Recenzo
Hejmen ] Supren ]

 

36a Konferenco
IIK 2003
Juna Amiko
Okuloj
Redaktora noto
El la landoj
Lernmaterialoj
Cseh-metodo
Kvinpetalo
Recenzo

Lingvo kaj kulturo tra postkursa prismo (recenzo)

Boris Kolker : VOJAĜO EN ESPERANTO-LANDO
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo
Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam 2002

La libro ampleksas 279 numerigitajn paĝojn, ISBN 92 9017 078 6. Redaktoro: Viktor Aroloviĉ. Grafiko: Francisco L. Veuthey. Tekst-prilaboro: Roy McCoy. Ilustra redakto: Osmo Buller. Presita ĉe Drukkerij Bariet B.V., Nederlando. 

En la enkonduko la aŭtoro esprimas tre koran dankon al kunlaborintoj kaj helpintoj, inter ili al Viktor Aroloviĉ, Aleksandro Ŝevĉenko, Aleksandro Melnikov, Osmo Buller, Renato Corsetti, Kep Enderby, Roy McCoy, Rob Moerbeek, Trevor Steele, kaj Francisco Veuthey. 
Ĉi tiu vidinda, havinda kaj uzinda libro estas modifita (reviziita kaj renovigita, Roterdama) eldono de samtitola libro aperinta en 1992 ĉe Progreso, en Moskvo. Kvazaŭ-kurso kaj kvazaŭ-klubumo, ĝi konsistas el 26 lecionoj, imageblaj ankaŭ kiel 26 klubaj kunvenoj. Krom la esenca enhavo, tion atestas ankaŭ program-anoncetoj tra la libro (ekz. pp. 17, 18, 23, 26, 29, 89…259): jen tio kaj tio estas la programo de nia sekva kunveno, jen tiu kaj tiu gastos ĉe ni, jen pri kio la gasto estas parolonta. ”Nia klubano Leonido Klimov antaŭ nelonge venis el Parizo, pri kiu li montros al ni sian videofilmon. Sed antaŭ tio li deklamos fascinan versaĵon de Leonard Newell pri tiu fascina urbo” – oni povas legi la anoncon sur okra fono (p.17), kun referenco je posta komento pri Newell (30, p. 19), antaŭ la poemo Parizo, kies unua verso estas: Postlasis mi la koron en Parizo.

La celo de Boris Kolker estas kaj firmigi la lingvajn kapablojn por sukcese kaj altnivele (se necese, eĉ elokvente) uzadi Esperanton, kaj enkonduki legantojn en la esperantistajn vivon kaj kulturon, inkluzive la nunan staton kaj la ĝisnunan historion. El la intervjuo de Katalin Kováts estas konfirmite, ke la plej grava motivo de la aŭtoro tamen estis io tria (vidu ankaŭ supre): liveri gvidlinion por organizado de bonaj kluboj kaj kluba vivo. Nu, eĉ se troviĝos nur malmultaj kluboj kaj kursoj, kiuj la planon liveratan de li sukcesos (je tempo kaj diligento) plenumi, almenaŭ individue certe multaj esperantistoj frukt-uzos lian laboron. Inspiru nin liaj multesprimaj frazoj: Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas ĉiu, ankaŭ vi, kara leganto (p. 11).

