|
Bernard
Golden: Komplika transitiveco - IPR 1,2/95 A) S-ro
Golden proponas ke la frazo A: Li
bolas akvon estu same akceptebla, kiel la frazo B: La akvo bolas. Se iu
esperantisto, pro kutimo, tamen diras C:
Li boligas akvon, la signifo, supozeble estas samkiel A (cxar alie eblas miskomp-reno). Bone por boli! Nun ni prenu la
verbon gxeni, ankaux foje misuzatan
sed, malkiel boli, „tradicie transitiva”, kaj faru similajn frazojn: A:
Maria gxenas min, B: Mi gxenas. Miaj komentoj: Kion signifas: Cxu
vi opinias ke mi gxenas? Se la frazo C:
Maria gxenigis min samsignifu kun A
(laux nia antauxa regulo) esperantistoj „tradiciaj”, kiuj lernis ke gxeni
estas transitiva verbo, miskomp-renas. La frazo - D:
Maria gxenas pro mi - farigxas
suficxe dusenca (ecx pli se oni provos ‘anstatauxigi la prepozicion per
akuzativo’!)
Mike
Sadler B) Mi trovas
aktuala la penadon de Bernard Golden por trovi solvon konsidere de la problemo
de transitiveco (95/1-2). Tiu penado estas aktuala, cxar Euxropa Unio (EU)
baldaux devos trakti lingvan problemon kaj devos elekti el inter du ebloj: a)
gxi gardu plu la gxis tiam sekvitan principon, t.e. la egalrajteco de
membrosxtatoj kaj lingvoj - aux b) gxi apliku alian solvon. En la kazo a)
Esperanto havas iom bonan sxancon por igxi oficiala lingvo en EU. (Por tio
agadas esperantistoj - inter ili agadis nia karmemora samideano Edward Symoens -
kaj organizoj en Euxropo.) Cxi-kaze farigxos aktuala, ke: "Kiam
nia lingvo estos oficiale akceptita de la r e g i s t a r o j
de la plej cxefaj regnoj kaj tiuj cxi registaroj per speciala legxo
garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendangxerecon
kontraux cxiuj personaj kapricoj aux disputoj, tiam auxtoritata komitato,
interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento
de la lingvo unu fojon por cxiam cxiujn deziritajn sxangxojn, se tiaj sxangxoj
montrigxos necesaj;..."* Ankoraux en tiu kazo, se la politikistoj de EU
akceptus Esperanton, la iom plena realigo de la enkonduko de E-o bezonus plurajn
jarojn, eble jardekojn. Sed la kontrolon de la lingvo oni devos plenumi jam cxe
la komenco de la enkonduka procezo. Cxi tie mi parolis pri la aktualeco de la
solvo-sercxado sed ne pri la kielo. László
Gados, Budapesxto *Zamenhof:
Antauxparolo de la Fundamento de Esperanto. Enciklopedio de Esperanto, Hungara
Esperanto-Asocio Budapest, 1979. p.163. Géza
Kurucz: Pri la uzo de substantivaj participoj - IPR 4/95 A) Sxajnas al
mi ke kiam participo estas samtempa „dauxra rolo” la afero farigxas iom
tikla: cxu vere estas cxiam pli bone diri „prezidinto” ol
„eksprezidanto” kaj „aminto” anstataux „eksamanto”?
