Paco en niaj manoj
Hejmen ] Supren ]

 

Instruado de E-o
Paco en niaj manoj
Auxstralio
Kvizoj de Juna Amiko
Lars Forman
Instruiloj
El la landoj
ILEI-aferoj
Internacie

PACO en niaj manoj

Renato CORSETTI, prezidanto de UEA, en "Le monde de l'Espéranto / 531", invitas la membraron mobilizighi en la Jardekon por kulturo de paco.

Mauro LA TORRE, en sia mesagho "Mallevi la ambiciojn aù reorganizighi?" al instruistoj, emfazas pri kunlaboro kun Unesko, t.e. partopreni ties edukajn klopodojn por paco.

 

UNESKO

Per la Rezolucio 53 / 25 ( 1998 ), Unesko proklamas la jarspacon 2001 – 2010 « Internacian jardekon de promocio de kulturo senperforta kaj pacema profite al la infanoj de la mondo ».

Ghi invitas la kompetentajn departementojn de la Unuighintaj Nacioj, … samkiel la neregistarajn organizajhojn, la instituciojn kaj religiajn grupojn, la lernejojn, la artistojn kaj amaskomunikilojn aktive apogi tiun jardekon favore al chiu infano en la mondo.

Tiucele la Manifesto 2000, verkita de Nobelpremiitoj pri Paco, estu diskonigata.

 

DOSIERO "Paco en niaj Manoj"

La franca ILEI-sekcio eldonas dosieron pri la Manifesto 2000 kiu akireblas de sia membraro. Ghi proponas la dokumenton

al instruistoj pri historio kaj civitaneco: ili povas enshovi la pristudon en sia kurso;

al lernejaj bibliotekoj: la dosiero estu proponata al la lerneja legantaro;

al popoledukaj asocioj;

al urbaj bibliotekoj.

 

INTERNACIA EKSPLUATO

Esperantlingva dosiero estas alirebla en la hejmpagho de ILEI. La landaj ILEI-sekcioj rajtas kopii la panelojn, traduki ilin kaj uzi laù propre landaj eblecoj. La porpaca kampanjo daùras dek jarojn : esperantlingvaj instruistoj trovos tempon por impliki sin.

Pliaj informoj che la franca ILEI-sekcio < joseph.catil@wanadoo.fr >

Che la verkisto : Armand HUBERT - 13, chemin de la Solitude - FR-57200 SARREGUEMINES.

Hejmpagho de ILEI < http://il.uniroma3.it/ilei >