Re-saluto
Hejmen ] Supren ]

 

Kio estas ILEI?
La cxefa mesagxo
Re-saluto
Tago de Lernejo
E@I
Intervjuo kun Fettes
IIK 2003
Kial oni devus?
Nova Estraro
Sud-afrikanoj
Interkulturo+konferencoj
El la landoj...
Reago

Mauxro La Torre:

(RE)SALUTO

Karaj Esperanto-instruantoj,

en la jxusa konferenco en Orestrando (Svedujo) konkludigxis mia 5-jara prezidado, kiu komencigxis en Montpeliero. Okazokapte, permesu al mi rapidan bilancon, kiu, per siaj “lumoj kaj mallumoj” povas  helpi al kreskado de nia Internacia Ligo.

Miavide estis “lumoj” la vastigo de la panoramo al kiu ILEI tradicie rigardis, ampleksigante nian horizonton al cxiuj instruantoj de la lingvo, trans la etaj limoj de faka asocio, strebante la alfronton de cxiaj problemoj de la instruado kaj lernado en si mem, laux la nuna strategio de la tuta Esperanto- movado, organizata en UEA/TEJO/ILEI.  Apartan atenton ni volis doni al la instruado en la formalaj lernomedioj (bazaj lernejoj kaj universitatoj) kaj al la novaj teknologiaj Interretaj “lernejoj”.

Kun la intenco proponi nian lingvon en la lerneja mondo, ne kiel celon en si mem, sed kiel ilon – klare utila ankaux por la neesperantistaj kolegoj – ni lancxis la projekton INTERKULTURO, kiel sistemon de interklasa kunlaborado, por edukigxo al kultura egalrajteco, per la Internacia Lingvo kaj la komputila interreto.

Evidentaj “mallumoj” estis la malfortika asocia strukturo kaj la malkapablo kunordigi la laboron de niaj kuragxaj volontuloj en kvazaux profesian organizon. Tio parte fiaskigis niajn planojn kaj revojn, sed bonsxance ne tute malkuragxigis la agantojn kaj agemulojn.

Kiel vi ekvidas, nun ni elektis novan 7-kapan estraron, kiu estas pli ricxa laux kompetentoj kaj pli kompleta laux funkcioj. Ankaux la dezirata plijunigxo realigxas per eniro de du eks-TEJO-aj membroj. Cxi tiuj objektive pli favoraj kondicxoj kune kun la firma stirado de la nova prezidanto povos konduki nian boaton tra la malfacilaj maroj al pli fekundaj kampoj.

Inter la alfrontotaj kampoj estas ankaux la scienca kaj universitata agado, pri kiu ni proponos al vi niajn planojn venontnumere, sed por kiu jam tre bonvenos viaj kontribuoj.

Mauxro la Torre,

prezidinto, nuna estrarano pri scienca kaj universitata agado