Propedeuxtiko
Hejmen ] Supren ]

 

Indeksoj 1991-95
Edward Symoens
Propedeuxtiko
Komitato en Övik
BEKunu BEKdu...
El la landoj 96/1
Reage al Golden
Ekzamenoj 95
Notlibro 96/1

Edward Symoens:

La propedeuxtika valoro de Esperanto

 

1­ En periodo, kiam la mondo vaste malfermigxas, komunikado ne estas superflua lukso, sed nepra neceso. Lingvolernado sin trudas al cxiam pli da homoj, sed gxis nun la rezultoj de tiu instruado, laux plej diversaj enketoj kaj atestoj, tute ne estas evidenta nek kontentiga. Kial ne iri tute novan vojon, ecx se tiu sxajnas al multaj homoj nekutima, ecx revolucia?

Ni bezonas lingvo-paradigmon, lingvo-modelon, kiu konsistigas enkondukon lauxgradan al cxiuj esencaj gramatikaj, morfologiaj kaj semantikaj elementoj, al cxiuj t.n. „universalia”, „esentialia” (latinaj vortoj por universalaj trajtoj, ecoj, karakterizajxoj; la esencaj ecoj, elementoj) uzeblaj en plej multaj lingvoj.

Gxis antaux nelonge, oni konsideris la latinan - prave - kiel enkondukon al precipe la modernaj latinidaj lingvoj kaj al universala pensmaniero. Pro diversaj ecoj, gxi helpas la gelernantojn kompari, dedukti, analizi, rezoni kaj liberigxi el la pensmaniero de la gepatra lingvo.

Bedauxrinde, la latina estas tre malfacila lingvo, regebla nur de limigita grupo de intelekte plentalentaj kaj motivitaj lernejanoj, kaj gxi ne alportas solvon al la praktika komunika problemo. Pro tio kaj eble pro aliaj motivoj, gxi multlande malaperis el la instruprogramoj, aux gxia instruado estis reduktita al nur kelkaj horoj semajne, kiuj tute ne suficxas por ke gxi ludu sian antauxan edukan rolon. La tuja lernado de modernaj lingvoj anstatauxas, sen alia preparo, tiun de la latina.

 

2­ Ni do bezonas alian paradigmo-lingvon, kiu kombinas la edukajn ecojn de la latina kun la postuloj de la moderna socio, kiu pro sia simpleco kaj relativa facileco (i.a. la foresto de senutilaj gramatikaj esceptoj) estu alirebla ankaux al malpli talentaj lernejanoj kaj aldone posedu la saman esprimkapablon kiel aliaj lingvoj.

Tia lingvo ekzistas: la internacia lingvo Esperanto, kiu dum sia pli ol centjara ekzisto plene maturigxis en la sino de internacia diaspora komunumo kaj laux natura, socia vojo evoluis de lingvoprojekto al auxtonome funkcianta, vivanta kaj evoluanta lingvo, instrumento de supranacia komunumo.

Ofte gxi estas nomita „la moderna latina”, aux la „demokrata latina” kun referenco al la duobla rolo kiun dum multaj jarcentoj ludis la latina lingvo kiel neuxtrala translima „lingua franca” kaj KIEL ENKONDUKO AL LA LERNADO DE ALIAJ LINGVOJ. („Demokrata” kompreneble ne aludas pri la tavolo de intelektuloj, kiuj dum kelkaj jarcentoj uzis la latinan, sed pri la ebleco por pli largxaj homgrupoj lerni kaj regi Esperanton nuntempe, laux niaj demokrataj konceptoj).

 

3­ La fakto ke antauxa lernado de Esperanto plifaciligas la postan lernadon de aliaj lingvoj, kiel faris la lernado de la latina, konsistigas la propedeuxtikan, t.e. la preparan, inican, enkondukan valoron de la Internacia Lingvo por poste elekti kaj lerni pli facile aliajn lingvojn.

Jam de multaj jardekoj instruistoj intuicie malkovris cxi tiun kvaliton kaj diversloke kaj diversmaniere organizigxis eksperimentoj por science pruvi tion.

Esperanto estas „travidebla” lingvo, kvazaux rentgeno-foto, en kiu cxiuj konsis-tigaj kategorioj, elementoj videblas, konkretigxas: la tempo de la verboj, la gramatikaj kategorioj, la rilatoj inter la vortoj, la funkcioj en la frazo. Tiu „travidebleco” ne ekzistas en etnaj lingvoj, almenaux en la plej multaj.

La infano pere de Esperanto do senpene lernas kio estas substantivo, adjektivo, adverbo, preterito, ktp., cxar gxi vidas ilin dank' al la karakterizaj kaj senesceptaj finajxoj. Kiam la nocioj „substantivo”, „adjektivo” k.a. estos klare gravuritaj en la memoro kaj komplete asimilitaj, la lernanto pli facile povos ilin uzi en aliaj cirkonstancoj, en la studo de aliaj lingvoj, ecx de la gepatra lingvo.

Dank' al la tekniko de kunmetado kaj derivado, kiujn la gelernantoj povas kaj devas grandskale apliki en Esperanto, ili eklernas malkovri semantikajn rilatojn inter la vortoj, ecx se en la propra gepatra lingvo neniu simila rilato ekzistas; ili do akiras pli intiman komprenon pri la vortfarado kaj la vortsignifo. En multaj lingvoj la sama tekniko ekzistas, sed gxi preskaux cxiam estas kasxita, ne tuj videbla, rekonebla.

Esperanto estas bonega enkonduko ankaux en la „internacian” vortaron por la studo de etnaj lingvoj pro la fakto ke la radikoj estas kiel eble plej internaciaj, cxerpitaj el multaj kaj diversaj lingvogrupoj.

Pro la fakto, ke Esperanto estas lingvo kiu p e n s i g a s, gxia studado disvolvigas aliajn, pli gxeneralajn kapablojn: la kapablon observi, pripensi, rezoni, kompari, analizi, kunmeti, indukti, dedukti... Cxi tiuj rapide disvolvigx-antaj kapabloj utilas ankaux dum lernado de aliaj lingvoj; ili do estas trans-portataj ankaux al novaj lernsituacioj.

 

4­ Ni tamen ne troigu! La propedeuxtika signifo de Esperanto estas reala, sed ligita al la kompetenteco de la instruistoj, la kvalito de la uzitaj metodoj kaj lerniloj, kaj precipe la pozitiva sinteno kaj diligenteco de la gelernantoj mem kaj ilia motivado, lernvolo. Kia ajn estu la relativa facileco kaj la efektiva propedeuxtika valoro de Esperanto, temas pri kompleta lingvo, kiun oni povas komplete asimili kaj plene regi NUR per serioza studado, ekzercado kaj uzado.

 

Rimarko: Kiu interesigxas pri cxi tiu temo, trovas pli da informoj, i.a. bibliografion de 157 titoloj en la verko: Edward Symoens: Al nova lingvopolitiko: la propedeuxtika valoro de Esperanto. Eldonita cxe Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1992., aux en la franca versio: Apprendre des langues  étrangčres. Nouvelle approche ŕ la valeur propédeutique de 1' espéranto. Eldonita cxe Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1994

 Edward Symoens