Mike Sadler, Gyál
(Hungario) B) Estas
dankinde, ke Géza Kurucz tiom funde esploris la tempan sistemon de Esperanto
modele de substantivaj participoj. Per tio li bonvene atentigas pri la
ebleco, plene nuance esprimi temporilatojn en la uzado de particip-devenaj
derivajxoj. Cxu li konas la verkojn de Rikardo Sxulco, kiu same insistas pri la
valideco de la Zamenhofaj participaj temposxtupoj? La Kurucza frazo - plene
konsentinda - sonas rekte Sxulce: "Estas konstateble, ke -anto/ -into /
-onto (same: -ato/ -ito/ -oto) esprimas klaran tempan rilaton ne al la aktuala
tempo de la parolo, sed al tiu de la predikato." Cxe Sxulco:
"...rilatas al la priparolata tempo." Estus
interese ekscii, cxu sinjoro Kurucz transigas sian eltrovon ankaux al la verbaj
temporilatoj (-ata/ -ita/ -ota). Se jes, li tiel atentigus la kolegojn
instru-istojn pri ecx pli vasta, pli grava kampo de temporilatoj, instigante al
la klara, logika temposistemo Zamenhofa, listigita en la 16 reguloj. Tiel ni
precize scius, ke, ekzemple, persono en iu tago estis (jam) naskita aux
(tiutage) naskata. Ne iu adepto de la Analiza Skolo predikus, sed sperta Kecskeméta
esperantisto propralogike gvidus al pli logika tempouzado en Esperanto... C) Estas
akceptinde, ke Géza Kurucz atentigis nin pri la utileco de substantivaj
participoj (95/4). Tamen la ekzemplo, per kiu li komencis la pritraktadon de la
temo, estas maltrafa rilate la jugxon de li ("ekslernantoj estas
barbarismo"), sed estas trafa pro tio, cxar gxi povas demonstri al ni, ke
okaze de kelkaj verboj, la substantiva participo havas ne nur tempan rilaton sed
ankaux rilaton de ia kvalito (de ekzistado). Konkrete: a) Mangxanta
homo estas mangxanto. En tiu cxi kazo ni trovas (nur) tempan rilaton. b) Lernanta
knabo estas lernanto. En tiu cxi senco ankaux tempa rilato esprimigxas. Sed
cxu ni rajtas diri/skribi ke: "Hieraux
Ia lernanto(j) ekskursis"? Kompreneble, ni rajtas diri tion kaj
similajxon, cxar cxi-kaze 'lernanto'
signifas: persono/knabo, kiu devas aux rajtas frekventi lernejon. Pro tiu senco
ni rajtas uzi la prefikson eks- rilate
la vorton 'lernanto', kaj pro tio ni trovas en PIV la zamenhofan ekzemplon (sub
la kapvorto eks-): eksservantoz. Plue: la
proponita solvo „lernintoj de la klaso"
semantike ankaux pro tio ne estas bona, cxar la senco de 'klaso' laux PIV: "...3.
Aro el cxiuj lernantoj, kiuj sekvas unu saman kurson”. Sekve kiam la
studado (la kurso) atingas sian finon, la ekzisto de la klaso cxesas. Do, 'lernintoj
de la klaso' povas esti nur tiuj personoj, kiuj dum la lernojaroj - do, dum
la ekzisto de la klaso - eksigxis el la klaso. Sekve, rilate la ekzemplon,
cititan de Géza Kurucz, la vorto 'ekslernantoj'
estas pli bona ol la vorto 'lernintoj'.
László
Gados, Budapesxto János
Petik: Serve de altaj pretendoj - IPR 4/95 A) Cxu tia
por-mi-tute-ne-nature-sona kaj malfacila akrobatigo de la vortoj vere rezultigas
pli bonan lingvon ol la laux-mi-ne-sklave-nacilingvaj manieroj reliefigi
kiujn uzas niaj bonaj verkistoj kaj la kursivado/substrekado kiujn foje uzas
ordinaruloj kiel mi?
Mike Sadler, Gyál
(Hungario) B)
Konstateble estas, ke la auxtoro
trovigxas en krizo rilate al la lingvo
Esperanto. Elirpunkto estas lia konstato, ke Esperanto estas "tro vulgara
por atingi la nivelon de literatura
lingvo". Tial sinjoro Petik provas plibonigi nian (literaturan) lingvon per
