Pasporto
Hejmen ] Supren ]

 

Analizado de IPR
El la landoj 96/4
Pestalozzi
Survoje al...
Konferenca Regularo
Usonaj lernejoj
Pasporto
Recenzoj 96/4
Reagoj 96/4
Ni kondolencas
Financa raporto

 Esperanto, pasporto al la tuta mondo

Jam dum kvin jaroj ELNA (la Usona nacia E-organizo, Esperanto League for North America, Inc.) planis fari E-instrukurson por televido. Lastatempe la planado firmigxis, la teksto estis verkita, reverkita, re-reverkita, lingve kontrolita kaj polurita; kaj cxio nun pretas (krom financado) antauxenigi la projekton.

Esperanto, Pasporto al la Tuta Mondo tauxgos por dissendado per eduka aux kabla televido, celas plen-kreskulojn, inkluzive studentojn cxe gimnazioj kaj universitatoj. Gxi kon-sistas el 15 duonhoraj lecionoj, uzantaj la rektan metodon de lingva instruado tiel ke la samaj video-bendoj povas esti uzataj ie ajn en la mondo.

Ni celas ke la lecionoj havu ian ...pretertempan econ...   tiel ke ili povuesti uzataj sensxangxe dum multaj jaroj. Ni celas ke la lecionoj havu dauxran historion, kiu tenos la intereson de la studantoj. Kaj, ni celas ke la lecionoj estu amuzaj.

La cxefaj rolantoj estas la ses anoj de Familio Bonvolo: Georgo, greka filozofo, Filiso, klasika baletistino, Roberto, profesia longdistanca kuristo,  Jolando,  hipodroma jxokeo,  Heleno, avangardskola skulptistino, kaj Donaldo, adoleskagxa sed genia britmoda jugxisto. La familianoj surportas nekutimajn kos-tumojn, kaj agas malordinare. Ili ja estas roluloj kiujn ni inventis, roluloj kun universala allogo. Tiel la kurso malfacile eksmodigxos.

Familio Bonvolo tre interesigxas pri internaciaj kulturaj rilatoj kaj dum la evoluo de la lecionoj spertas multajn kontaktojn - leterajn, telefonajn,  hejm-vizitajn, eksterlandvizitajn kaj ecx pretersensajn - kun alilandanoj samnivele fantaziaspektaj kaj idiosinkrazie kondutaj. Post multaj amuzaj kunigxoj kaj diskunigxoj, la rolantoj tutgxoje rekunigxas okaze de lastaleciona internacia kongreso.

Krom la uzo de la rekta metodo, la lecionaro estas strukturita sur kelkaj aliaj gravaj instrumetodoj, kiaj dialogaj subtitoloj, formulfrazoj, vorto-kata-logoj, fotajxoj, mapoj, desegnajxoj, kaj komputorestigitaj lumefikoj. La video estos farita ciferece, por ke gxi poste estu adaptebla al kodoromo kaj interagada instruado. Laborkajeroj en E-o kaj naciaj lingvoj akompanos la videobendojn.

Niaj kunlaborantoj jam produktis “reklam-videon” 15-minutan, kiu prezen-tas la projekton kaj celas faciligi la kolektadon de mono por nia auxdaca projekto.

Ni  invitas la kunlaboradon de diversnaciaj  E-organizoj kaj/aux  individuoj  por la eventuala adapto de laborkajeroj por la kursaro en diversaj naciaj  lingvoj.  La celo estas  ke  ili  mem  povu  presigi  la laborkajerojn kaj senpage kopii (aux ni kopios je kosto) la videobendojn por loka uzado en tiuj nacioj.

Cxi tiu projekto estas vere internacia, kaj Familio Bonvolo esperas helpi krei e-istojn mondvaste.

Pri financado: cxiu leciono kostos 20mil USD. Ni celas kolekti almenaux 80mil USD antaux printempo 1997. Tiam ni filmos la kvar unuajn lecionojn kaj dissendos la ekzemplerojn al cxiuj, kiuj antauxmendis ilin. Antauxmendoj estas acxeteblaj je prezo de 75 USD por la 4, aux je 250 USD por la 15 lecionoj. Tiam ni startigos novan kampanjon kolekti aldonan monsubtenon por filmi la sekvantajn lecionojn. Nia celo estas finprodukti la tuton ene de tri jaroj.

La mono kiun ni kolektos per antauxmendoj certe multe helpos, tamen antauxmendoj ne suficxos. Tial por plenfinanci la tutan projekton ni devas peti helpon de malavaraj mecenatoj, cxu individuaj cxu grupaj. Kaj tion ni kuragxe, ecx auxdace, faras. Ni hastas certigi ke nek ELNA nek la esperantista kunlaborantaro ricevas monan profiton. Nia laboro estas tute volontula kaj senpaga. Nia cxefa deziro estas doni al la movado profesinivelajn videobendajn instrumaterialojn.

Cxiun demandon por informo sendu rekte al la produktanto, Lusi C. Harmon, cxe ELNA, P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530 Usono.

Tel. [510] 653-0998. Fakso: [510] 653-1468. Reto: elna@netcom.com.

Donacojn al la projekto vi povas sendi ankaux al UEA (konto nmvm-n), Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015-BJ Rotterdam, Nederlando.