Ronald
Glossop:
Preter
naciismo
al paca tergloba komunumo
(prelego
verkita por la 32-a ILEI Konferenco en Montpeliero)
Ni vivas dum gravega momento en la historio de la homaro. Nia homara socio nun
transiras de kolekto de iom apartaj naci-sxtatoj al unuopa tergloba komunumo.
Por instruistoj, kiuj laboras kun gejunuloj, cxi tiu transiro en la homa
vivmaniero estas tre grava. Nia tasko estas prepari gejunulojn vivi ne en la
mondo, kiun ni konis, sed en la mondo de la estonteco, kie ili vivos. Kia defio!
Kiel ni scias – kiel iu ajn scias – kia estos la mondo en la estonteco? La
sxangxoj eble estos tiel variaj, ke multe da tio, kion ni instruos al ili, estos
neutila. Tamen ni devas peni prepari niajn gejunulojn kiel eble plej bone.
En la nuntempa mondo oni ricevas la identecon plejparte laux la nacia komunumo,
kie oni naskigxis, sed tia mondo nun malaperas. Ïi certe gxis nun ne tute
malaperis. Tamen ni povas vidi la malkreskantan influon de la nacia komunumo.
Tio estas la situacio, cxu ni pensas pri la etna nacia komunumo aux pri la
politika naci-sxtato. La tutmonda komunikado kaj la facila vojagxado de lando al
lando havas la rezulton, ke ecx infanoj ne plu estas enfermataj en la nacia
komunumo, kie ili hazarde naskigxis. Iliaj horizontoj estas pli vastaj ol tio.
Ili vivas en tergloba komunumo – granda sxangxo, kiun ofte iliaj gepatroj kaj
geavoj ankoraux ne agnoskas.
La plenkreskuloj nur malrapide akomodigxas al la sxangxoj, kiuj nun okazas. Kiam
ni rigardas la politikajn instituciojn kaj la lingvajn politikojn, kiujn ili
adoptas, ni povas vidi kelkajn lauxgradajn sxangxojn. Tamen ekzistas multaj
oponantaj tendencoj. Ecx tiuj homoj, kiuj adoptas pli vastan vidpunkton emas
pensi rilate al internaciismo anstataux terglobismo. Plue, ecx la internaciismo
kutime ankoraux enhavas grandan dozon de naciismo.
Mi konsideru detale cxi tiun distingon inter internaciismo kaj terglobismo.
Internaciismo vidas mondon de individuaj naci-sxtatoj. Kelkfoje iliaj registaroj
kreas internaciajn instituciojn por helpi kunlabori unu kun la alia. La tauxga
figuro por la internaciisma vidpunkto estas mapo de la mondo, kie la diversaj
landoj estas bildigitaj en diversaj koloroj. Difinita linio trovigxas cxirkaux
cxiu. Terglobismo, male, vidas la mondon kiel unuopan planedan komunumon. La
tauxga figuro por la tergloba vidpunkto estas foto de la Tero rigardata el la
spaco. Tie oni ne vidas altrudatajn landlimojn.
La tauxga speco de politika institucio por internaciisma mondo estas internacia
organizajxo kiel Unuigxinta Naciaro. Ïi estis kreita de la landaj
registaroj por ilia propra bonfarto. Memoru, ke la reprezentantoj de la landaj
registaroj, kiuj konsiligxi kaj adopti rezoluciojn cxe Unuigxinta Naciaro, estas
senditaj tien de la landaj registaroj por prizorgi la nacian bonfarton. Ili
estas pagitaj de la landaj registaroj por fari tion, kio estas bona por tiu
registaro. Se tiuj diplomatoj iam ajn meti la bonfarton de la monda komunumo
super la bonfarto de sia propra lando, ili baldaux perdos sian postenon. Ecx la
dungitoj de U.N., kiel la Sekretario-Ïenerala, devas esti gvidataj ne laux
tio, kio estas bona por la mondo, sed laux tio, kio ne ofendos la pli potencajn
landajn registarojn.
La tauxga politika institucio por la tergloba komunumo estus demokratia tutmonda
federacio, kie la homoj de tiu monda komunumo elektus reprezentantojn al monda
parlamento. Ili farus legxojn por trakti terglobajn problemojn, kiujn la
tergloba komunumo alfrontas. cxi tiuj reprezentantoj estus pagitaj de la
tutmonda registaro, kvankam ili ankoraux devus esti elektitaj de la homoj, kiujn
ili reprezentas. La nuntempa internacia legxo traktas cxefe la interreagojn
inter naci-sxtatoj, sed la terglob-orientataj legxoj de monda parlamento traktus
konduton de individuaj personoj. Oni ne plu uzus armeojn aprobitajn de U.N. por
peni puni naci-sxtatojn aux naciajn grupojn pro malpermisita konduto, kiel
okazas en la nuntempa internacia sistemo. Male, nur tiuj individuoj, kiuj
malobeas la legxojn, estus jugxitaj kaj, kiam necesas, persekutitaj. Ni havus
novan situacion, simila al tio interne de naci-sxtatoj, kie la paco estus
konservata de policanoj, kiuj povus malliberigi individuojn.