du rimedoj: Pri la dua estas almenaux interese legi lian atentigon pri gxusta
vortordo en Esperantaj frazoj. Jes, ni cxiuj foje facilanime tordas la vortojn
en frazo, sekvas nacilingvajn modelojn. Sed gxenerale almenaux skribe ni atentas
emfazojn, akcentojn, rango-ordojn. Ke tio ne povas atingi centprocentan
universalecon, tion la auxtoro mem konstatas. Ekzemple ne cxiu kulturo metas la
plej gravan dirajxon en la saman lokon. Tiu povas trovigxi frazokomence aux
frazofine. Sed preskribi rigoran sistemon de vortordo estus troiga balasto. Kaj
la Petikaj ekzemploj donas nur modelojn, kiajn niaj konsciaj verkantoj jam
delonge utiligas. Cetere cxe li la plej emfazita vorto trovigxas (arbitracie)
fine de la frazo. Pri la unua
rimedo mi ne nur dubas, sed firme kontrauxstaras, cxar la auxtoro provas (ankaux
per la gxena dauxra utiligado en la tuta teksto) enkonduki la nedifinan
artikolon "un". Kvankam mia propra lingvo disponas pri
nedifinaj artikoloj, mi neniam sentis ties bezonon en Esperanto. Sincere dirite,
mi tute ne komprenas la auxtoran argumentadon per la aldonitaj ekzemploj en la
studajxo. Sed la afero dependas ne de miaj lingvosentoj, sed de la baza regularo
de la lingvo Esperanto. Gxi simple rezignas pri nedifina artikolo. Ankaux la
erara Zamenhofa frazo en la "Ekzercaro" ("Unu
virino havis du infanojn...") ne pravigas gxin. Kaj certe de la
nedifina artikolo ne dependas la kapableco "esprimi la plej delikatajn
nuancojn de la homa animo". Bonaintence
verkis sinjoro Petik, sed neutile. Suficxas esplori kaj utiligi la latentojn de
la 16 reguloj. Modifojn, modlajxojn aldoni certe multaj esperantistoj jam
emis/-as/-os. Sed majxorie ili rezignas pro respondeco al la tuto. Kaj ankaux la
organo de esperantistaj instruistoj devus rezigni publikigi reformprojektojn,
precipe se ili estas kontraux-Fundamentaj kaj evidente nenecesaj. Dennis
Keefe: BEKunu, BEKdu... - IPR 4/95 en la
intervjuo li prave atentigas pri la fakto, ke oni bezonas multe pli da tempo por
lerni kaj bone uzi E-on ol multaj e-istoj ofte opinias. Kaj tio validas des pli,
ju pli ofte fakuloj kuragxas senvualigi la gramatikajn malfacilajxojn kaj
de-monstri la malkontentigajn spertojn. Pro tio mi salutas la instrumetodajn
konsilojn kaj ekzemplojn, kiun la intervjuito donas. ... Same pro samaj motivoj
mi dankas pro la rubriko „El niaj
metiejoj...”
Hans
Fechler Petro
Rulofido: La Malfacila Esperanto - IPR 4/95 En la rubriko
„Reagoj” mi denove preskaux devis rezigni. Se esperantisto, kiu konfesas, ke
„la lingvistiko kaj gramatiko ne apartenas al lia profesio” ecx kiel nura
amatoro sukcesas malkovri tiom da malklarajxoj kaj da ankoraux ne deciditaj
demandoj, kian nesolveblan taskon havas la Akademio!! Por ekzemplo:
kial oni tiom ofte renkontas „pruntendoni, pruntenpreni” kaj ne simple
„prunte doni, prunte preni”. Cxu estus gxuste - analoge al tiu cxi formo -
skribi „li boneregas E-on”, „sxi tiom belekantis la himnon”? Kiu regulo
permesas kaj regulas tiun cxi kunmetajxon? Tion demandas miaj gelernantoj kaj
konstatas, ke ankaux E-o ne estas lingvo sen esceptoj. Kontrauxe al la aserto de
Rulofido la germanaj tradukoj por prunti en
UV „leihen, borgen” ne estas transitivaj. „Leihen” same kiel
„borgen” per si mem solaj ne donas la precizan finan sencon: „ich
leihe/borge mir” (mi pruntas al mi = mi prunte prenas de iu ion) aux
„ich leihe/borge ihm” (mi pruntas al li = mi prunte donas al iu ion).
