Reagoj 99/2
Hejmen ] Supren ]

 

Raporto 98
Estrarkunsido en Hago
Juna Amiko
El la landoj 99/2
Oene Hoekstra
Lingvoplanado
Recenzoj 99/2
Reagoj 99/2
Mazi

Reagoj al…  

M. La Torre: Cxu la instrufaka terminaro estas suficxe matura? – en IPR 98/4

Mi rilatigas al la utila kaj urgxeca artikolo de Mauxro La Torre en IPR 4/98 pagxe 5-9. Mi tute samopinias kun li, speciale kun lia klarigo (pagxe 7), ke la signifigado ante certajn (multajn) vortojn ate de P.V. kaj de P.I.V. estas konfuza, cxar tro multsenca. Ofte ilia klarigo de fakaj (kaj ecx de cxiutagaj) vortoj estas interesa kaleidoskopo de diversaj kulturoj, sed neutila por fidebla lingvo internacia, ecx malutila kiel normaro por komputila laboro.

Mi do konsentas, ke speco de fakvortaro pri edukado estas bezonata, kaj estos pli valora ol P.I.V./P.V., cxar pli fidebla. Mi esperas, ke Mauxro kaj aliaj trovos la tempon kaj energion kompletverki (verki kompleta) tian vortaron. Mi bedauxras ne povi helpi multe, pro tro da konstanta laboro organizi la auxstralian E-ekzamenadan sistemon. Mi tamen proponas du malgrandajn helpojn miajn: 1) Cxi-sube doni kelkajn konsilojn por la intencita verkado, kaj 2) kritikhelpe studi la proponotajn terminojn tuj, kiam cxiuj aux kelkaj estos faritaj, kaj proponeti, kie necesas, aliajn terminojn aux signifigojn.

Jen do miaj kelkaj bazaj reguloj, kiujn mi trovas necesaj:

A)     Se vortradiko jam oficiala havas en la vortaroj du aux pli da malsamaj signifoj (ne temas pri metaforaj signifoj), unu el ili elektatu kiel la nura signifo, kaj la vorto ne plu uzatu kun la aliaj signifoj. Por la aliaj signifoj sercxatu novaj aux jam uzataj vortoj aux frazoj.

B)      Sercxante novajn vortojn, oni uzu nur oficialajn radikojn, ne neologismojn.

C)      Kreante (novajn) kunmetojn bezonatajn, oni uzu nur oficialajn radikojn (kaj afiksojn), kaj obeu la gramatikajn regulojn koncerne permesitajn kaj malpermesitajn kunmetojn (vidu mian libron “Por gxuste uzi Esperanton”).

Cx) Ni ne hezitu uzi analizajn frazojn (kiel ofte faras la franca kaj la angla) anstataux kunmetajxoj, se la kunmetajxo estas tro longa aux nepermesita aux neklara. Ekz. “porinfana gazeto” anstataux “infangazeto”, kiu lasta vorto povas signifi ankaux “gazeto de infanoj”, kaj “blanka tabulo” anstataux la negxusta “*blanktabulo”, kaj “parole ekzameni” anstataux “*parolekzameni”. Ekzistas tendenco inter leksikologoj kaj verkistoj uzi nur solajn vortojn por unuopaj nocioj, kvazaux la analizaj formoj estas malgxustaj.

D)      Ni uzu pli-malpli ar§aikajn vortojn por similaj nocioj nuntempaj, aux laux metafora signifo (“polucio” por la nun gxenerala signifo) aux pro modernigo de la afero (“kalesxo” por la auxtobusoj longdistancaj aux nehoraraj). En la maloftegaj kazoj, kiam ni celas la originan nocion (“polucio” por spermelfluo, kaj “kalesxo” por cxevaltirata ’auxtobuso’), ni facile povos plispecifi la nocion, uzante frazon, se necese.

Marcel Leereveld, Melburno, Auxstralio