|
PLUPO kaj la
gruoj, lupo, ursidoj, la maro kaj la grandarbaro (recenzo) "Plupo estas eta
"nevido", kiu povas paroli kun bestoj. (li estas nevidebla por cxiuj
homoj -krom por vi kaj mi.) Plupo logxas ie malproksime en la nordo inter altaj
montegoj. Tie li havas sian logxejon, etan torfan kabanon,cxe la lago La
Bluakvo." La etulo vizitas siajn amikojn
en la Marcxolando, kaj faras mirindan vojagxon kun la gruoj; en la Arbarlando
renkontas ties logxantojn kaj ekkonas ilian vivon kaj problemojn pro la malapero
de la arboj, ja homoj havas cxion cxirkaux si el ligno. Li vizitas ankaux la
maron per sia floso kaj dum tiu vojagxo malfermigxas antaux li la naturo de la
akvo; en alia libreto li pasigas tutan someron kune kun ursofamilio kaj
partoprenas ilian vivon. Same instrua estas cxiuj frazoj de la volumo Plupo kaj
la lupo. La kvin libretoj tradukigxis en
bona esperanto. La simplaj frazoj estas kompreneblaj por infanoj, gxueblaj je
vesperaj enlitigaj rakontoj, eble ankaux dumkursaj lecionoj. Multaj bestonomoj,
leksiko pri la naturo povas facile enkapigxi al la infanoj, la rakontetoj edukas
al la etuloj la internajn legxojn de la naturo, ties komprenon kaj estimon. La
firma bindado certigas ke la libroj eltenas la oftan trafoliumadon, la belaj
ilustrajxoj tion, ke la infanoj volonte faros tion. La cxarmaj infanlibroj de Inga
Borg, tradukitaj al Esperanto kaj eldonitaj antaux pli ol 10 jaroj de la
Eldonejo Progreso haveblas ankoraux kontraux favora prezo. Mendu la kompletan serion de
kvin libretoj nun kontraux entute 100 SEK (cx. 25 NLG) inkluzive la afrankon
cxe: LUNDS ESPERANTOKLUBB, c/o Lange,
Bredgatan 27, SE-222 21 LUND Aux rete cxe: Kalle.Kniivila@sydsvenskan.se Katalin Smidéliusz
|