|
JOHANN
HEINRICH
PESTALOZZI, pedagogo kaj verkisto, naskigxis antaux 250 jaroj Pri
lia vivo. Li
naskigxas en 1746 en Zürich, en samnoma svisa kantono ZH, kaj tie studas gxis
la fino de liceo. Li legas verkojn de Jean-Jacques Rousseau kaj de aliaj
filozo-foj. Li unue agadas kiel ter-kultivisto en Neuhof (kantono Aargau = AG).
Pro komercaj malfacilajxoj li komencas verki. En 1781 aperas la unua parto de
"Lienhard und Gert-rud". En
1799 regas milito en Svislando pro la invado de Napoléon. Milito, bataloj,
mortin-toj... subite trovigxas multaj orfoj: en Stans (kantono Nied-walden = NW) Pestalozzi
akceptas 80 el ili kaj flegas, nutras kaj instruas ilin sola. De 1799 gxis 1804
li logxas kaj instruas en Burgdorf/Berthoud (kantono Bern = BE). Poste li
malfermas lernejon en Yverdon en francparola parto de Svislando (kantono Vaud -
VD). (Tiu urbo trovigxas tiam sub la okupado de Bern). Tie li laboradas, aplikas
siajn teoriojn kaj instruas al malricxaj infanoj de 1804 al 1825. Paralele estas
tie lertigado de instruistoj. En 1827 li mortas en Brugg (AG); lia tombejo
trovigxas en Birr (AG).[...] Pri
lia agado. Oni
rimarkas, ke li vivis kaj en germanparola parto de Svislando (Alemanio) kaj en
francparola parto (Romandio). Li estis alemana kaj verkis en la germana lingvo.
Evidente liaj verkoj tradukigxis al multaj aliaj lingvoj. En Yverdon venis al li
alemanaj infanoj, kiuj sekvis la kursojn en la franca kaj inverse romandaj
infanoj povis lerni la germanan lingvon; do Pestalozzi jam organizis dulingvan
lernejon. La lingvoj estis laux li iloj, ne instrufakoj. Hodiaux en Svislando
oni planadas tiajn lernejojn, sed penas pro administraj malfacilajxoj... Kun
Pestalozzi la infanoj devis studi, fari dommastrumajn taskojn kaj labori en la
kampoj por lerni terkulturadon. A.S. Neill en Summerhill agis iom same.
Pestalozzi enkondukis sxpinadon, Gandhi same. Pestalozzi volis, ke liaj
lernantoj faru gimnastikon, novajxo tiutempe, same kiel desegnado, manlaboro,
kantado, kaj studado de geografio, historio, fremdaj lingvoj kaj matematiko.
Estis konstanta fluo inter la observado de la infanoj kaj adaptado de la metodo;
la Pestalozzi-metodo neniam estis priskribita de li mem, li konigis nur bazajn
principojn. Oni ne forgesu, ke gxis tiam la instruado estis cxefe tasko de
religiuloj, ke gxi konsistis grandparte el memorigado, iom da legado kaj
skribado, kaj estis tradicia, religia, ege formala. Malmulte da infanoj ricevis
instruon, kaj cxefe ricxuloj, tute elitisme. La tiutempa ideo estis, ke
klerigado povus endangxerigi la sxtaton... En
Stans li akceptis katolikajn infanojn kaj instruis ilin pri ilia religio estante
mem protestantulo. Tiu toleremo impresis multajn samtempanojn. Pri
liaj fundamentaj ideoj pedagogiaj.
Pestalozzi agadis cxefe kun orfoj, malricxuloj, almozpetantoj, do malfavorigitaj
infanoj. Jam tio estas ekster-ordinarajxo!
Laux li, oni devas eduki ne nur la kapon, sed ankaux la koron kaj la
manojn. Do tuteca integrita pedagogio estas la bona vojo, laux la ritmo de la
infano, sen iu premo, taksado aux jugxo. Gravas, ke la kuragxo kaj gxojo de la
infano regu dum la lernado. La komenco de la instruado estas la rilatoj inter la
patrino kaj la infano, tiu momento de la infanvivo plej gravas; Pestalozzi
verkis "Manlibro de la patrinoj" kaj "Kiel Gertrud
instruas siajn infanojn". (Vidu same la verkojn de Bruno Bettelheim).
