Recenzo
Hejmen ] Supren ]

 

Interkultura edukado
Psikologio
El landoj kaj sekcioj
Hans ten Hagen
Recenzo

Angla-Esperanta-Hungara etvortaro pri Lernado kaj Laboro, Ilona Koutny, Poznan, 2002. 16cm. 144p. ISBN 83-88518-36-4

Jen verko kiu fontas el multjara gvidado de perfektigaj kursoj en universitata medio. Je tiu nivelo, kiam la gramatiko estas bone konata, gravas vastigi kaj fajnigi la vort-trezoron kaj ekzercigi ties uzadon en konversaciaj kaj viv-similaj situacioj. Oni deziras krome ebligi la uzon de Esperanto por faka komunikado trans limoj. Tial la verko. Gxi prezentas du vastajn temojn – lauplane sekvos aliaj. La cxeftemoj havas po kvin subtemojn.

Por instruado: bazaj faktoroj, temoj-lecionoj-taksado, ekipajxo, supera instruado, scienca vivo.

Por laboro: gxenerale, dungo, laborkondicxoj, oficejo, profesioj.

Sub cxiu subtemo aperas kapvortoj, sub kiuj frazeroj kaj vortoj estas arangxitaj en jenaj kategorioj:

bullettipoj de la kapvorto
bulletverboj kaj verbaj esprimoj uzeblaj kun la kapvorto
bulletadjektivoj kiuj karakterizas la kapvorton
bulletceteraj vortoj kaj terminoj ligeblaj kun la kapvorto.

 

Esperanto servas kiel ponto inter la angla kaj la hungara – du tre malsimilaj lingvoj kun tre malsamaj kulturaj fonoj, certe en edukado. Des pli ke la verko distingas inter la brita kaj usona: precipe cxe edukaj sistemoj la du tre diferencas, kaj cxe strukturoj kaj terminoj. Esperanto kiel ponto havas fortojn kaj malfortojn. Ja gxi apenaux havas sian propran eduk-sistemon kun maturigitaj terminoj, aliflanke gxia fleksebleco helpas al gxi klarigi la precizajn terminojn en la aliaj du lingvoj.

Fine de la vortaro estas ricxigaj ekzercoj, nur en Esperanto (same kiel la antauxparolo kaj klarigoj, cetere). La ekzercoj inkluzivas vort-ekzercojn, temojn por rol-ludoj kaj prezentoj, kaj aliajn taskojn.

Stefan MacGill