Sed cxi tiuj aferoj, kiujn mi gxis nun pritraktis, estas nur akcesoraj al mia
cxefa punkto pri la diferenco inter internaciismo kaj terglobismo. Mi volas
atentigi al vi la malsamajn lingvajn politikojn inter internaciisma mondo kaj
terglobisma mondo. En internaciisma mondo elektitaj naciaj lingvoj estas uzataj
en internaciaj organizajxoj. Oni dungas interpretistojn kaj tradukistojn por
helpi komunikadon inter malsamaj naciaj grupoj. cxar ekzistas tro da naciaj
lingvoj, por permesi la uzon de cxiuj el ili, oni devas doni specialan statuson
al la naciaj lingvoj de la pli potencaj naci-sxtatoj. Tiuj lingvoj farigxas la
oficialaj lingvoj de la internaciaj instancoj.
La rezulto estas, ke la homoj en aliaj landoj estos devigitaj lerni
tiujn "cxefajn" lingvojn krom sian propran nacian lingvon. Tiuj
"cxefaj" lingvoj iom post iom igxos pli gravaj ecx ekster la
registaraj internaciaj instancoj. Tio okazas cxar tiuj estas la naciaj lingvoj,
kiujn pli da personoj povas uzi. La "necxefaj" naciaj lingvoj – kaj
ecx pli, la etnaj lingvoj, kiuj ne estas antauxenigataj kiel landaj lingvoj –
estas iom post iom margxenigataj. Rilate al la edukado de la gejunuloj, la
proklamata politiko estas multlingvismo, sed ne cxiuj lingvoj estas egale
rangitaj inter tiuj lingvoj, kiujn oni devus lerni. Sekve la efektiva rezulto
estas, ke la lingvoj de la pli potencaj sxtatoj igxos cxiam pli gravaj
"cxefaj" lingvoj. La lingvoj de la malpli potencaj sxtatoj igxos cxiam
malpli gravaj "ne-cxefaj" lingvoj. Fine, nur unu (aux eble du) naciaj
lingvoj restos en la konkurenco. Ni povas vidi, ke tia situacio jam okazas en la
mondo. Ïis nun la angla estas la evidenta gajnanto, dum la franca, la
hispana, la germana, kaj la cxina batalas pri la dua rango.
Male, en terglobisma mondo la lingvodemando estus: Kiu lingvo finfine estus plej
bona por la tuta tergloba komunumo? Demokratia tutmonda federacio povus trakti
la demandon en konsiligxa maniero. La plej efika sistemo evidente estus havi
unusolan lingvon por la tergloba komunumo. La plej bona lingvo por la tutmonda
komunumo devus esti lingvo, (1) kiu estas naci-neuxtrala; (2) kiu estas ne tro
malfacila lerni; (3) kiu estas facile uzebla kaj parole kaj skribe; (4) kiu
povas esprimi cxiujn el la diversaj specoj de aferoj, kiujn tia lingvo povu
esprimi; kaj (5) kiu estas efektive uzita de iu komunumo dum iom da tempo por
certigi, ke gxi vere povas funkcii. Konsiderante la tendencon de nuntempa
teknologio, ni aldonu, ke la tergloba lingvo devus esti senprobleme lernebla de
komputiloj. Komputiloj devos povi kompreni ordonojn prezentitajn kaj parole kaj
skribe, kaj ankaux povu disdoni informojn kaj parole kaj skribe. Evidentas al
multaj el ni, ke la lingvo, kiu plej bone plenumas cxi tiujn postulojn, estas
E-o.
Kiam ni rigardas la estontecon kaj la taskon eduki niajn junulojn por la mondo,
en kiu ili logxos, ni alfrontas grandegan defion. La landaj registaroj, kiuj
plej forte influas la karakteron de la edukado de niaj gejunuloj ne sukcese
vidas tion, kio estas bezonata. Plejparte la registaroj ne forlasis naciismon
kaj la celon plej gravigi la lojalecon de siaj gejunuloj al la landa komunumo
kaj al la nacia lingvo. Tia edukado celas prepari ilin por igxi plenkreskuloj,
kiuj batalos kaj subtenos militojn de la landa komunumo kontraux aliaj landaj
komunumoj senkonsidere tion, kio estas plej bona por la tuta mondo.
En Euxropo multaj landaj registaroj movigxas preter naciismo al internaciismo,
aux almenaux regionismo. Ili antauxenigas multlingvismon kaj la nocion, ke iu
ajn gejunulo devus povi iri ien ajn en Euxropo. La gejunuloj devus povi vizitadi
universitatajn klasojn aux trovi laboron sen ia ajn lingva problemo. Sed oni
neniam povos efektivigi tiajn celojn. Jam ekzistas dek unu oficialaj lingvoj en
Euxropa Unio. En Euxropo ekzistas ankaux aliaj regionaj lingvoj, kiel la bretona
kaj la kimra kaj la kataluna kaj la vaska. Plue, Euxropa Unio probable baldaux
etendigxos por inkluzivi almenaux tri aliajn landojn (Polio, Cxe§io, kaj
Hungario). Tiam estos tri aldonaj lingvoj. cxu estas vere praktikeble, ke granda
nombro da gejunuloj lernos kvin aux ses lingvojn sen mencii dek tri aux dek
kvar? Cxi tia multlingva politiko havos nur la rezulton, ke la rolo de la angla
estos pli fortigita, cxar por ne-anglaj parolantoj la angla preskaux cxie estas
la unua fremda lingvo lernenda.