La libro konsistas el 26 lecionoj. Skemo de leciono laŭ mia percepto estas proksimume jena: a) klasika (bona, literatura, historia) teksto, b) alia literatura teksto, c) tria altkvalita teksto (ekzemple: poemo), d) komentaro, f) lingva praktiko. La tekstojn do sekvas (po 9 – 44) komentoj kaj (po 13 – 23) taskoj. La komentoj komence estas eble averaĝe pli abundaj; poste oni povas jam uzi pli kaj pli el la materialo jam prezentita. La aŭtoro resendas, referencas; la kursano relegas aŭ rememoras komentojn ankaŭ pli fruajn. Multaj komentoj estas pretaj enciklopediaj artikoloj. 
En la partoj nomataj Lingva praktiko, multaj taskoj ŝajnas kreitaj laŭ la komunikada principo: ili devigas onin esprimiĝi en certa tipo de situacio; parte ili estas komprenkontrolaj kaj lerninstigaj. Regule estas aktivigataj, krome, konoj kaj kapabloj pri uzo de sufiksoj, parolturnoj, proverboj. Lingva praktiko kutime enhavas instrukciojn kaj demandojn similajn al ĉi tiuj – prenitaj el la dua kaj el la dek-oka lecionoj: 2/1: Klare montru la temon de la teksto per unu frazo. 2/4: Kiujn eventojn en la historio de Usono vi konsideras precipe interesaj aŭ gravaj? 2/12: Prezentu, kiel vi kondutus, se vi estus doganisto a) indiferenta pri siaj devoj; b) tro fervore plenumanta siajn devojn. 2/23: (ene de “Kvizo”) a) Kiam la esperantistoj povas paroli pri la utileco de Esperanto precipe konvinke kaj kial? – 18/1: Listigu la metodojn de la aplikata geofiziko kaj klarigu, por kio ili estas uzataj. 2/13: Zorge komparu la tradukojn (de Eŭgeno Onegin)... trovu trafajn kaj maltrafajn lokojn,... 2/14: Klarigu, kion signifas la sekvaj vortoj: Lumilo, pafilo, fusilo, balailo (...).” La taskoj kompreneble rilatas al fragmentoj en la antaŭaj tekstoj. La nombro de la taskoj estas pli ol kvarcent. 

La libro laŭ Esperanto-landa komparo havas aspekton tre belan: brila papero, tut-titolpaĝa foto kaj dorspaĝa aŭtoro-foto, ĉie fotoj kaj desegnoj interne. La aranĝo de la teksto estas ekonomia. Laŭ la fotoj de personoj kaj laŭ ĉ. 30 librofotoj oni povas eĉ vidimagi diversajn epokojn de la historio de Esperanto, kun diversaj emociaj nuancoj kaj etosoj. 
Se iam oni havos la necesajn (financajn, teĥnikajn) rimedojn, ĉe sekva eldono, tamen valorus iom pligrandigi kaj la paĝojn, kaj la literojn. Por ion tre bonan igi perfekto-proksima, eblus aldoni indekson de la nomoj kaj temoj – la tre riĉa enhavo ankaŭ tion penindigus.
Laŭ aŭtora koresponda komento mi aldonas: pro supozataj sekvoj koncerne pezon kaj prezon, oni malkonsilas kaj malverŝajnigas tiajn modifojn.

La du celoj de Kolker estas lingvoinstruado kaj enkonduko en la esperantistajn vivon kaj kulturon. Mi nun atentigas pri la graveco de la celo d u a – kaj pri ĝia lerta efektivigo. Kolker, unue, serĉis kaj trovis, parte ja mem verkis (pp. 54, 133, 193, 268) simpatiajn tekstojn, inter ili “kvazaŭ-konversaciojn”, imagatajn intervjuojn. Poste – kaj pli grave – li sukcesis tiujn agrablajn tekstojn aranĝi en sinsekvo, kiu per si mem prezentas ankaŭ skizon de la historio de Esperanto. Li trovis rakontojn, kiuj prezentas la samajn temojn kaj subtemojn jen serioze, precizeme, solene, jen sprite kaj humure: tiuj du flankoj kune bone fiksiĝos, mi pensas, en ies ajn memoro. Oni legas de Ludoviko Zamenhof mem pri la temoj Kiel naskiĝis Esperanto (p. 13), kaj kiel li vivis, laboris, kreadis (Pri mia vivo, 84); oni trovas seriozajn resumojn pri la historio de la movado kaj de la literaturo dank’ al William Auld , Sergej Kuznecov, Ulrich Lins kaj Boris Kolker, sed oni trovas ankaŭ la gaje-gajigan interpreton kaj prezenton de esperantistaj troigoj fare de Izrael Lejzerowicz (El la Verda biblio, 15). Atenta leganto trovos prezentitaj tempe kaj loke diferencajn nuancojn de esperantistaj vivopraktiko, agad-idealoj kaj vivmanieroj pasint-jarmilaj, pasint-jarcentaj, pasint-jardekaj, tra lingvoterenoj kaj landoj bulgara, franca, ĝermana, ukraina, rusa kaj ceteraj.
Se paroli pri lingvaj kaj stilaj nuancetoj: min ĝojigis la (re)aktiva uzado de strukturoj kun estas -ita: “La libro estas verkita kvazaŭ taglibro de ideala Esperanto-klubo”,… “En la lernolibro estas uzitaj diversaj tipoj de ekzercoj”, diras la aŭtoro, en la epoko, kiam iuj konas preskaŭ nur la formon estis…-ita. Malplaĉetis al mi eteta (diversaŭtora) trouzo de la verbo studi – eble, mi pensis, modernaj homoj ne plu lernas ion ajn, ili nur studas senĉese), kaj –, malgraŭ subtenaj Zamenhofaj kaj Varengjenaj uzmodeloj, mi ne ĝojis pri ripetiĝado de la kliŝo “konatiĝi kun io”. Jes, muzeo, pejzaĝo, ekspozicio, libro ja konatiĝas al vi, al mi, al iu ajn, sed mi, miaflanke, ne konatiĝas al la muzeo, nek iĝas mi konata kune kun ĝi. La aŭtoraj (Kolkeraj) frazoj, tekstoj estas tre klaraj. … 

