Pedagogiaj Tagoj
Hejmen ] Supren ]

 

Interlingvistiko
Intervjuo kun Rössler
Pedagogiaj Tagoj
El la landoj 95/1
Vidbendo de IEI
Deviga instruado
Notlibro 95/1
Postparolo 95/1

La 10-aj Esperantaj Pedagogiaj Tagoj

(landa lingvopedagogia konferenco)

 

La konferenco okazis inter la 25-a kaj 26-a de februaro 1995 en Budapeŝto. Ĝin partoprenis ĉ. 60 hungaraj esperantistoj. Gastoj venis ankaŭ el Argentino, Germanio, Jugoslavio, Kroatio, Rumanio, Rusio kaj Slovakio. Anstataŭ arbitra ĵurnalista resumado, mi raportos pri ĝi paŝo post paŝo, en kronologia vicordo. 

 

Malfermo 

Post la komuna kantado de nia himno, s-ino Zsuzsa Barcsay, estrara komisiito de ILEI salutis la ĉeestantojn. Poste ni omaĝis al niaj lastjare forpasintaj kolegoj, inter ili al s-ro Alfonz Pechan, redaktoro de la hungara Esperanto-vortaro. 

 

La unua tago estis memortago omaĝe al Andreo Cseh. La memortagon iniciatis s-ino Katalin Smidéliusz dum la pasintjara konferenco. (Pri Andreo Cseh kaj lia metodo ni povis legi en la 94/1-2-a numero de IPR, en la nuna raporto mi klopodos ne ripeti tiujn informojn.) Krom la ĉeftemo ni povis ĝui la ekspozicion de Litera­tura Foiro kaj la tagon fermis la asembleo de la hungara ILEI-sekcio. 

 

Festparolado 

Ni povis aŭskulti la personajn memorojn de Éva Farkas-Tatár, kiu mem estas Cseh-instruisto. (Krom ŝi en Hungario estas nur du aliaj diplomitaj Cseh-instru­istoj, nome d-ro Ferenc Jáki kaj s-ino Katalin Smidéliusz, tutmonde estas ĉ. 30.) Ŝi partoprenis la UK-on en Kopenhago 1962. Laŭ ŝi, bona instruisto de Esperanto estas kvazaŭ pastro. Ni devas elaste instrui, t.e. se la lernantoj ankoraŭ ne estas pretaj akcepti ion, ni provizore rezignu pri la afero. Se la lernantoj estas freŝaj ni instruu pli, se ili estas lacaj, ni instruu mapli ol planite. Ne la instruisto estu la grava, oni ne devas miri pri niaj kapabloj. Ni devas veki en la homoj la senton: "jen, mi scias ankaŭ tion." Per tio ni povas feliĉigi la homojn kaj tio gravas. Tiu tasko estas iom astreca. Unu el la konsiloj de Cseh diras, ke ĉiuj konsiloj estas superfluaj, se nian laboron vivigas amo al Esperanto kaj al la gelernantoj. Novaj esploroj pri Cseh Siajn lastajn jarojn Andreo Cseh devis pasigi en hejmo de maljunuloj. Kvankam onidire li estis tre kolektema homo, dum la translokiĝo granda parto de la postrestaĵoj pereis. Dank' al Katalin Smidéliusz, el la restantaj memoraĵoj ni povis vidi unikan ekspozicion dum nia konferenco. En la Internacia Esperanto Instituto ŝi partoprenas la esploradon de la postrestaĵoj. Tiom pli, ĉar inter tiuj aĵoj malgranda parto estas hungarlingva. Interalie oni retrovis du skatolojn en IEI kun Cseh-korespondado. Ni povis trafoliumi lian memorlibron, kiu enhavas gepatran vojprovizon kaj amikajn leterojn el la jaroj 1918-1920. Estas aparte kortuŝa lia korespondado el 1933, kiam lia patrino grave malsaniĝis kaj fine mor­tis. Ottó Cseh, lia patro, tiam restis sola, ĉar Andreo ne havis gefratojn. Ĉefe pro fi­nancaj kialoj la filo ne povis partopreni la entombigon. El la prelego de Katalin ni eksciis multe da informoj pri Andreo Cseh, kiuj ĝis nun ne estis publikigitaj. Estas grave, ke oni kolektu tiujn informojn en biografion, antaŭ ol pereus eĉ tio, kio restis. Aŭtune, okaze de la datreveno aperos memorlibro en la redaktado de K. Smidéliusz omaĝe al Cseh, surbaze de la trovitaj materialoj. Kontribuos pluraj granduloj de nia movado: Boulton, Charters, MacGill, Roelofs, Tonkin k.a. Seminario pri la Cseh-metodo 

 

Post tiu ĉi historia parto sekvis la prezentado de la metodo fare de s-ino Smidéliusz kaj s-ro Atilio Rojas el Argentino. Ili praktike prezentis al ni tiujn principojn, kaj karakterizajn trajtojn, pri kiuj vi povis legi en la menciita IPR-numero. Ni vidis, kiel funkcias la teknikeroj en la praktiko. Tiun tagparton finis prezentado de la Cseh-instruhelpiloj el la kolekto de la ĉeestantaj instruistoj. 

