Pollando
Hejmen ] Supren ]

 

Auxstralio
Auxstrio
Finnlando
Nederlando
Pollando
Nederlando

Interlingvistiko popularigxas

La Interlingvistikaj Studoj de UAM (Universitato Adam Mickiewicz en Poznan,
Pollando) atingis gravan momenton fine de septembro, nome la unuaj
gestudentoj finis siajn studojn kaj sukcese defendis sian diplomlaborajon:
Lence Efremova el Makedonio prezentis la rolon de rido en la poemoj de
Baghy, Andreas Emmerich, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio analizis la
e-lingvan tradukon de "La Mastro de la Ringoj" de Tolkien kaj Peter Zilvar
same el Germanio komparis la vortprovizon de kelkaj bazaj vortaroj
esperantaj kaj etnolingvaj kaj el ili kunmetis vortliston por la proponata
Europa lingvoatestilo.

Dum la sama semajno (23-27.09) 23 novaj gestudentoj komencis siajn studojn.
La Interlingvistikaj studoj allogis interesitojn ne nur el Pollando kaj la
cirkauantaj landoj (Germanio, Litovio, Rusio), sed ankau el Austrio, Belgio,
Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Kroatio, Svedio kaj ec el Irano. Ses
el inter ili povis partopreni dank'al la stipendioj de ESF (Esperantic
Studies Foundation) kaj unu dank'al la stipendio ofertita far s-ino Mila van
der Horst-Koliñska.

La internacia studentaro guis la prelegojn de internacia profesoraro. Kun
prof. Wells (Britio) ili malkovris la sekretojn de sonoj. Prof. Geraldo
Mattos (Brazilo, prezidanto de la Akademio de Esperanto) prezentis al ili
originalan aliron al literaturo surbaze de la unua periodo, kun la kontribuo
de la poetino Lidia Ligêza kaj de Tomasz Chmielik. D-ro Zbigniew Galor (el
la surloka stabo) enkondukis la auskultantojn en la multkoloran e-kulturon
kun la kontribuo de s-ino Zofia Banet-Fornalowa pri e-teatro kaj de Judit
Schiller pri e-filmarto. La partoprenantoj ekkonis kaj mem komparis la
diversajn formojn de lingva kaj nelingva komunikado en interkultura
kunteksto lau la instigo de d-ino Ilona Koutny, gvidanto de la Studoj.
La interkomunikado dauris vespere kaj semajnfine, kiam okazis la tradicia
kultura renkontigo Arkones en Poznan. La kulturajn konojn kompletigis
interalie la impresiga spektaklo de Jerzy Fornal (Aniaro) okaze de la
20-jara jubileo de lia unupersona e-teatro kaj muzika koncerto de Leszek
Dobrowolski, Ocjo Dadaev, Zuzanna Kornicka kaj de Mikaelo Bronstejn kun
mielvino. Multaj aliaj prelegoj (pri Varankin, Dostojevskij, Europa
identeco, alfabetoj de Europo, tradukarto, e-vortaroj en la reto, ktp) kaj
diskutoj amuzis la homojn. La kunordigo de la du arangoj pruvigis ankau
ci-foje fruktodona.


Dr Ilona Koutny, membro de AdE
gvidanto de Interlingvistikaj Studoj
Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz Universitato
Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan
T: +48-61-829-27-09
T/F (sekr.): +48-61-829-27-00