Plue, tia Euxrop-centrigita aliro estos tauxga nur dum eble kelkaj dekjaroj. La
tasko lerni multajn diversajn Euxropajn lingvojn estas tre malfacila. Sekve, ne
estas surprizo, ke la plejparto de Euxropanoj havas malgrandan intereson pri la
lernado de la cxina, la japana, la araba, aux la hinda. Tamen la mondo
inkluzivas ne nur Euxropon kaj la Amerikajn landojn sed ankaux Azion kaj
Afrikon. Ia ajn internaciismo, kiu ne agnoskas cxi tiun gravan fakton, devus ne
ecx esti nomita "internaciismo" sed anstataux
"Euxropanismo." Tia limitigita regionismo estas ecx pli malproksima de
terglobismo ol la pli tradicia internaciismo, kiu almenaux konsideras la tutan
mondon.
La zorgoj de la landaj registaroj montras, ke ilia vido de la estonteco estas
fokusita plejparte al naciismo kaj regionismo. £ajnas, ke ili ne povas
fari la transpason al terglobismo. La land-estroj plejparte ne volas pensi pri
la mondo kiel unuopa komunumo. Sekve, ni mem devos mastrumi la edukadon de niaj
infanoj kaj geavoj kaj iliaj kunjunuloj. Ni devas doni al ili la vidon de
tergloba komunumo, kiu estas jam auxgurigita de nia E-komunumo. Ni devas instrui
ilin preteriri la identecon kun la nacio, kie ili hazarde naskigxis. Ni devas
fokusi ilian atenton al la tergloba komunumo, kie ili povos trovi novan
identecon. Ni devas instigi ilin pensi pri si mem ne rilate al la nacia
komunumo, al kiu iliaj gepatroj apartenis, sed rilate al la tergloba komunumo,
en kiu ili vivos. Ni devas instrui ilin pri la principoj tiel elokvente
deklaritaj en nia Manifesto de Prago: (a) la valoro de demokratia komunikado,
kiu permesas la partoprenado de cxiuj; (b) la valoro de edukado, kiu transcendas
naciajn kaj regionajn limojn; (c) la valoro de lingva lernado por cxiuj homoj,
ne nur malmultaj; (cx) la valoro de multlingvismo por cxiuj homoj; (d) la valoro
de la respektado de cxies lingvaj rajtoj; (e) la valoro de la lingva diverseco
ecx dum ni igxas unuopa tergloba komunumo; kaj (f) la valoro de la ebleco libere
esprimi la pensojn al aliuloj kaj asocii kun aliuloj ie ajn en la mondo
senkonsidere la naciecon. Plej grave, ni devas serioze instrui ilin pri E-o kaj
ofte komuniki kun ili E-e, por ke ili sentu hejme en la tergloba komunumo, de
kiu ni cxiuj estas membroj.
Mi opinias, ke multaj geinstruistoj kiuj instruas E-on al infanoj jam konas la
kanton, kiun mi nomas nia "monda himno por infanoj." La melodio venas
de la konata franca kanzono “Frère Jacques”. La tekston verkis
Charlotte Kohrs de San Diego, Kalifornio, Usono, la fondintino de "Infanoj
cxirkaux la Mondo." £i verkis la kanzonon por infanoj en la tuta
mondo, kiuj lernas E-on. La teksto estas:
"Sur
la Tero, bela Tero,
Logxas
ni, kantas ni,
Kune
sur la Tero, Monda familio,
Famili',
famili'."
Mi esperas, ke cxiuj el niaj E-aj gelernantoj dauxre kantos cxi
tiun infanan kanzonon por la tergloba komunumo, aparte dum "Ago Tago"
por infanoj (iu tago de via elekto dum la dua aux tria semajno de Februaro). cxi
tiu kanzono montras en mirinde konkreta maniero la sintenon, kiun ni devas
evoluigi en niaj gejunuloj por movigxi preter naciismo kaj landaj registaroj al
pacema tergloba komunumo.
___________________________
NOTOJ
1) Vidu Ronald J. Glossop, "Language Policy and a Just World
Order" ["Lingva Politiko kaj Justa Monda Ordo"], Alternatives,
XIII (1988), 395-409, aparte p. 404.
2) Esperanto, Septembro 1966 (N-ro 1084), p. 146.
Ronald
J. Glossop,
Profesoro
de Filozofiaj Studoj kaj Kunordiganto de Pac-Studoj,
Sud-Ilinoja
Universitato en Eduxardsvilo, Edwardsville, IL 62026-1433, Usono