|
Georgo
Macioszek: Por la suferanta komencanto
- en IPR 2/96 A)
Ha, tiuj eternaj komencantoj! Kaj iliaj partianoj, iliaj defendantoj! Cxu la
regnon de E-o mastru kaj estru nepre tiuj kiuj fusxe prononcas, prolete legas
kaj neniam ellernos la lingvon? Do, la potencon al la amasoj da lingvoplebanoj,
al balbutantoj kaj malabonantoj? Ne plu suferu niaj komencantoj; prefere suferu
niaj progresintoj, cxu ne? Abunde kaj profunde trafu ilin, vundu ilin, cxagrenu
ilin misoj kaj mizerajxoj? Cxu veteranaj lingvanoj do vidu, ke ilia bona E-o
reduktigxas al eltrivitajxo nur pene komprenebla, apenaux kulturkapabla, apenaux
artkreiva, povra pigxino, primitiva puzlo? Cxu ili toleru, ke oni faras gxin
komunikilacxo? Ke la armeoj de barbaroj do tretu, mistraktu kaj detruu ilian
belan esprimilon? Mi
multe miras, ke ankaux kulturitaj movadanoj, bonaj regantoj de la gramatiko,
elektas stari kun sia brila fasado cxe la flanko de subfosado. Erarojn oni povas
pardoni, sed intencan subminadon? Bone,
ni ne kuntrenigxu de niaj sentoj, sed provu sobre konsideri la aferon. Tra la
multaj jaroj dum kiuj mi abonis la revuon IPR (inter nombro da aliaj), mi cxiam
denove konstatis, kiom malbone iuj pedagogoj regas la gramatikon de la lingvo
kiun - kromfake - ili pretendas instrui, aux kiel fervore kaj tutkore ili
altrudas siajn opiniojn. Nur en IPR mi renkontis artikolojn pri gramatika temo,
kiun la auxtoroj tute klare kaj evidente mem ne komprenas. Pedagogia revuo devus
alporti rimedojn kaj solvojn por kompreno kaj instruo de la reala lingvo. Gxi ne
estu organo por reformoj, por fusxoj kaj fusxigoj. Cxu ne strange, ke por bona
pedagogia artikolo pri gramatiko oni turnu sin al literatura aux kultura gazeto?
(Vidu ekzemple: LF 160, Claude Gacond: "...kaj alio en PIVo".) Cxiu
skolo havas siajn instruistojn kaj cxiu lando siajn etnolingvajn influojn. Kiam
nia movado disponos internacian lernolibron, unuecan, neuxtralan, lingve
lauxreale priskriban? Cxu ne estus pli bone, se antaux ol proponi simpligojn -
simplanime kaj senpripense, sofismajn kaj absurdajn - la komencantoj iom studus?
(Ekz. en Lingvo kaj vivo la eseon La
akuzativo en interlingvistiko). Ili studu la lingvon, la movadon kaj la
beletron. Ja oni lernu el la spertoj de la paseo, ne flanken sxovu ties
instruojn. La rekomendo de Bernard Golden, same kiel la propono de Macioszek,
estas dangxera, nepre kontrauxfundamenta, sed bedauxrinde povas trovi apogantojn
inter senspertuloj, neseriozuloj kaj reformemuloj. La lingvo ne disfalu en
demotikan kaj intelektulan versiojn. Kiu
povas kredi, ke mutilita lingvo estus la pli alloga varo kiun ofertu la movado?
Cxu du reguloj anstataux unu estas simpligo? Cxu dependigi la akuzativ-aplikon
de vortordo ne ecx pli hezitigos la parolanton? Cxu uzi cxu ne uzi? - jen la
demando kiu lin igos freneza kaj skizofrenia. Cxu la komencanto post stagxa
periodo per simpligita versio transiru al matura stadio? Kiam kaj kiel? Ha, tio
estos spektaklo! Akrobate malfacila! Aux cxu li trankvile restu komencanto
dumviva? Bela perspektivo. Tia
simpligo ne plifaciligas la lingvon, sed faras gxin primitiva, malpreciza kaj
malklara: La fenestro fermas. Kion tio signifas? Cxu tio estas pli simpla, aux
nur malklara kaj mallerta? Dua kaj lasta ekzemplo: Sxi naskis en Bruselo. Cxu
pli simple, se la verbo havas du signifojn? Cxu sxi naskigxis en Bruselo aux cxu
sxi tie naskis infanon? Mi konstante miskomprenus tiajn nekompletajn frazojn.
Damne, mi ne volas iri en detalojn. Jam fino! Kial
rabi gxian precizecon al la lingvo? Gxuste la angla ne servu kiel modelo. Per
tiaspecaj simpligoj oni eble gajnos reformemulojn, sed forpelos seriozulojn.