Oni trovas tipe sobran esperantistan argumentadon pri la avantaĝoj de Esperanto laŭ John Leslie (Ferioj, 22); teorian, lingvistikan, pensulan, artistan pritrakton de la ĉiel bona, arte esprim-lerta, psike komforta Esperanto laŭ Claude Piron (fragmento el La bona lingvo, 144); sed ankaŭ ironian prezenton de la esperantista vivo fare de Cezaro Rosetti (Sonĝo teruras, sonĝo forkuras, 73), Julio Baghy (Estas mi esperantisto, 76) kaj Raymond Schwartz (Esperantisto, ekesto kaj malapero, 77). Preter divers-vidpunktaj kaj divers-detalaj teoriaj prezentoj de la lingvo, kiel tiu de Bokarjov (Esperanto, la lingva kreaĵo de Zamenhof, 154), aŭ tiuj de John Wells pri bona prononcado distingo-ebliga (37) kaj la afiksaro derivo-ebliga (196), oni trovas ankaŭ la majstran zozon verkitan de la spritplene sprita Louis Beaucaire: temas pri la literaturaĵo Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento. Boris Kolker tamen volas prezenti ne nur Esperantujon, sed ankaŭ la ceteran, ne-esperantistan, mondon.. Jen kial li enlibrigis tekstojn pri Hungario (de János Nádasdi, 66-67), pri Aŭstralio (de Donald Broadribb, 131-133), pri Usono (verkitan de Boris Kolker mem, kaj alian de Aleksandro Ŝalnev, 224), kaj pri Svislando (Arthur Baur, 160). 

Mi scias de la aŭtoro, ke iu sentas mankon de trarigardo de la muzika kulturo en la libro. Mi scias laŭ la sama fonto, ke Boris Kolker mem volonte traktus pli detale la historion de la universalaj kongresoj, sed li simple ne plu havis spacon por tio. Eble tria persono volus legi ion koheran pri provoj de kino, de la sceneja, pupteatra artoj, pri reflektiĝo de ĝeneralaj filologiaj kaj filozofiaj problemoj, tendencoj en Esperanto. La eldonjaro de la unua versio de la libro estas 1992: en la jaro 2002 oni sentas, ke inter la literaturaĵoj meritus lokon fragmento el verko de Trevor Steele. Eble la sekva eldono ion tian.... aldonos. Al mi manketas, ĉe tiom bona cetero, ĉapitro pri la Esperanta gazetaro. Mi tuj aldiru, ke tion parte kompensas fotoj, ekzemple de numero de malnova Ondo de Esperanto (45), numeroj de Kontakto (36), Literatura Mondo kaj Fonto Dum la prezento de la libro en Fortalezo (Kolker la 2-a de maldekstre)
(118) kaj eĉ pli teksto-komentoj kaj foto-komentoj divers-lokaj, ekzemple la noto pri Monato, Kontakto, Fonto, Scienco kaj Kulturo, Literatura Foiro, Juna Amiko, Internacia Pedagogia Revuo, Eventoj, Heroldo de Esperanto, Scienca Revuo ktp post la pri-utiliga artikolo de Joachim Werdin (Kaj post la kurso, kion? 17, p. 70). Simile, tre bonvenas la noto pri Literatura Mondo, kun Kalocsay, Waringhien, PAG kaj aliaj verkoj (12, p.108), la noto pri la revuo Esperanto kun Edmond Privat (2, p.119), renova noto kun mencio pri Oomoto, Language Problems & Language Planning, kiel pri redaktaĵoj de Joel Brozovsky kaj Humphrey Tonkin (p. 254). 