Tiu sfero estas la unua por la homo, post interna sfero, en kiu la homo rilatas
al Dio. Cxirkaux la patrina-familia sfero ("hejmo") estas la profesia
medio, la socia tavolo, la socio entute kaj finfine la patrujo. Konkrete la
instruisto devas prezenti ajxojn, tiel ke la infano povu vidi, preni, teni ilin
kaj malkovri iliajn ecojn. Formoj, nombroj kaj preciza parolado, priskribo,
estas la cxefaj taskoj. Skribado venas post auxdo kaj kompreno, post enkapa
kalkulado, se temas pri ciferoj. Plie gvidado al memstarkapablo, al auxtonomeco
endas. La infano mem staras je la mezo de la pedagogio. Persona
noto. En 1995 mi auxskultis prelegon de japana majstro
pri "origami" (paperfaldado). Li menciis du skolojn, unu en Euxropo
kaj unu en Japanio. Laux tiu japano fama majstro de la euxropa skolo estis J. H.
Pestalozzi! Nuntempa
agado. En
Trogen (Kantono Appenzell-Ausserrhoden - AR) malfermigxis en 1946 orfejo por
akcepti infanojn sen gepatroj post la dua mondmilito. Tiu vilagxo el 26 domoj
ricevis la nomon de tiu altranga pedagogo Pestalozzi. Kelkaj domoj estas
internaciaj, aliaj akceptas unu kulturon: en la tibeta domo logxas tibetaj
infanoj, tibeta paro edukas ilin en tibeta lingvo, ili mangxas tibete kaj vivas
laux sia kulturo. En alia domo regas libana kulturo, en alia bosnia, ktp. Certe
cxiuj lernas la germanan, cxar gxi estas la loka lingvo. La instruistoj de tiu
"vilagxo Pestalozzi" faras konstante esplorojn kaj arigas spertojn pri
interkultura edukado. En Zürich estas "Pestalozzianum", grava
pedagogia esplorcentro. Multaj aliaj institucioj en Svislando kaj en la mondo
portas lian nomon kaj klopodas labori laux liaj ideoj. Kelkaj
citajxoj. De
samtempano: "Pestalozzi reprenas cxiujn demandojn cxe ilia origino,
studas la funkciadon de la naturo kaj ne la sistemojn inventitajn de homoj. Li
klopodas kunigi koron, animon kaj spiriton." De
Pestalozzi:
"Eksciti la atenton de la infano, ekzerci lian jxugxkapablon, altigi lian
koron al noblaj sentimentoj, jen laux mi la esencaj celoj de la edukado." "Mi
mem vivis kiel almozpetanto por instrui al almozpetantoj kiel vivi kiel homoj...
La nura vojo al pli evoluigita kaj demokrata socio estas edukado: Homo farigxas
homo nur tra edukado". Konk1udo.
Ege modernaj estas la pensoj de Pestalozzi! Jam dum lia vivo multaj kleruloj
eksciis pri li kaj vizitis lin en Yverdon. Dauxre liaj teorioj estas studataj
tra la tuta mondo fare de ontaj instruistoj. En Romandio - kaj eble en aliaj
landoj same - oni povus, devus repreni tiujn principojn subokulen kaj organizi
la instruadon pli efike kaj en plena respekto de la tuteco de la infano. En tiu
parto de Svislando, francparola, fakte li eble estas malpli konata ol en la
aliaj partoj de la mondo", La
svisoj konas lian emon helpi al malricxuloj, sed lia pedagogia verko estas iom
forgesata, bedauxrinde! Fontoj: "Qui êtes-vous, Monsieur Pestalozzi?"
Jacqueline Cornaz-Besson, eldonejo La Thielle, Yverdon, CH,
1987 kaj "La Suisse, de la formatin des Alpes à la quête
du futur" eldonejo Ex Libris, CH, 1975.
Mireille
Grosjean, instruistino
|