Kiel senhonta, subfosa, perverse renversa propono. La E-movado estas io alia ol
konsumisma entrepreno sercxanta klientojn per trompa reklamo. Se ne, por ne plu
suferi, mi devus cxesigi mian abonon al tiacelaj revuoj . Christian
Declerck, Antverpeno B)
Liaj sugestoj pri reformoj tute ne estas novaj, nek originalaj. Ili - aux
similaj - estas jam multfoje provitaj kaj ecx eksperimente pruvitaj senvaloraj.
Jam multajn fojojn oni tiel proponis, kaj la esperantistaro forjxetis la ideojn. Kial
Georgo sentis sin kompetenta fari tiajn proponojn??? Kial
Georgo sentis sin rajtigita fari tiajn proponojn? Kial
Georgo ne esploris pri la historio de tiaj ideoj antaux ol proponi? Gravaj
sxangxoj neniam estis akceptitaj. Versxajne neniam estos. Certe ne estas
bezonataj. Cxiu lernanto havas similajn ideojn. Sed cxu cxiu eklernanto de la
germana lingvo postulas sxangxojn en tiu lingvo por faciligi lernadon? Kia
egoismo! Kial do proponi en E-o? Mi sugestas, ke Georgo, se li tre fervore
sentas bezonon de reformado, kreu sian propran lingvoprojekton kaj aldonu sian
nomon al la longega listo de jamaj malsukcesintoj. Sed ne nomu gxin Esperanto,
aux iel rilate. Kontrauxe:
Pli spertaj e-istoj nepre devas toleri malpli spertajn. Kaj la malpli kapablajn.
Oni ne malestimu fosiston, nek cxambropurigistinon pro manko de vortoj. Melkisto
kaj komizo havas sian rajton paroli la nacian lingvon laux sia kapablo; same la
internacian. Kiu
malestimas novan enmigrinton, kiu ankoraux ne parolas nian nacian lingvon? Ni
tiun helpas, kaj iom admiras maljunulon tian. Mi
mem malestimas la malestimantojn. Mi kritikas la kritikeman pedanton, kiu
rikanas aux riprocxas pro stumblado de eterna komencanto. Cxiu pedanto iam estis
komencanto. Do TOLERO kaj ne reformo
estu sur niaj standardoj. Do,
jen miaj amiketoj komencantoj, parolu sen timo. Iam ankaux vi povos esti
spertulo kaj devos toleri la misparolojn de la komencantoj. Will Green, 202 Dunkery Road,
Nottingham, London, SE9 4HP Britio 0181 851 7420 C)
Mi estis esperantisto dum pli ol 65 jaroj, kaj dum mia vivo mi gvidis multajn
kursojn por komencantoj, do mia sperto pri lernado kaj lernigo de la lingvo
estas vasta. Tial mi volas skribi al vi kaj aserti, ke miaopinie viaj proponoj
estas plejparte tre bonaj. Mi tamen volas rimarkigi la sekvanton: 2.
Vi pravas pri la finajxo -u, sed tamen
kiam oni povas uzi gxin, -u estas tre
valora. 4.
Por ni, svedoj, tiu ne estas problemo, sed mi plurfoje instruis francojn, kaj
bone scias pri iliaj malfacilajxoj. 5.
Mi ne sxatas vian ideon pri la finajxo -in
por cxiuj verboj. Pli bone forigu -in
cxiam, kiam tio estas ebla. Ne estas necese: instruistino, dentistino,
kuracistino ktp., nur kiam oni bezonas akcenti, ke homoj de ambaux genroj
partoprenis, oni uzu la finajxon. 6.
Mi ne sxatas vian proponon pri la landnomoj. Laux mi la finajxo -
io estas bona: Svedio, Germanio, Francio ktp. kune kun Finnlando, Usono, Argentino. Dum la jaroj oni tro batalis pri la
barbo de la papo en tiu afero. 7.
Tre bona propono. Mi ne vidis gxin antauxe. 8.
Mi havas la saman opinion kiel vi. Ekzistas tiom da stultajxoj pri tio. Ekzemple
la verbo remi estas laux PIV
netransitiva (cxar la franca verbo estas netransitiva). Do ni ne povas diri: Mi
remas boaton. Mi demandis multajn, kiel la frazo aspektas en E-o, sed mi
neniam ricevis eblan respondon. Mi
donas al vi miajn gratulojn pro via artikolo. Ingemar
Nordin,
Mosebacke torg 8, SE-116 46 Stockholm János
Petik: Serve de altaj pretendoj
- en IPR 4/95 La
greka kaj latina estis/estas suficxe „perfektaj” - onidire... kaj bone
uzitaj sen UNU, ecx sen LA! Ecx mankis JES en ili... La harfendajn frazojn de
Petik eblas bone esprimi en normala (ne Petika) E-o, kaj li ne devas (ankaux
neniu) transformi E-on laux sia/onia genta gusto! Li bv. helpi ekzemple al la
francoj, kiuj havas nedifinan artikolon (cxu bezonas E-o ankaux en pluralo - j’ai
des amis = mi havas amikojn???); do li ne konsideru nur hungarajn
bezonojn (slavoj ankaux ne bezonas UNU, ktp. ktp.) Malnova frenezajxo en
Esperantujo (dekomence) gxustigi E-on al lauxgentaj lingvaj kutimoj, bezonoj.