Kolker kunmetas, apudigas verkojn senteme kaj sentesprime. Logiko kaj sento: estas fragmento el la libroforma studo Esprimo de sentoj en Esperanto (1957) fare de Edmond Privat, verko kiu tre multe diras pri la kvazaŭ spontaneaj ebloj de Esperanta esprimado de impresoj , animstatoj, etosoj kaj emocioj. La ideojn de Privat sekvas fragmento el la plej bela sentesprima Esperanta prozaĵo: Ombro sur interna pejzaĝo (1984) de Spomenka Ŝtimec. 
Ĉiu el la 26 lecionoj Kolkeraj, kiel oni jam scias, enhavas ion beletran aŭ almenaŭ ion arte verkitan, ĉiu leciono enhavas komentaron, kiu reference al numeroj en la ĉefaj tekstoj multon klarigas kaj nin, legantojn, klerigas, kaj ĉiu leciono, kiel dirite, enhavas parton nomatan lingva praktiko. La komentoj, tre laŭdindaj, iom post iom tuŝas ĉiujn interesajn punktojn de la gramatiko kaj tre multajn momentojn de la Esperantaj historio kaj kulturo. Pri la lingvaj praktikoj mi havas la impreson, ke jes, ili efike ekzercas nin diligentajn kaj bonvolajn legante-lernantojn pri tiu aŭ alia gramatika punkto, sed plie kaj prefere – ili instigas je atenta legado kaj relegado de la traktataj tekstoj. Klare, ili relative malmulte instruas en maniero, kiu konvenus por komencanto – sed tion oni ja ne celas nek promesas. Ili helpas sistemigi elektitajn detalojn kaj ili tre helpas profundigi la manieron legi: oni , instigate de la demandoj, komencas legi atente. Fine – se troviĝos konvenaj instruantoj – ili tre helpos ankaŭ kontroli efektivajn kursanojn kiuj volas ne nur studi, sed ankaŭ ellernadi aferojn... 

Samtempe, la libro evidente nek celas, nek povus konigi k o m p l e t e la historion de Esperanto aŭ tutan ĝian literaturon. Aperinta en la jaro 2002, tre riĉa je indikoj pri la historio de la Esperanta kulturo, tamen ĝi ne estas (certe eĉ ne povus esti) ĝisdata, nek temare ĉiom-ampleksa... Kiam oni devas elekti, oni elektas diverse. Vidante aliajn klasikaĵojn, valorajn aŭ gravajn tekstojn, al mi iom ekmankis trakto de, aŭ fragmento el, la Esperanta traduko Kalevala de Leppäkoski (1964), aŭ el La inĝenia hidalgo de Cervantes (traduko de Diego aperinta en 1977), Grimm-duopa fabelo tradukita de Kabe, ideoj pri rolo de A. Grabowski, perspektiva rigardo al la Bulonja Deklaracio. Fragmento el Kalevala, ekzemple, ne troveblas en la libro – kiel mi eksciis de la aŭtoro – pro decido entute rezigni pri karakterizo aŭ sistema prezento de la traduk-literaturo. Tamen ideoj pri ebloj bone traduki nepre aperas en ĉiu el ni, kiam ni legas kvin versiojn de la unua strofo de Eŭgeno Onegin (188-189).

Pli zorge ol E-instruantoj, kutime, Kolker atentas pri vive gravaj temoj kiel manĝado kaj kuirarto; tial li prenis kaj prezentas al ni konsilojn de Inna Litvina (Kiel, kiam kaj kiom manĝi, 217-218). Krome li evidente celis enlibrigi ankaŭ la plej gravajn elementojn de la niatempe nova Esperanta teĥnika leksiko. Por kontroli mian aserton legu lian tekston Pri Interreto per simplaj vortoj (168-172) aŭ artikolon de Gianfranco Cazzaro Mikroskope vastaj horizontoj (204-205), prenitan, kun mallongigo kaj referenco, el la revuo Monato (1997, n-ro 2, p. 12-12). 

