Pli viva ILEI
Hejmen ] Supren ]

 

Scienca kunteksto
ICxLM
Pli viva ILEI
Interkulturo 2
IK-Trejnseminario
Varbilo
El la landoj
Recenzo

Al pli viva ILEI

Organiza refortigxo, unu el la tri agadprioritatoj aprobitaj de la Komitato en la lasta kunsido, farigxis akso kaj cxefslogano en laboro de la nova Estraro de  ILEI dum la trimonata periodo post la elekto. Dum auxgusto kaj septembro la Estraro ret-kunsidis praktike sencxese – ni intersxangxis cxiutage mesagxojn pri farendajxoj kaj faratajxoj, kaj lauxbezone vocxdonis pri urgxaj decidoj. En la semajnoj 22-28/09/2003 kaj 20-26/10/2003 ni havis formalajn retkunsidojn, kun pli intensa intersxangxo de retmesagxoj pri difinita tagordo adaptita al aktualaj bezonoj kaj plejurgxajxoj. Tiu nova laborformo montrigxis utila kaj efika, sed ni devas ankoraux modernigi gxin konforme al disponeblaj retfaciligoj kaj retkapabloj de la estraranoj. La membroj povis legi en IPR 03/3 pri kelkaj rezultoj de la estrara laboro el tiu periodo, sed la rezultoj venas pli konvinke kun cxi tiu numero kaj kun la nova rethejmo de ILEI cxe www.ikso.net/ilei. Varbkampanjo por membrara kresko de la organizo, ekkonstruo de la nova retpagxaro, dauxre regula eldonado de IPR kaj Juna amiko, relancxo de la projekto Interkulturo al eksperimenta uzo en nova eldono, novaj projektideoj, preparoj por la Konferenco 2004, agado cxe Unesko kaj iniciatoj en la sfero de instrukapabligo estas kelkaj pasxoj sur la vojo al la proklamita celo de organiza refortigxo. Necesas rekoni kaj pliutiligi ankaux aliajn kaj alies projektojn kaj agadojn en la eduka kampo, laboron de cxiuj individuaj agantoj, grupoj kaj institucioj kiuj konformas al la celoj de ILEI. Tamen, ni estas nur cxe la komenco por solvi organizajn, financajn kaj agadajn problemojn kiuj akumuligxis cxe ILEI dum jaroj. Pluraj iniciatoj kaj reagoj de sekcioj kaj aktivuloj, cxu kritikaj cxu subtenaj, montras ke la Estraro povas kaj devas havi pli firman kaj kontinuan kunlaborkontakton kun la aktivuloj, membraro kaj partneroj de ILEI por iri al tiu solvo kaj plu. Ni flegos tiun laborstilon de reciprokaj kompreno kaj subteno.

Dezirante al cxiuj legantoj de IPR kaj al cxiuj membroj kaj amikoj de ILEI plezuran adiauxon kun la foriranta jaro kaj gxojan renkontigxon kun la nova, ni esperas pli oftajn renkontigxojn kun vi kaj pli viglan interkomunikadon estonte.

Via Estraro