Ankaux teorie tio estas naivajxo; malgraux la tiaspecaj diferencoj, cxiuj
lingvoj estas bonege uzeblaj por la plej altaj bezonoj (tio vere ne koncernas la
poeziajn „bezonojn” - sed tie estas sfero de senlima manifestigxeblo). Ankaux
liaj pensoj kaj ekzemploj pri la vortordo sxajnas naivaj, kaj liaj postuloj (Vi
iras kien? - frazofine akcenti!) ne estu „reguloj”. „Vortorda anarhxio”
ekzistus laux liaj „reguloj”; same li ege eraras skribinte, ke la hungara
kapablas esprimi la plej delikatajn nuancojn de la homa animo, pli perfekte ol
aliaj lingvoj... Tio estas ekzemplo de sxovinisma orgojlo de iu, kiu certe
neniam provis traduki hungaren poemojn francajn, sxercojn norvegajn, Sxekspirajn
malfacilajxojn, ktp. Mi esperas, ke alinacianoj ne tro ataku pro tiu naiva
aserto - degradante aliajn lingvojn - hungarojn, aux IPR - vin, redaktoron. Ervin
Fenyvesi, Hungario Korektoj
al la artikolo de János Petik IPR 4/95 p. 32. linio 12-a
desube: anstataux la vorto „frazkomence” legu „frazkomente”. p. 33. 1-a linio:
anstataux „el un romaneto” legu „el la romaneto”. NdlR - nun sekvu
du pliaj reagoj, kiuj strikte ligigxas al la supraj artikoloj. Debato
inter la legantoj Pluraj
artikoloj lastatempe uzis la pagxojn de IPR por sondi aux pledi por enkonduko de
ne- aux kontrauxfundamentaj sxangxoj en E-o, en nia instruado kaj instruiloj.
Estas tempo starigi debaton pri tio inter la legantoj (la membrarode ILEI) kaj
en gxia komitato/estraro. Ni faros tion en Tábor, cele al gvidlinio al la
redakcio por IPR kaj por aliaj estontaj eldonajxoj (precipe instruiloj) de la
Ligo. Reformemuloj
rajtas je demokrata podio, sed cxu IPR havu la taskon liveri tion? Ke niaj
lerniloj ne estu eksperimentejoj, sxajnas jam preter-diskuta, sed precize kian
Esperanton ili prezentu? Starigxis jam en Nederlando organizajxo por
reformemuloj; cxu gxia organo kaj agado ne provizu tian forumon? Nur kiam
modifemulo konvinkis cxiujn siajn samspecianojn, tiu ekturmentu nin ceterajn.
Cxu IPR malakceptu rekte tiajn artikolojn (kial antauxe), cxu iagrade allasi
ilin (levante la demandon, kio estas kontraux- kaj kio nur ne-fundamenta), aux
cxu cent floroj floru kaj elbatalu siajn nicxojn? Kontribuu vian opinion ankaux sur la pagxoj de IPR. Stefan
MacGill,
komisiito pri eldonado Organizita
sxangxo de Esperanto ne havas sxancojn Multaj
lernantoj de E-o travivas periodon dum kiu ili forte sentas la mankojn en la
lingvo. Kelkaj rapide trakuras la periodon, al aliaj gxi povas dauxri longe, ecx
dumvive, aux esti ripeta. Strange, ke tio ne okazas al lernantoj de aliaj
lingvoj. Cxu tio okazas, cxar E-o estas pli malperfekta? Certe ne, cxar la etnaj
lingvoj estas same aux pli malperfektaj. La pli multaj uzantoj forlasas la
reformeman periodon, kiam ili ekkonscias pri la veraj eblecoj (aux neeblecoj)
sxangxi la lingvon. Ni vidu, kiaj estas la realaj eblecoj. En
la jaro 1894 okazis referendumo pri tio, cxu oni entute enkonduku sxangxojn en
E-on. La opinio por nesxangxo gajnis per klara majoritato. Jen jam la unua
stumblilo. Kiu ajn propono por organizita sxangxo senplue skismigus la e-istaron
en du partiojn. Unu dirus, ke ni kompreneble ne estas ligitaj de referendumo
okazinta antaux cent jaroj kaj cetere kun tre malmultaj partoprenintoj. Alia
objxetus, ke ni estos ligitaj de tio, gxis kiam ni havos novan referendumon kaj
tiu prezentus netransireblajn praktikajn malfacilojn pro la nuntempa dissemiteco
de la e-istoj. Kaj se ni nur iom konas la historion de E-o, t.e. la historion de
la esperantistoj, ni scias, ke tio cxi jam estus suficxa motivo, por ke ili sin
jxetu al la kolo unu de aliaj, kaj tion ili farus ne ame kaj amike, sed kun
krifigxintaj ungoj. Restas
do aliaj eventualaj eblecoj, nome ke iu auxtoritato provos devigi sxangxojn.
