Prezidanta saluto
|
Salutvortoj
de la prezidanto de ILEI Estimataj kolegoj
kaj kunlaborantoj, jam
la duan sinsekvan jaron mi sendas al vi salutojn fine de la cxiujara kursaro en
San-Francisko, kun bedauxro ke mi ne povos esti ankaux kun vi en Finnlando. Lige
kun la konferenca
temo, mi jam anticipe preparis skizan enkondukon al gxi por IPR, kaj espereble
tiu kaj aparte la pli detala studo de Katalin Smidéliusz pri aspektoj de la propedeuxtika valoro de Esperanto spronos
viglan kaj utilan diskutadon. Kion ni povas jam dokumenti pri niaj asertoj? Kiel
ni povos pli bone utiligi la faktojn pri la valoro de Esperanto kiel enkonduko
al studado de fremdaj lingvoj? Kiel ni povos subteni eksperimentojn kiuj pli
definitive montros ne nur tiun valoron, sed samtempe la valoron de nia lingvo
mem kiel kultura perilo kaj
komprenigilo? Cxe
la sojlo de novaj jarcento kaj jarmilo, la tehxnologio efektive favoras nin,
cxar efikajn ligojn inter lernejoj diverslandaj
kaj diverskulturaj ni ja povos krei ecx post nur
kelksemajna lernado de nia lingvo. Krome,
heligxas la perspektivo rilate materialojn. Se vi tralegis la lastan
ekzempleron de
IPR de la pasinta
jaro, vi
certe konscias pri
la "nova ondo de
lernolibroj" pri
kiuj skribis Stefan MacGill kaj aliaj. Kaj
venas "Mazi" kaj aliaj
videoprojektoj, venas komputilaj programoj kaj trareta, transnacia
komunikado. Persatelitaj
radioelsendoj en Esperanto ankaux montras unu alian vojon kiu povos malfermigxi al ni en la estonteco kiam la
kostoj tion permesos. Do
progreson ni certe antauxvidas. Niaj taskoj kaj defioj restas similaj kiel en
antauxaj jaroj: kiel organizi nin plej efike por ke ILEI povu plenumi kaj
pliampleksigi la esencan rolon kiun gxi devas havi en la Esperanto-movado.
Estrar-elektoj donos la okazon pritaksi la homfortojn kiujn ni disponas, kaj
organizi nin pli efike por subteni la diversajn agadojn kiuj favoras la
instruadon de Esperanto en novaj cirkonstancoj. Mi
per tio finos dezirante al vi fruktodonan laboron, kaj ni planu efikan jaron
de kunlaborado kiu maksimume
profitos el la pasintjaraj
atingoj. Duncan Charters,
Prezidanto de ILEI
|