„Prunte” signifas „leihweise/auf Borg” (adverbo). La radiko
„prunt” en mia praktiko cxiam indikas, ke mi laux certa maniero prenas,
donas, acxetas ion; mi cxiam uzas gxin en adverba senco. Do neniu cerbumo, cxu
tr. aux ntr. ... Ankaux en la
rusa traduko en UV „bg`Đkz” estas - same kiel en la germana traduko en UV -
ankoraux dusenca kaj postulas decidon inter „bg`Đkz d`(b`)q{” prunte doni,
aux „bg`Đkz ao`q{” = prunte preni (atentu, ke ankaux la rusa lingvo ne
kunmetas la du elementojn de la esprimo). Timega
fantazio estus la apero de vortaro, kiu cxe cxiu radiko indikus gxian gramatikan
karakteron, kvalifikus gxin per aldonaj informoj, dirus, cxu gxi estas cxie
akceptita aux kiuj alternativoj ekzistas kaj ankoraux estas diskutataj; kiu
krome indikus la (ne)transitivecon (kun proponitaj alternativoj) kaj ankaux la
aspektan verbokategorion laux PAG. Mi preferas
lerni kaj lernigi ‘vortojn’ - tiom ofte kiom eblas - en tipaj kombinajxoj,
kiuj ofte aperas en teksto kaj parolo. Do ne „fermi, tr.”, „cxesi,
ntr.”, sed „fermi la pordon”, „la pluvo cxesas” k.s. PIV estas
trezoro, kiu povus liveri, jes, ankaux indikojn pri ‘tr.’ kaj ‘ntr.’ -
sed pli valore por nia lernado estas gxia abunda stoko da vortkombinajxoj kaj
frazeroj, kiuj montras la vortojn ‘agantaj’. Do, la eblecoj de interligo kun
aliaj vortoj ne bezonas esti prinotitaj per aldonaj indikoj pri radik-karaktero,
(ne)transitiveco, aspekta kategorio k.s., sed ili jam montrigxas realigitaj,
agantaj, en kuntekstoj kaj situacietoj. Ili sin ofertas kaj prezentas senpere
aplikeblaj. Krome, ne
interesas min, cxu verbaj formoj kiel porekzemple ‘varmas, felicxas, belas,
verdas, bluas...’ estas „verboj netransitivaj derivitaj de neverbaj
radikoj”. Pli interesas min la rilato de tiuj cxi esprimiloj al tio, kion oni
volas esprimi, do la rilato inter la ila ebeno de ‘esprimo’ kaj la informa
ebeno de ‘enhavo’ (laux L. Hjelmslev, vidu ankaux U. Ecco.) Sxajnas al
mi, ke la fascinaj eblecoj por kunmetajxoj, derivajxoj en E-o havas ankaux duan,
ne tiom fascinan flankon: ili estas tento por ludado nur sur la ‘ebeno de
esprimo’. Tio produktas ‘interesajn’ formojn, prefere mallongajn kaj
‘rapidajn’, pli ekonomiajn: sekve de tiu cxi tendenco la cxielo ne plu estas
blua, sed gxi bluas; la cxambro ne plu estas varma, sed gxi varmas; la arbo
verdas... Cxar tiuj cxi formoj svarmas, mi ne plu havas la eblecon trovi iun
lauxsencan (ebeno de enhavo) diferencon inter la esprimo „la cxielo bluas”
kaj „la cxielo estas blua”. Tio signifas, ke mi perdis la esprimilon por
komuniki mian dumpromenan sperton kaj impreson, ke la bluo de la cxielo estis
tiom viva, tiom intensa, kvazaux la cxielo agus, produktus sian bluon. La
esprimo „estas blua” tute ne tauxgus, cxar gxi esprimus nur la staton, ne la
spertitan kvazauxan aktivecon de la cxielo en tiu cxi dumpromena momento. Novaj
esprimiloj, vortformoj devus servi al la ‘enhava ebeno’; diferenco inter
esprimoj devus nepre respeguli diferencon sur la ebena senco. Laux mia impreso
ni suferus grandan perdon, se tiu vaste spertebla verbigo de adjektivoj estus
libera (eble ‘senbrida’?) agado nur sur la ebeno de la ‘iloj’, se do
(r)estus neniu sencodiferenco porekzemple inter ‘estas varma’ kaj
‘varmas’. E-o permesas multe da ludado - sed cxio havas sian duan flankon,
sian prezon. Hans Fechler, Alfelderstr. 9. DE-31139
Hildesheim, tel/fakso: +49 5121 41294 Mireille
Grosjean: „IPR estas nelegebla” - IPR 1/96 Mi havas
publikajn demandojn al s-ino Mireille Grosjean konsidere de sxia kritiko (96/1):
Cxu mia skribajxo ricevus prijugxon pli altan aux malpli altan, gxi farigxus pli
valora aux malpli valora, se post mia nomo starus la vortoj: emerita oficiro?
Cxu vere de tio estas (pli) legebla IPR, ke post la nomo de auxtoro estus
trovebla la profesio? Cxu ia antauxjugxo ne kasxas sin malantaux tiu deziro?
László Gados, Budapesxto |