Verŝajne ĝuste pro bona prezento de periodoj en Ruslingvio (dank’ al Boris Kolker, Leo Vulfoviĉ, Mikaelo Bronŝtejn, interalie pp. 13-15, 43-45, 112, 115), manketas al mi prezento de movad-organizaj ŝanceliĝoj kaj konfliktoj en la pli okcidenta parto de Esperanto-lando, kvankam ion tian ja sentigas teksto de Humphrey Tonkin (247-249), kiu prezentas stadion de nia evoluo kaj atentigas pri la taskoj de disvastigado. Mankas (al mi) trakto de aŭ fragmento el la nova klasikaĵo Poemo de Utnoa fare de Abel Montagut – ŝajne mankas ankaŭ mencio pri ĝi – aliflanke mi ne forgesu, ke la Ibera skolo estas prezentata (191). Almenaŭ ne okulfrapas konsidero de evoluantaj aŭ stagnantaj, ŝatataj aŭ neglektataj, ideoj de Saussure kaj Wüster pri “neceso kaj sufiĉo”, “elektebla precizeco”, manieroj influi la terminologian laboron – temoj nepre gravaj por Esperanto. Enhavas iom da troigo la prezento pri la laboro de BSO, forestas ĝia esenca karakterizo. Nu jes, tion oni eĉ ne postuletu de postkursa libro: jen, mi parolas jam evidente pri miaj subjektivaj legemo kaj preferoj. 

La libro, rekomendata por tiuj, kiuj emas profundigi siajn konojn, ne liveras sisteman gramatikon, kaj (kvankam multe helpas) ne neprigas kompletigon de la kursanaj konoj okaze de ĉiu eventuala manko de prepariteco pri gramatiko aŭ leksiko. La aŭtoro edukas je bona uzo de la lingvo Esperanto antaŭ ĉio per abunda prezentado de imitindaj, altkvalitaj tekstoj kaj per ilia bona, detala laŭenhava prilaboro, malpli per ia sistema prezento kaj prilaboro de la gramatiko. Multo, sed precipe la bona komentaro, la tekstoj kiel tiu pri Parolfiguroj (de Kolker, laŭ Lapenna), pri Sonfiguroj, pri IEM: La universala biblioteko de Esperanto (fare de Herbert Mayer, p 172-174) ebligas, ke la libro estu uzata ankaŭ en universitata instruado. Nur iom post iom oni rimarkos, kiom da historiaj faktoj, datoj, nomoj, indikoj pri personoj aperas ĉi tie la unuan fojon, kiom da aferoj estas kompare al informoj pli fruaj, ĉi tie korektitaj, precizigitaj, ĝisdatigitaj. Elstaras cetere la multflanka prezento de la aŭtoro de Esperanto. 

Tial mi rekomendas rekonsideri la sindifinon de la verko tute serioze. Jen verko por p e r f e k t i g o de la scio de tiuj, kiuj jam efektive havas la fundamenton, kaj do kiuj havas la eblon kun spirita komforto lasi sin influiĝi de la tekstoj elektitaj bone kaj komentitaj bonege..

Ĉar la libro enhavas sume pli ol 400 taskojn, plenuminte ilin, vi (iu ajn el ni) scios certe multe pli ol antaŭe. Eĉ pli da scioj kaj informoj liveras la admirinde riĉa aro-da-aroj da komentoj. Laŭ la pli ol 600 komentoj oni povas havi klarigojn (por liveri hazardecajn ekzemplojn) pri la Akademio de Esperanto, pri Vilno, pri Eŭgeno Miĥalski , pri la eldon-agado de Juan Régulo Pérez , pri Éva Tófalvi kaj Oldřich Knichal, pri la delegita reto de UEA, pri SAT, pri la Originala verkaro de Zamenhof, kaj pri Pasporta Servo. Eminente resumas Kolker ekzemple konojn pri la prijidaj studoj de Zamenhof, kun novaj aŭ apenaŭ konataj detaloj (p. 119). Li prezentas kaj ofte kompletigas (ĝisdatigas, korektas iam aliloke erarajn) biografiojn. Rekomendindas legi, ekzemple, liajn biografiajn notojn pri W. Trompeter, G. Waringhien (p. 221), M. Bronŝtejn, B. L. Pasternak, I. Nemere, T. Sekelj ktp., ankaŭ pro bibliografiaj indikoj enkomente. 