 

Post ilia prezentado analizis la metodon Stefan MacGill, kaj lin sekvis multaj aliaj ĉeestantoj. Stefan MacGill: "Cseh estis ne nur teoristo, sed praktikisto, kaj en sia tempo li estis tre avangarda. Lia metodo estas cellingva, kio tiutempe tute ne estis kutima. La metodo estas konversaciiga, kaj tiel la nocioj ligiĝas rekte al la ideoj. Pro tio superfluas komence multaj gramatikaĵoj. Mem la metodo estas zorge elpensita kaj bone ordigita. (El tiu vidpunkto ĝi estas la plej ellaborita sistemo ĝis nun en Esperantio.) Ĝia malavantaĝo, ke ĝi celas ne rekte la komunikadon, sed la nuran priskribon de la (nereala) mondo. Ĝi ne estas verbocentra kaj la korusan ripeta­don nuntempe oni ĝenerale ne uzas en la diversaj metodoj. La plej bona omaĝo estu al Andreo Cseh, ke ni estu same avangardaj, kiel li estis tiutempe. Tio signifas, ke ni transprenu el la Cseh-metodo kaj el la aliaj metodoj la bonajn elementojn." 

 

Atilio Rojas: "Estas tre grave, ke oni organizu laborgrupojn dum la lernado." 

Katalin Smidéliusz: "La celo de la seminario estas prezenti la puran metodon. Sed ni ne deziru havi unusolan metodon, ni kolektu ĉiujn trukojn, kiujn ni povos poste apliki." 

 

Jozefo Horváth: "En la fiŝ-kursoj unue ni uzas Cseh-metodon, poste ni instruas la tutan gramatikon kaj la tria ŝtupo denove estas Cseh-metodo, sed jam iom alie. Oni povas multe pli rapide uzi Cseh-metodon, se unue oni instruas la gramatikon." 

 

Katalin Smidéliusz: "Tio ne eblas. La tria ŝtupo de Jozefo Horváth uzas rektan metodon, sed ne Cseh-metodon. Ni ne miksu la nociojn, kvankam la Cseh-metodo baziĝas sur la rekta metodo, ĝi havas tamen specifajn trajtojn." 

 

Atilio Rojas: "Unue ni devas informiĝi pri la lernantaro. Antaŭ la Cseh-kursoj oni plenigas enketilojn. Krome ni devas iom studi la lingvon de la kursanoj. In­for­miĝi pri ilia prononco, pri la mankantaj fonemoj, ĉu la verbo gravas en ilia lingvo ktp." 

 

Blazio Vaha: "La prelego de Katalin pri la historio de la metodo fortigas nian komunumon. Por ricevi realan bildon pri Cseh, ni devas trovi por la temo histori­istojn, kiuj venas el ekster nia komunumo. Mia demando: ĉu uzante la metodon oni postulas kompletajn respondojn aŭ akceptas ankaŭ elipsajn frazojn?" 

 

Atilio Rojas: "Unue ni petas kompletajn respondojn, poste sufiĉas elipsaj frazoj." 

Péter Rados: "Estas problemo de la metodo, ke kun parto de gramatiko oni ne povas paroli." 

 

Katalin Smidéliusz: "Nuntempe oni preferas alilandajn instruantojn en la kursoj, sed alilanda instruisto ne kapablas komence instrui la tutan gramatikon." 

 

Asembleo de la hungara ILEI sekcio 

 

S-ino Márta Kovács raportis pri la agado de la sekcio en la pasintaj kvar jaroj. Fininte sian raporton ŝi informis la anaron, ke pro diversaj familiaj premoj ŝi ne plu povas estri la sekcion. Do sekvis la redivido de la taskoj ene de la sekcio. Pri la membraro kaj ekspedo de IPR zorgos s-ro László Gados, pri la subvencioj f-ino Erika Tóth, pri la perado de Juna Amiko f-ino Mónika Molnár, pri la organizo de Pedagogiaj Tagoj s-ino Zsuzsa Barcsay. Fine ni ne sukcesis elekti no­van sekciestron, la sekciestro provizore restas s-ino Kovács. 

 

Dimanĉe 

Ni komencis la tagon kun medita horkvarono gvidita de s-ino Éva Farkas-Tatár. Poste ni partoprenis publikan lecionon de Karolina Kocsi Szõdy el urbo Veszprém. La lernantaron formis grupo de mezlernejanoj, partoprenantoj de la paralele funkcianta SOJLO. Ni povis rigardi ankaŭ la provlecionon de la Mazi-serio. S-ro Stefan MacGill raportis pri ĝia preparado kaj ni analizis la mate­ria­lon. La kolegoj, inter ili ekzemple d-ro Vaha, havis plurajn proponojn por la even­tualaj ŝanĝoj. Ni esperu, ke niaj proponoj alvenos ĝustatempe kaj bonvene. 

 

József Németh