E-o. Prefere klarigi ion gramatike en simpla E-o, ol per traduko al la deven-lingvo! Pli prefere, per bildo, gesto, ago, kunteksto — io ajn ol nura traduko.

La artikolo de Wolfram Diestel (IPR 98/2, p. 27) proponis auxskultan metodon de Birkenbihl, kaj levis interesajn ideojn. Ïi efektive pledas por tut-fraza aliro, prefere al vorta kaj gramatika. Sendube, la regula auxskultado de bonkvalitaj tekstoj en E-o forte helpas lernadon kaj spertigxon. Ïi kreskigas respekton por la komunika potenco kaj matureco de la lingvo, kutimigas lernanton al la muziko de gxia sonado kaj iomgrade ebligas al lernanto alproprigi fraz-formojn, cele al propra produktiva uzo. Iuj homoj kun grandaj kapabloj sukcesos tiel akiri la lingvon. Tamen, tiu transigo por la plimulto estos signife pli efikigita, se la kernaj tekstoj estos tre zorge elektitaj/verkitaj, tiel ke ili ne jxetu samtempe cxiajn strukturojn kaj gramatikajxojn. Plej sukcese estos, se ili prezentos la lingvon en serio da sxtupoj, sen ke la lernanto vere konsciu pri tio, t.e. la tekstoj fluu bele, parolu pri interesaj temoj kaj traktu utilajn aux instigajn komunikajn situaciojn. Tamen ili provizu kapteblajn model-frazojn, kiun la auxskultantoj ne nur papage parkerigu, sed (ankaux subkonscie) sorbu, tiel ke ili provizu la bazon por tuta serio de novaj kreitaj, adaptitaj frazoj, uzeblaj ankaux por solvi similajn aux ecx malsimilajn komunikajn bezonojn. Tiujn kernajn kasxe-didaktikajn tekstojn oni suplementu per aliaj sen gramatikaj limoj, cxe kiuj la tasko estus auxskulti por kapti la gxeneralan signifon, sen la nepra devo koni aux memori cxiun vorton, nek tuj povi aktive regi cxiun uzitan gramatikan strukturon.

Tiu parto de la proponaro plej tikla, estas denove la uzo de deven-lingvo kaj tradukado por komprenigi signifon. Tamen, se oni lernas sola, klare estas, ke oni devas iel kompreni la auxskultatajn tekstojn. La ideo kripligi la deven-lingvon, ke gxi pauxsu la cel-lingvon estas tamen interesa, gxi kutimigas la lernanton al la regotaj strukturoj kaj principoj, kaj forigas la plej akrajn kritikojn pri katenado de la lernantoj al la lingva modelo de kiu oni devas eskapi.

Kaj tamen, tamen… kiom ajn utila kaj tempo-sxpariga povas esti la auxskulta metodo, nenio stimulas la aktivan komunik-kapablon pli ol viva, persona partopreno en paroliga kurso. Kombino de la du sxajnus tre pozitiva solvo.

Stefan MacGill