La aŭtoro konsideras (11) sian laboron samtipa kun Paŝoj al plena posedo de Auld kaj Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton. Fakte, ĉe Auld eĉ la strukturo de la lecionoj (paŝoj) estas simila al tiu de la Kolker-aj lecionoj. Auld havadas la partojn Vortaro, Legaĵo, Ekzerco. Simplajn, vaste konatajn vortojn (kiajn Auld ja ne tute evitas en siaj segmentoj Vortaro), Kolker ne difinas; oni ion sciu jam komence. Aliajn parenc-elementojn de la Vortaro de Auld oni serĉu ĉe Kolker principe en la komentaroj – tamen la celo ĉe Kolker estas pli ofte kleriga, ol nur lingvo-instrua. Tion, kion enhavas ĉe Auld la partoj Legaĵo, Ekzercoj, kovras la Kolkeraj tekstoj kaj Lingva praktiko. La kvanto kaj gamo – la ĉiu-leciona plureco – de valoraj tekstoj ĉe Kolker estas speciale atentinda. – Finfine kaj sume, la kolekto de Kolker estas ankaǔ pli freŝdata ol tiu de Auld, ankaŭ simple pro la paso de la tempo kaj pro la kvalita evoluo de Esperanto-apliko. Tekstoj estas ĉe Kolker regule – pluraj. Aldoniĝas prikulturaj informoj (krom la leksikaj) en la komentaro.
Krom la menciitoj, iasence antaŭuloj de Kolker estas laŭ mi ankaŭ la sekvaj figuroj de la Esperanta kulturhistorio: Julio Baghy (pro la legemiga Verda Koro), Edmond Privat, pro la leginstiga Karlo (kaj ankaŭ pro la du popularaj Esperant-historiaj volumoj de Privat), Alberto Fernández pro Senĝenaj dialogoj (1971), Klaŭdjo Piron, pro Gerda malaperis, Hektor Alos kaj Kiril Velkov, pro Ek al leg’, kaj Stefan MacGill pro la legindaj Laŭta vekhorloĝo, Pordoj, Tridek roluloj ks. Simile postuleman al la uzantoj, literatur-citan, samtempe pli lernolibrecan instru-verkon produktis kaj aperigis ĉe Hungaria Esperanto-Asocio Ottó Haszpra (2001). Escepte la lernolibron de Haszpra, ĉiu el la menciitaj verkoj, kaj nun ankaŭ tiu de Boris Kolker, celas progresigi nur tiujn, kiuj ja kapablas jam l e g i en Esperanto. Havas similan celon sed konsistas nur el tekstoj Baza legolibro de Johano Sárközi. – Havas ja celon alian, sed rilatas simile lingvoŝate, formoĝue al la tekstoj kaj al la librouzantoj la aŭtoro de Step by step in Esperanto de Montagu C. Butler (1965). – Por Boris Kolker, kiel li mem sentigas iel en siaj personaj eldiroj, verki lernolibron estas ankaŭ maniero de sinesprimo. Tiuj, kiuj jam uzis – kaj nun, kortuŝitaj, ĝoje kaj entuziasme laŭdas – liajn lernolibrojn kaj instrumaterialojn, supozeble sentas kaj alte taksas ankaŭ tiun subjektivan fonon.

Por fini: mi elkore gratulas al Boris Kolker: lia evidenta ŝato al vere bonaj Esperantaj tekstoj, liaj mondokono, historio-kono, inventemo kaj persista redakta laboro produktis tre bonan, utilan libron. Evidente, mi – kaj aliaj simile – bezonas ankoraŭ tempon por ekkoni la libron vere bone, por povi ĝin analizi laŭmerite kaj por uzadi ĝin plensukcese. 
Mi dankas al Boris Kolker pro la diligenta kaj tre helpa koresponda korektado kaj aldonaj informoj, same al la redaktantoj (Katalin Kováts, Jozefo Németh) pro instigoj, helpado, korektado, redaktado, pacienco, nun kaj alifoje. Dezirante sanon kaj simile sukcesan pluan laboron, mi la recenzon – finas.
Blazio Vaha