Tion provis komitato en la jaro 1908, sed kvankam gxi enhavis sendube talentajn
homojn kaj ecx korifeojn kiel ekzemple la inteligentan, energian kaj respektatan
de Beaufront, tiu komitato finfine malsukcesis. Se iu farus similan provon
hodiaux, oni povas ecx pli certe antauxvidi saman rezulton pro tio, ke nun la
inercio de la lingva komunumo estas ecx pli granda pro gxia plia radikigxeco. Ankaux
alian kazon oni povas studi, nome la aferon kiam la Akademio de Esperanto provis
devigi sian interpreton de la participoj al la e-istaro. Estas tre dubinde, cxu
iu ajn sxangxis sian lingvouzon pro tiu interveno. Teorie
politika instanco povus sxangxi la lingvon per iu kabineta decido kaj dekreto,
sed se tiu instanco ne pretus apogi sian decidon per celkonscia uzo de grandegaj
monsumoj, ankaux gxi certe malsukcesus. Se oni konsideras nur la kapablon kaj
inklinon de politikistoj elspezi alies monon, oni povus kredi je sukceso. Sed,
se oni aliflanke rigardas ilian mizeran kapablon interkonsenti ecx pri plej
simplaj aferoj, oni tuj komprenas, ke tio estas neirebla vojo. Tamen
ekzistas vojoj praktikeblaj kaj etike akcepteblaj. La unua estas tiu, kiun
Zamenhof rekomendis, nome iom-post-ioma sxangxado. Neniu ajn (krom redaktoroj
kaj eldonistoj, kiuj prave havas rajton) povas malpermesi al iu ajn diri aux
skribi „Sxi kovrante per kisoj li sxi ardas por li” anstataux „Sxin
kovrante per kisoj li sxin ardigas por si”. Se nur suficxe multaj dum suficxe
longa tempo faros tion, certe gxi fine estos akceptita. Sed cxu tia sxangxo vere
valoras la penon? Versxajne ne, sed malpli drastaj sxangxoj en la lingvo povas
efektivigxi tiamaniere. Ekzistas
ecx alia vojo. Ne faru kiel Zamenhof rekomendis, sed faru kiel li faris. Verku
libron pri la propono. Presigu kaj dissendu gxin proprakoste. Tiel havigu
adeptojn. Organizu kaj kuragxigu. Se vi ne nomos vian proponatan aferon E-o, vi
agos nek kontraux legxo, nek kontraux deco. Tio cxi ne estas ironio. Zamenhof
sukcesis kiam li agis tiel, kaj ankaux alia povas same sukcesi. Sed en tia kazo,
kial limigi sian ambicion al kelkaj gramatikajxoj? Kial ne ambicii al absoluta
perfekteco? Cxar finfine, kiu volas oferi preskaux sian tutan vivon por sxangxi
kelkajn gramatikajxojn? Sed
sukceso de organizita sxangxo de E-o interne de la nuna uzantaro estas
sensxanca, ecx pli sensxanca ol estus simila sxangxo de etna lingvo, cxar super
la parolantoj de etna lingvo ofte trovigxas instancoj, kiuj havas la necesajn
potenc-rimedojn por devigi homojn al io ajn. La sensxanceco tamen dependas ne de
tio, ke la sxangxoproponoj estus malbonaj kaj la proponanto megalomania. Gxi
dependas tute ne de lingvistikaj, sed de sociologiaj faktoroj. La
tasko de IPR devus esti esplori kaj debati kiel instrui E-on, ecx esplori E-on
mem por konsciigi, precize kion instrui. Kaj al la taskoj de didaktiko cxu ne
apartenas ankaux la tasko en delikata maniero indiki al la lernantoj laux kiuj
vojoj E-o gxis nun sxangxigxis kaj la antauxkondicxojn de pluaj sxangxigxoj? Bertil
Nilsson, Svedio |